Berno (distrikto)
Distrikto Berno | |
---|---|
Kantono | Berno |
Ĉefloko | Berno |
Koordinatoj | 46°57′N 7°26′O / 46.95°N, 7.433°O / 46.95; 7.433 (Berno (distrikto))Koordinatoj: 46°57′N 7°26′O / 46.95°N, 7.433°O / 46.95; 7.433 (Berno (distrikto)) |
Nombro de enloĝantoj | 238069 (2007-12-31) |
Areo | 234 km² |
Loĝantardenseco | 1017,39 loĝantoj/km² |
Federacia Kodo | 0203 |
Distrikto Berno (en la germana lingvo nomata Amtsbezirk Bern) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 administra unuo en Kantono Berno en Svislando. Ĝia ĉefurbo estis la federacia urbo Berno. La distrikto havis 238069 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. Kaj ĝia surfaco ampleksis 234 km². Ek de la 1-a de januaro 2010 ĝi estas parto de la nova administra distrikto Berno-Mezlando.
Enhavo
1 Geografio
2 Historio
3 Komunumoj de la distrikto Berno
4 Eksteraj ligiloj
Geografio |
La distrikto Berno kovras la plej grandan parton de la aglomeraĵo de la federacia urbo. La tuta distrikto estas urbeca, tiel ke la limoj inter la unuopaj komunumoj el la aero apenaŭ rekoneblas.
Historio |
La distrikto Berno estis formita post la Helveta Revolucio en la jaro 1798 el parto de la antaŭa tribunaldistrikto Berno unue kiel distrikto de la Helveta Respubliko ĝis la jaro 1803. Ek de tiam ĝi nomiĝis en la germana lingvo Oberamt Bern kaj per la enkonduko de la nova kantono konstitucio ĝi estis alinomita al Amtsbezirk Bern. Kiel ununura distrikto de Kantono Benno la distrikto Berno konsistas el du prefektejo, nome la prefektejo Berno urba kaj la prefektejo Berno kampara, kiuj kongruas kun la elektodistriktoj por la kantonaj elektoj. Al la prefektejo Berno kamparo ek de 1997 ankaŭ apartenas la distrikto Laupen.
Komunumoj de la distrikto Berno |
La distrikto Berno konsistis en printempo 2009 el la sekvantaj 13 komunumoj:
Nomo | Loĝantoj (2007-12-31) | Areo en km² |
---|---|---|
Berno | 122'658 | 51.6 |
Bolligen | 6117 | 16.6 |
Bremgarten ĉe Berno | 3956 | 1.9 |
Ittigen | 10'688 | 4.2 |
Kirchlindach | 2714 | 11.9 |
Köniz | 37'448 | 51.1 |
Muri ĉe Berno | 12'526 | 7.7 |
Oberbalm | 897 | 12.4 |
Ostermundigen | 14'866 | 6.0 |
Stettlen | 2847 | 3.6 |
Vechigen | 4678 | 24.8 |
Wohlen ĉe Berno | 8992 | 36.3 |
Zollikofen | 9682 | 5.4 |
Totale (13) | 238'069 | 233.5 |
Eksteraj ligiloj |
- Retejo de la Prefektejo Berno
- La distrikto Berno en la Historia Leksikono de Svislando
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Distrikto Berno – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
|
|