Patroneco
Patroneco en la katolika eklezio estas la protekto de patrono – plej ofte temas pri kristana sanktulo – por kirko, hospitalo aŭ alia eklezia institucio. Ĝenerale ekzistas festo unufoje dum la jaro, kiu memorigas pri la nomdonanto de la institucio. Ankaŭ luteranaj, anglikanaj kaj aliaj kristanaj eklezioj havas kutimojn nomi kirkojn aŭ aliajn ekleziajn instituciojn per sanktulaj nomoj aŭ abstraktaj religiaj titoloj (ne nur tiujn, kiuj transpreniĝis de antaŭa katolika paroĥo, ankaŭ novajn) - neformale en analogio ankaŭ eblas nomi tiujn nomigojn patroneco, sed en tiu ĉi teksto ankoraŭ mankas informo ĉu el teologia vidpunkto ankaŭ tiuj nomigoj formale estas patroneco.
La patrono de katolika kirko do plej ofte estas kristana sanktulo, sed ankaŭ pli abstraktaj konceptoj kiel la "Sankta Sango", "Sankta Kruco", "Sankta Koro de Jesuo", "Sankta Spirito" kaj aliaj kristanaj misteroj aŭ sanktaĵoj povas esti patrono.
Se kirko estas nomata ne laŭ sanktulo, sed laŭ kristana mistero, la ĉiujara festo ne nomiĝas "patrona festo", sed "titola festo".
La patroneco de katolika kirko povas ŝanĝiĝi, se ekzemple relikvo de signifa sanktulo aŭ laŭdira lignero de la kruco de Jesuo Kristo trovas sian lokon en la kirko.
Ĉe kirkoj konstruitaj dum la mezepoko eblis fojfoje ekkoni, kiu financis la preĝejokonstruon: ekzemple komercistoj, kiuj donis monon por kirkokonstruo, emis doni al la konstruaĵo patronecon de Sankta Nikolao, la tradicia kristana patrono de la komercistoj.
Patroneco de Sankta Maria, la patrino de Jesuo, ofte kaŝiĝas sub preĝejaj nomoj kiel "Notre Dame" (Nia Damo), "Frauenkirche" (Virina Preĝejo)" aŭ "Onze lieve Vrouw" aŭ "Unserer lieben Frau" (Nia Kara Virino).
Simile okazas ankaŭ ekster kaj antaŭ la influo de la kristanaj eklezioj, ekzemple pri Atena por Ateno, precizaj romiaj dioj por precizaj profesioj ktp.
Vidu ankaŭ |
- Inico
- Procesio