Speyer
Speyer | |||
---|---|---|---|
Blazono | |||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 67346 [+] | ||
Retpaĝaro | www.speyer.de [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 50 284 (2015) [+] | ||
Loĝdenso | 1 181 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 49° 19′ N, 8° 26′ O49.3194444444448.4311111111111Koordinatoj: 49° 19′ N, 8° 26′ O [+] | ||
Alto | 92 m [+] | ||
Areo | 42,58 km² (4 258 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Speyer [+] | |||
Speyer, esperante "Spiro"[mankas fonto], estas urbo en la germana federacia lando Rejnlando-Palatinato kun 50 000 loĝantoj. Ĝi situas ĉe la rivero Rejno, 20 km sude de Mannheim kaj Ludwigshafen.
Jam ekde la 7-a jarcento Speyer estas sidejo de episkopo. La ĉefa turisma allogaĵo estas la Katedralo de Sankta Maria kaj Sankta Stefano, nomata ankaŭ Imperiestra Katedralo, el la 11-a jarcento. Ĝi konsekriĝis en 1061 kaj estis tiutempe la plej granda kristana preĝejo de la mondo.
Proksime al la urbocentro troviĝas la tereno de la teknika muzeo.
Famuloj |
Johann Joachim Becher, kuracisto, alkemiisto, fizikisto, matematikisto, filologo kaj erudiciulo, kiu disvolvis la flogistonan teorion pri brulado, kaj arda defendanto de la aŭstra kameralismo.
Anselm Feuerbach, pentristo
Eksteraj ligiloj |
- oficiala urba retejo
- retejo de la teknika muzeo de Speyer