Jenő Benedek




Jenő BENEDEK, hungare Benedek Jenő estis hungara pentristo kaj instruisto. Lia filo estis la samnoma Jenő Benedek (1939), lia nepo estis Imre Benedek.




Memportreto de Jenő Benedek


Jenő Benedek naskiĝis la 16-an de januaro 1906 en Kecskemét, li mortis la 19-an de julio 1987 en Budapeŝto.




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Liaj ekspozicioj sole (elekto)


  • 3 Liaj ekspozicioj komune (elekto)


  • 4 Liaj pentraĵoj (elekto)


  • 5 Liaj disĉiploj


  • 6 Fontoj





Vivo |


Jenő Benedek post abituriento eklaboris, kiel ferlaboristo. Inter 1925-1926 li lernis pentradon en Artistkolonio (Kecskemét). En la sekva jaro li eklernis en ĉeflernejo por pentristoj en Budapeŝto. Interrompe la lernadon li studvojaĝis al Italio kaj Germanio. Ekde 1932 li instruis en diversaj hungaraj urboj, dume li edziĝis baldaŭe havanta filon. Inter 1944-1953 li vivis en Artistkolonio (Szolnok). Poste li vivis en Budapeŝto, kie li instruis en mezlernejo ĝis la emeritiĝo en 1966. Foje li pentradis en Szolnok kaj en Fonyód. Li ricevis premion Kossuth en 1952, pli frue kaj poste ankaŭ aliajn premiojn.



Liaj ekspozicioj sole (elekto) |




  • 1926 Kecskemét


  • 1944, 1948, 1958, 1961, 1977, 1984, 2005 Budapeŝto

  • 1948 Szolnok


  • 1972 Zalaegerszeg


  • 1978 Pécs


  • 1981 Békéscsaba



Liaj ekspozicioj komune (elekto) |




  • 1946, 1947, 1951 Budapeŝto


  • 1953 Parizo

  • 1958 Antverpeno


  • 1965 Helsinko


  • 1980 Veszprém



Liaj pentraĵoj (elekto) |




  • Mit láttam a Szovjetunióban? (Kion mi vidis en Sovetunio?)


  • Rákosi Mátyás (Mátyás Rákosi)


  • Partizánok (Partizanoj)


  • Önarckép (Memportreto) 1936


  • Nyár (Somero)



Liaj disĉiploj |


  • Ferenc Jeckel



Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto