Worms




Worms-Position.png

Worms estas eksterdistrikta urbo en la federacia lando Rejnlando-Palatinato de sudokcidenta Germanio. Ĝi situas borde de la rivero Rejno kaj havas proksime 81.250 loĝantojn (de 2004). La urbo apartenas al la ekonomiaj regiono Rejno-Majno kaj regiono Rhein-Neckar.


Worms estas konata inter alie pro la Kanto de la Nibelungoj, germana eposo el la 13-a jarcento.


La ĉefaj turismaj allogaĵoj estas la Katedralo Sankta Petro el la 11-a kaj 12-a jarcento, la iama juda kvartalo kun la sinagogo (detruita en 1938 kaj rekonstruita en 1961) kaj la Muzeo de la Nibelungoj.




Enhavo






  • 1 Historio


  • 2 Partneraj urboj


  • 3 Famuloj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Eksteraj ligiloj


  • 6 Bildo-galerio




Historio


La Imperia Delegita Kongreso je Worms de la jaro 1495 metis la fundamentan ŝtonon por vasta imperia reformo. Kvankam multaj partoj el la tie deciditaj reformoj ne estis daŭremaj, tiuj ĉi tamen malmodeste destinis la pluan evoluon de la imperio. Ili devis ŝanĝi la strukturon kaj la konstitucian ordon de la Sankta Romia Imperio de Germana Nacieco, por solvi la ekkonitajn problemojn de la imperia regado.


Partneraj urboj




  • Flago-de-Francio.svg Auxerre, Francio


  • Flago-de-Germanio.svg Bautzen, Germanio


  • Flago-de-Italio.svg Parma, Italio


  • Flago-de-Usono.svg Mobile, Usono


  • Flago-de-Britio.svg St Albans, Britio


  • Flago-de-Israelo.svg Tiberiado, Israelo


Famuloj


  • Carl Muth


Vidu ankaŭ


  • burgo Abenheim

Eksteraj ligiloj


  • Oficiala retejo (en la germana kaj angla lingvoj)

Bildo-galerio














  • Worms en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Worms en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto