Lia Putty
Lia Putty | |
---|---|
Lia Putty | |
Personaj informoj | |
Naskonomo | Putti Amália |
Naskiĝo | la 10-an de januaro 1897(nun 1897-01-10) en Vécse (Hungara reĝlando) |
Morto | la 27-an de novembro 1931 en Novjorko (Usono) |
Kaŭzo de morto | pneŭmonito |
Tombo | Ferncliff Cemetery |
Ŝtataneco | Hungario |
Profesio | aktoro, teatra aktoro, filmaktoro |
Lingvoj | hungara lingvo |
Lia Putty [puti], eksterlande Lya De Putti aŭ Lya de Putti, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Putty Lia estis hungara aktoro. Ŝia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima sinsekvo) Putti Amália.
Lia Putty [1] naskiĝis la 10-an de januaro 1897 en Vécse (nuntempa Vojčice en Slovakio), ŝi mortis la 27-an de novembro 1931 en Novjorko (Usono).
Biografio |
Lia Putty edziniĝis en 1912, poste ŝi naskis 2 filinojn (1914, 1916), sed en 1918 ŝi eksedziniĝis, eĉ ŝi forlasis la infanojn. Ŝi akiris diplomon en Reĝa Teatra Lernejo. Ŝi debutis dancisto en revuo en 1917, en la sekva jaro ŝi havis la unuan filman rolon. Iom poste la rumana armeo okupis orientan parton de la lando, Putty konatiĝis kun rumana oficiro, kun kiu ŝi vivis en Bukareŝto. Putty havis rolojn en kelkaj rumanaj filmoj, sed pro skandalo ŝi rifuĝis al Berlino. Ŝi komence estis dancisto, poste filma aktoro. Inter 1920 kaj 1920 ŝi ludis en 14 filmoj fare de UFA. En 1926 ŝi translokiĝis al Usono ricevanta filmajn rolojn. Post jaroj finiĝis erao de mutaj filmoj, poste ŝi estis ignorita pro la neperfekta angla lingvoscio. Ŝi misglutis dum manĝado, ŝi mortis pro la postaj malsukcesaj operacioj.
Elektitaj filmaj roloj |
Császár katonái (debuto en hungara filmo, 1918) - ĉefrolo
Manon Lescaut (1926, germana filmo)
God Gave Me Twenty Cents (1926, usona filmo)
The Informer (1929, usona filmo)
Fontoj |
- hungarlingva biografio kun foto (la koncerna teksto estas legebla pli malsupre)
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio
[2]+[3]]- hungarlingva biografio