Előszállás
Előszállás (elOsAlAŝ) estas grandvilaĝo en Hungario en regiono Meza Transdanubio, en departemento Fejér, en subregiono de Dunaújváros. La loknomo estas hungare: antaŭ-tranoktejo.
Areo: 40 km²
Loĝantaro: 2600
Poŝtkodo: 2424
Telefonprefikso: 25
Geografio |
Előszállás situas sur ebenaĵo , laŭ fervojo Pusztaszabolcs-Paks, apud Dunaföldvár, laŭ ĉefvojo Dunaföldvár-Balatono.
Historio |
Pli frue keltoj kaj avaroj loĝis tie. Post la tatara invado kumanoj fondis vilaĝon. La kumanaj setlejoj ne apartenis al la departemento, sed tio estis aŭtonoma distrikto. La kumanoj en la maldekstra flanko de Danubo loĝadis, tiu loko estis antaŭa setlejo, tion signifas la vilaĝnomo. La turkoj forviŝis la kumanojn, kiujn serboj sekvis. En 1779 romkatolika preĝejo konstruiĝis. En 1949 kolĥozo pri Libereco formiĝis.
Vidindaĵoj |
Preĝejo de Naskiĝo de Maria (Előszállás) kun monaĥejo