Distrikto Pilisvörösvár
La Distrikto Pilisvörösvár [piliŝvoroŝvAr] (hungare Pilisvörösvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Hungario, en departemento Pest. Ĝi situas apud Budapeŝto en Pilis en la okcidenta parto de la departemento (en la norda parto de Hungariio).
La distrikta ĉefurbo estas Pilisvörösvár, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo kaj grandvilaĝo, la ceteraj 6 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 130,81 km², kie loĝas 52 466 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, kaj bredadoj, krome multaj laboras en Budapeŝto.
Historio |
Tiu distrikto neniam funkciis en la historio, la komunumoj apartenis al Distrikto Buda. Ĝi estis establita en 2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Pilisvörösvár
- alia urbo: Piliscsaba
- grandvilaĝo: Solymár
- vilaĝoj:
- Pilisborosjenő
Pilisjászfalu, kiu administras ankaŭ vilaĝon Tinnye
- Pilisszántó
- Pilisszentiván
- Üröm
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio