Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente (pole: Pomnik Poległym i Pomordowanym na Wschodzie) – monumenta skulptaĵo de Maksymilian Biskupski starigita la 17-an de decembro 1995 en Varsovio. Ĝi troviĝas vojkruciĝe de la stratoj Muranowska kaj generalo Władysław Anders.
Enhavo
1Priskribo
2Memorigado
3Literaturo
4Vidu ankaŭ
5Eksteraj ligiloj
Priskribo |
La monumento prezentas aron da latinaj krucoj kune kun la ortodoksa, juda surtomba steleo kaj la islama, lokigitaj sur la fervoja vagono sen flankmuroj, kio simbolas deportan vagonon. Antaŭ la starigita platformo sur relvojo oni metis 41 ŝpalojn montrantaj nomojn de batal-lokoj kaj de ekzekutejoj de la pola nacio en Sovetunio. Ĝi estis konstruita omaĝe al poloj mortfalintaj kaj murditaj en kaj ekster la Orientaj Limregionoj, precipe al forveturigitoj al gulagoj de Siberio kaj al la viktimoj de la katina murdo. Ĉefa iniciatinto de la konstruo estis Wojciech Ziembiński kaj la monumenton aparte zorgas membroj de la Federacio de Katinaj Familioj kaj veteranaj organizaĵoj.
Memorigado |
En 1999 preĝis ĉi tie papo Johano Paŭlo la 2-a dum sia 7-a pilgrimado al Pollando. Apud la monumento en 2006 dum pilgrimo al Pollando trapasis papamobile ankaŭ papo Benedikto la 16-a.
Literaturo |
Wojciech Ziembiński, Z dziejów Pomnika Poległym i Pomordowanym na Wschodzie, en Zeszyty Katyńskie (nr 8), Warszawa, p. 127–141
Vidu ankaŭ |
Revolucioj de 1989
NKVD
Eksteraj ligiloj |
Pomnik Poległym i Pomordowanym na Wschodzie na portalu sztuka.net
Kategorio Monumento al Mortfalintaj kaj Murditaj Rus-Oriente en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...