Torda-Aranyos
Torda-Aranyos (-aranjoŝ) estis historia reĝa departemento en la orienta parto de la Hungara Reĝlando, pli proksime en Transilvanio, rumane: Comitatul Turda-Arieş. Aranyos signifas hungare ora. Temas pri rivero Aranyos (=ora), kie oni lavis oron, rumane Arieş (rivero).
- Departementejo: Torda
Areo: 3497 km²
Loĝantaro: 174 375 en 1910
Enhavo
1 Demografio
2 Administracio
3 Eksteraj ligiloj
4 Vidu ankaŭ
Demografio |
Laŭ la censo de 1880
- 31 509 (23,0%) hungaroj
- 100 121 (73,2%) rumanoj
- 5 238 (3,8%) ceteraj.
Laŭ la censo de 1910
- 125 668 (72%) rumanoj
- 44 630 (25,6%) hungaroj
- 4 077 (2,3%) ceteraj.
Administracio |
Estis 6 distriktoj, ties nomoj kaj departementejoj samas:
- Alsójára
- Felvinc
- Marosludas
- Topánfalva
Torda samtempe departementejo kaj konsilantrajta urbo
- Torockó
La longforma departemento situis okcidente en Bihar-montaro, oriente en valo kaj ebenaĵo de Arieş. Gravaj riveroj estas Arieş (rivero) kaj Mureş. La departemento famas pri popolkostumoj en Torockó. En Torda estas intersa montofendo. Laŭ legendo Sankta Ladislao la 1-a estis pelita de tataroj. Antaŭ atingi lin, li preĝe petis helpon. Tiam la monto disfendiĝis inter la tataroj kaj la reĝo. Krome en Torda ĉiutage la suno dufoje leviĝas. Post la unua leviĝo la kruda monto kovras per ombro la urbon, denove estas mallumo.
Dum la historio ofte okazis atakoj de tataroj, turkoj kaj aŭstroj. En tiu formo la departemento formiĝis en 1876 el diversaj partoj. En 1919 la rumana armeo okupis inter alie la departementon, ekde 1920 apartenas al Rumanio, kies departementa sistemo estas tute alia. Dume inter 1940-1944 laŭ Dua Packontrakto de Vieno parto revenis al Hungario. La nuna rumana departementa sistemo ne agordas al la hungara.
Eksteraj ligiloj |
- Censo de Hungario en 1880 (hungare)
- Censo de la Aŭstra-Hungara Monarĥio en 1910 (hungare, angle kaj germane)
Vidu ankaŭ |
- Departementoj de reĝlando Hungario
- Hungara reĝlando
|