7-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 7-a de februaro estas la 38-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 327 tagoj restas (328 en superjaroj).
Je la 7-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
457: Leono la 1-a la Traco iĝis bizanca imperiestro
1238: Mongoloj konkeris rusian urbon Vladimiron, kiu malgraŭ detruoj plu restis spirita kaj simbola ĉefurbo
1301: La unuan fojon titolon Princo de Kimrujo ricevis Eduardo la 2-a
1311: Johano de Luksemburgio kroniĝis kiel reĝo de Bohemio
1454: Dektrijara Milito: kapitulaco de kastelo en Papowo Biskupie (distrikto Chełmno), defendata de la Ordeno de germanaj kavaliroj, konkerita de polaj soldatoj kun ĉeĥaj solduloj
1497: La lastan tagon de karnavalo okazis en Florenco, organizitaj de Girolamo Savonarola, "artfajraĵoj" dum kiu oni bruligis milojn da karnavalaĵoj, kosmetikoj, speguloj, muzikaj instrumentoj, ludkartoj, ŝakludaj tabuloj, ĵetpluredroj, malmodestaj bildoj kaj libroj
1550: Julio la 3-a iĝis papo
1783: Usona Milito de Sendependeco: aliancita kun usonanoj hispana-franca armeo finis daŭrantan de junio 1779 grandan sieĝon de Ĝibraltaro
1807: Milito de la Kvara Koalicio: Batalo de Eylau komenciĝis en la nuna Bagrationovsk - sanga batalo inter la Granda Armeo komandata de Napoleono kaj la armeoj de Rusio kaj Reĝlando Prusio taktike senrezulta, mortfalis entute 40 mil soldatoj, preskaŭ 1/3 de batalantaj armeoj
1908: En Varsovio ekfunkciis Elektrejo de Urbaj Tramoj - de 2004 la sidejo de Muzeo de la Varsovia Ribelo
1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio: Sejmo de Kongresa Pollando oficialigis polan flagon, kies koloroj iĝis blanko kaj ruĝo
1831: Belga konstitucio voĉdonita
1855: Traktato de Shimoda: Japanio kaj Rusio subskribis en Shimoda traktaton pri komerco, navigado kaj fiksiĝo de landlimo, malfermanta 3 japanajn havenojn kaj fiksanta komunan limon ĉe Kurilaj insuloj
1867: En Lvovo fondiĝis Pola Gimnastika Societo "Sokół" (Falko) kun sporta-eduka karaktero - antaŭ la unua mondmilito ĝi disvolvis en Galicio kvazaŭarean agadon
1878: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Elsa
1896: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Palatia
1904: Usono: rezulte de incendio en Baltimore 1500 konstruaĵoj detruiĝis
1925: En Sovetunio fondiĝis Asocio de Militantaj Ateistoj
1935: Ĉina-sveda ekspedicio de Sven Hedin laŭ Silka Vojo direkte al Ŝjiano finiĝis
1939: Al Gdynia alvenis, konstruita en nederlanda ŝipfarejo, submarŝipo ORP Orzeł
1940: Premiero de la usona animaciita filmo Pinokjo
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Germana polico pafmortigis en Kalisz ne malpli ol 7 polojn; en Varsovio unuafoje rekontiĝis reprezentantoj de 3 partioj: Pola Socialisma Partio - WRN, Popola Partio kaj Nacia Partio kun partopreno de brigada generalo Michał Tokarzewski-Karaszewicz kaj diplomita kolonelo Stefan Rowecki
Papa legato en Berlin sendis noton al ministerio pri eksteraj aferoj de Nazia Germanio pri liberigo de profesoroj de la altlernejoj de Krakovo, estantaj en koncentrejoj; en eldonata en Francio revuo "Narodowiec" (Naciisto) aperis artikolo "Finis Germaniae", en kiu aŭtoro postulis novan polan okcidentan landlimon de Szczecin ĝis Miśnia kun transpreno de Orienta Prusio; Londono: "News from Poland" publikigis vastan artikolon German Bestialities in Poland;
1941: Gestapo murdis en Lublin 30 personojn, en tio 5 virinojn; en Varsovio ekfunkciis trapasejo de germana Labor-Oficejo por forveturigitaj personoj al trudlaboro en Nazia Germanio
1942: Inter polaj laboristoj en Varto-Lando 50% ricevis salajron egalan al 80% de la germana- Kroataj ustaŝoj masakris 2300 serbojn apud Banjaluko
1943: Germana polico murdis en Pieńki 30 personojn; nokte de la 7-a/8-a de februaro subtaĉmento de Ukraina Ribela Armeo, gvidata de Hryhorij Perehijniak atakis germanan gardejon en Włodzimierzec (Rivna provinco - venontan tagon komencis Volinian masakron de poloj
1944: Gestapo arestis en Varsovio kelkdekon de katolikaj klerikoj; polico pafekzekutis en Lublin 7 personojn pro partopreno en la rezista movado; Volinia masakro: ukrainoj murdis en Wiśniowiec (nun en Ternopila provinco) grupon de poloj kaŝiĝantaj en monaĥejo
1945: Neidentigita taĉmento de Wehrmacht pafmortigis en vilaĝo Białe, apud Nowe Miasto Lubawskie, 13 personojn (en tio 5 virinoj kaj 6 infanoj)- Prezidanto de Pollando sendis ordonon al ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, en kiu li alte taksis kontribuon de la soldatoj en batalado pri sendependa Pollando
1959: Usonanoj en flugmaŝino Cessna 172 fiksis rekordon de la plej longa flugo kun aera brulaĵ-provizado (64 tagojn)
1962: Sarlando: 299 ministoj pereis en eksplodo en karbominejo en Völklingen
1964: Beatle-manio: la brita rokgrupo komencis sian unuan koncertan itineron tra Usono
1971: Svislando: dum referendumo virinoj gajnis balotrajtojn - voĉdonis por la akcepto 66% da viroj
1974: Grenado fariĝas sendependa de Britio.
1979: Plutono - konsiderata tiutempe kiel la naŭa planedo - ektroviĝis pli proksime al la Suno ol Neptuno (ĝis la 11-a de februaro 1999)
1984: En Sławęcin apud Inowrocław oni trovis korpon de Piotr Bartoszcze - solidareca aktivulo de Individuaj Agrikulturistoj - la morto neniam estis klarigita
1985: En Toruń finiĝis proceso de murdintoj de Jerzy Popiełuszko, pastro de Solidareco - la proceso estis kontrolata de la regopovoj de Pola Popola Respubliko
1986: En falsigita laŭ opozicio prezidanta baloto oficanta prezidanto Ferdinand Marcos venkis Corazón Aquino
1991: Jean-Bertrand Aristide iĝis prezidanto de Haitio
1992: Nederlando: Eŭropa Unio formiĝis en Maastricht - subskribita traktato ekvalidis la 1-an de novembro 1993
1996: René Préval iĝis prezidanto de Haitio
1998: La 18-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Nagano
1999: Abdullah la 2-a iĝis reĝo de Jordanio
2008: Ringa suna eklipso videbla en la suda polusa cirklo, Aŭstralio kaj Nov-Zelando
2010: Laura Chinchilla kiel la unua virino gajnis prezidantajn balotojn en Kostariko
2010: Viktor Janukoviĉ gajnis prezidantajn balotojn en Ukrainio
2010: En Varsovia Kultur- kaj Sciencpalaco oni lotis elimin-grupojn de la Eŭropa Futbal-Ĉampionado 2012
2014: La 22-a Vintra Olimpiko komenciĝis en Soĉio
2014 – Premiero de politika trilero Jack Strong reĝisorita de Władysław Pasikowski pri la heroo de Pollando kaj Usono
2015: Pola Senato proklamis 2015 Jaro de Witkiewicz - Stanisław Ignacy Witkiewicz kaj lia patro Stanisław Witkiewicz
Naskiĝoj |
1102: Matilda, imperiestrino de Sankta Romia Imperio (m. 1167)
1478: Thomas More, angla verkisto, politikisto kaj filozofo, sanktulo, ekzekutita (m. 1535)
1606: Nicolas Mignard, franca pentristo kaj gravuristo (m. 1668)
1613: Johannes Musaeus, germana teologo kaj filozofo (m. 1681)
1693: Anna Ivanovna, imperiestrino de Rusio, filino de caro Ivano la 5-a (m. 1740)
1741: Johann Heinrich Füssli, brita svis-devena pentristo kaj verkisto (m. 1825)
1803: Louis Hector Berlioz, franca romantika komponisto, muzika kritikisto (m. 1869)
1804: John Deere, usona forĝisto kaj agrikultura inventisto (m. 1886)
1812: Charles Dickens, angla verkisto kaj socia kritikisto (m. 1870)
1833: Ricardo Palma, perua verkisto, ĵurnalisto, bibliotekisto kaj politikisto (m. 1919)
1841: Hermann Menge, germana klasika filologo kaj pedagogo, konata kiel tradukinto de la Biblio (m. 1939)
1850: János Lenkey, hungara honvedgeneralo (n. 1807)
1870: Alfred Adler, aŭstra psikiatro, psikologo kaj pedagogo, kreinto de individua psikologio (m. 1937)
1873: Thomas Andrews, irlanda ĉefkonstruisto de Titanic (m. 1912)
1877: Feliks Nowowiejski, pola komponisto, orgenisto-virtuozo, pedagogo kaj dirigento (m. 1946)
1877: Godfrey Harold Hardy, angla matematikisto, adepto de pura matematiko, aŭtoro de la verko Apologio de matematikisto, malkovrinto de la talento de Srinivasa Aiyangar Ramanujan (m. 1947)
1883: Gábor Pál, rumania hungara politikisto, publicisto (m. 1968)
1885: Michael Gamper, sudtirola teologo kaj rezistadmovadestro etnia (m. 1956)
1885: Sinclair Lewis, usona Nobelpremiita verkisto kaj unusola verkisto rifuzinta premion Pulitzer (m. 1951)
1893: Elek Hints, hungara kuracisto kaj medicinhistoriisto, filo de Elek Hints (patro) (m. 1966)
1900: Tibor Czitrom, poste Tibor Réthelyi, hungara privat-oficisto kaj hungara esperantisto, kunaŭtoro de lumbilda Esperanto-kurso (m. nekonata)
1905: József Serényi, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoro, poeto, novelisto (m. 1956)
1907: Pu Yi, la lasta imperiestro de Ĉinio el dinastio Qing (m. 1967)
1907: Walenty Szwajcer, pola instruisto, malkovrinto de la setlejo de Luzacia kulturo en Biskupin (regiono Pałuki) (m. 1994)
1908: Lech Neyman, pola advokato, kapitano de Naciaj Armitaj Fortoj de Pollando, distingita pro savado de judoj dum la dua mondmilito, murdita (m. 1948)
1909: Wilhelm Freddie, dana pentristo kaj skulptisto (m. 1995)
1910: Max Bense, germana filozofo, logikisto, verkisto (m. 1990)
1910: István Szász, rumania hungara ĵurnalisto, rakontisto (m. 1981)
1915: Teoctist Arăpașu, rumana episkopo, patriarĥo de la Rumana Ortodoksa Eklezio (m. 2007)
1916: Árpád Varga, rumania hungara instruisto, memuaristo (m. 1998
1920: József Béres, hungara kuracisto pri kancero (m. 2006)
1927: Juliette Gréco, franca kantistino kaj aktorino famiĝinta pro kantoj de Boris Vian
1929: Andor Botár, rumania hungara agronomo, edzo de Edit Botár
1929: Alejandro Jodorowsky, ĉilia avangarda artisto, aktoro, verkisto kaj tarokisto
1933: Károly Agyagási, hungara tradukisto, kanzonpoeto (n. 1835)
1939: Sándor Bölöni, rumanuja hungara ĵurnalisto (m. 1982)
1940: Tony Tan, singapura matematikisto, politikisto, membro de Popola Ago-Partio, prezidento
1942: Ivan Mládek, ĉeĥa kantisto, komponisto, humoristo
1954: Dieter Bohlen, germana muzikisto kaj komponisto
1958: Katalin Köllő, rumania hungara redaktorino, teatrokritikistino
1960: Ágnes Lőrincz, rumania hungara aktorino
1975: Emily Loizeau, franca kantistino, kantverkistino, kaj komponistino
1977: Mariusz Pudzianowski, pola fortulo specialiĝanta pri miksitaj batalartoj
1985: Tina Majorino, usona infana, filma aktorino
Mortoj |
590: Pelagio la 2-a, papo gotdevena
999: Boleslao la 2-a, princo de Bohemio el dinastio Premislidoj
1045: Imperiestro Go-Suzaku, imperiestro de Japanio (n. 1009)
1597: Francisko Patriko, kroata filozofo, humanisto kaj poeto, defendanto de platonismo (n. 1529)
1652: Gregorio Allegri, itala komponisto, membro de Roma Skolo (n. 1582)
1736: Stephen Gray, angla kemiisto kaj astronomo-amatoro (n. 1666)
1753: Giovanni Alberto Ristori, itala komponisto, ogenisto kaj kapelmajstro (n. 1692)
1823: Ann Radcliffe, brita verkistino, reprezentantino de horora literaturo kaj gotika literaturo (n. 1764)
1837: Gustavo la 4-a Adolfo, reĝo de Svedio, ekziligita (n. 1778)
1862: Francisco Martínez de la Rosa, hispana poeto, dramaturgo, ĉefministro (n. 1787)
1864: Vuk Karadžić, serba lingvisto kaj etnografo, aŭtoro de la unua vortaro de serbokroata lingvo (n. 1787)
1878: Pio la 9-a, papo kunvokinta Unuan Vatikanan koncilion kaj proklaminta dogmon pri senmakula koncipiĝo, beatigita (n. 1792)
1890: Boldizsár Láng, hungara aktoro, teatrestro, reĝisoro (n. 1822)
1897: Galileo Ferraris, itala fizikisto, elektroteknikisto studinta alternan kurenton (n. 1847)
1920: Aleksandr Kolĉak, rusia esploristo, komandanto de kontraubolŝevikaj fortoj en Siberio, ekzekutita (n. 1874)
1922: Fernand Doré, franca industriisto kaj esperantisto el Troyes (n. 1860)
1933: Jenő Volnay, rumania hungara ĵurnalisto, redaktoto (n ?)
1934: Leono Zamenhof, pola kuracisto pri otorinolaringologio, unua redakoro de "Pola Esperantisto", tradukisto de pola poezio, frato de Ludoviko Zamenhof (n. 1875)
1936: György Alexics, hungara lingvisto, literaturhistoriisto (m. 1864)
1941: János Ősz, hungara folkloristo kaj kolektisto (n. 1863)
1942: Dorando Pietri, itala maratonisto kaj olimpikisto (n. 1885)
1951: József Tőkés, rumania hungara reformita pastro, eklezia verkisto, vortaristo (n. 1884)
1959: Daniel François Malan, ĉefministro de Sudafriko, defendanto de la afrikansa lingvo kaj de afrikaneroj (n. 1874)
1960: Igor Kurĉatov, soveta nuklea fizikisto, la patro de soveta atombombo, kontribuinta al konstruo de la unua nuklea centralo (n. 1903)
1971: Vilmos Albert, hungara verkisto, kunlaboranto de "Csíki Lapok" kaj "Transilvania Raportisto" (n. 1886)
1979: Josef Mengele, germana kuracisto, SS-oficiro, nazia milita krimulo nomata Morto-Anĝelo (n. 1911)
1980: Secondo Campini, itala inĝeniero kaj inventisto de jetmotoro (n. 1904)
1984: József Kovács, rumania hungara historiisto (n. 1919)
1988: Károly Endre, rumania hungara poeto kaj tradukisto, membro de Verkista laborkomunumo Helikon (n. 1893)
1988: Margit Szilvássy, hungara opekantistino (soprano, mezosoprano) (n. 1910)
1992: Anani Anev, bulgara esperantisto kaj aktoro, kunfondinto de Bulgara Esperanto-Teatro, edzo de esperantistino Belka Beleva (n. 1916)
1993: Ella Gazdáné Olosz, rumania hungara tekstilistino (n. 1937)
1994: Witold Lutosławski, pola komponisto, dirigento kaj pianisto koncertinta en 23 landoj, distingita per la Ordeno de Blanka Aglo (n. 1913)
1999: Husejn la 1-a, reĝo de Jordanio el dinastio Haŝemidoj (n. 1935)
2000: Big Pun, usona rep-artisto (n. 1971)
2001: Helmut Hentrich, germana arkitekto konstruinta Ruhr-Universitaton (n. 1905)
2003: Augusto Monterroso, gvatemala verkisto, aŭtoro de noveloj (n. 1921)
2010: André Kolingba, prezidanto de Centr-Afrika Respubliko (n. 1935)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Pio la 9-a, papo
Nacia tago en Grenado, tago de sendependiĝo (1974)
Tagoj de semajno |
La 7-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Lundo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Mardo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Merkredo en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091;
Ĵaŭdo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Vendredo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Sabato en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099.