Salzburg
Salzburg | |||
esperante: Salcburgo | |||
urbo | |||
Salzburg | |||
| |||
Oficiala nomo: Salzburg | |||
Ŝtato | Aŭstrio | ||
---|---|---|---|
Federacia lando | Salcburgio | ||
Montaro | Alpoj | ||
Aŭtostradoj | A1, A8 | ||
Memorindaĵoj | 9 - Aigen kastelo - Arenberg kastelo - Doktorschlössl kastelo - Freisaal kastelo - Hellbrunn kastelo - Hohensalzburg fortikaĵo - Leopoldskron kastelo - Mirabell kastelo - Rezidejo de Salzburg | ||
Konstruaĵo | Katedralo de Salcburgo | ||
Rivero | Salzach | ||
Situo | Salzburg | ||
- alteco | 424 m s. m. | ||
- koordinatoj | 47°48′00″N 13°02′00″E / 47.8°N, 13.033333°O / 47.8; 13.033333 (Salzburg) | ||
Plej alta punkto | Mönchsberg | ||
- alteco | 540 m s. m. | ||
Areo | 65,678 km² (6 567,8 ha) | ||
Loĝantaro | 147 571 (13.06.2010) | ||
Denseco | 2 246,89 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo | Mönchsberg | ||
Fondo | 696 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 5020 | ||
Telefona antaŭkodo | +43 0662 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO | |||
Nomo | Historic Centre of the City of Salzburg | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1996 (#20) | ||
Numero | 784 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | ii, iv, vi | ||
Specialaĵoj | Globoj de Mozart, Salzburgaj nokoj | ||
Situo enkadre de Aŭstrio | |||
Kvartaloj de Salcburgo | |||
Vikimedia Komunejo: Salzburg (Stadt) | |||
Retpaĝo: www.stadt-salzburg.at | |||
Salzburg (en Esperanto Salcburgo) estas urbo en Aŭstria okcidento. Ĝi havas 150.000 enloĝantojn kaj estas ĉefurbo de la federacia lando Salcburgio. La malnova urbo, de baroka arkitekturo, estas Monda Kulturheredaĵo de UNESKO. Wolfgang Amadeus Mozart naskiĝis en Salzburg.
En Salzburg ĉiujare en julio/aŭgusto okazas la Festivalo de Salcburgo, fama festivalo por opero, klasika muziko kaj teatro.
En la urbo Franz Christanell instruis en gimnazio, kaj Aŭstra Esperanto-Kongreso okazis tie iam en la frua 20-a jarcento.
Salzburg estis unu en la kandidatoj, kun Soĉi, Rusio (la elektita urbo) kaj Pjongĉango, Sud-Koreio, por la Vintra Olimpiko 2014.
Enhavo
1 Priskribo
2 Vidindaĵoj
3 Kulturo
4 Famuloj
5 Partneraj urboj
5.1 Esperantistoj
6 Vidu ankaŭ
7 Eksteraj ligiloj
Priskribo |
Senpene oni povus citi plurajn artistojn, kiuj laŭdis Salcburgon pro ĝia situo. Kio ĝenerala estas produkto de la entuziasmo, tion realigis ĉi tie la naturo: pejzaĝo kaj arkitekturo jen unuiĝis en plena harmonio. La rivereto Salzach (Salcaĥ), fluanta tra la pordo de la alparo, premiĝas ankoraŭfoje - inter rokoj - al la nordo; kruta deklivo ne sekvas ĝin, sed verve kurbiĝas por fine reatingi la rivereton: en tiu mallarĝa valo kuŝas la malnova urbo. Rigardata de supre, la antikvaj epokoj estas kvazaŭ kaptitaj inter la Montetoj de la Monako (Mönchsberg) kaj de la Kapuĉeno (Kapuzinerberg).
Sur la maldekstra riverbordo, en la direkto al la Monaka Monteto, la urbo havas la fizionomion de sidejo de eklezia princo: preĝejoj, palacoj, larĝaj placoj, monakejoj kun longaj vicoj da fenestroj, kvietaj kortegoj - sole en la direkto al la rivero amasiĝas la domoj de la burĝaro. Tute alian bildon oni havas sur la dekstra flanko de la rivero: la burĝa urbo ĉirkaŭas la Kapuĉenan Monteton, dume la gigantaj konstruaĵoj de la ekleziaprinca aspekto troviĝas je la periferio. Katedralo kaj Fortikaĵo estas simboloj de ekleziaj kaj de profanaj aŭtoritatoj, ĉar la princ-episkopoj kiel landestroj devis atenti ankaŭ la defendon de la teritorio. Duobla premado - la hegemonio de ekleziaj propraĵoj kaj mallarĝeco diktita de la naturo devigis la burĝanojn, konstrui pli vertikale ol horizontale. En la mallarĝa, laŭvide mezepoka Grenstrateto (Getreidegasse) staras la naskiĝdomo de Wolfgang Amadeus Mozart. En tiu ĉi urbo lia nomo estas pli populara ol la nomoj de ĝiaj konstruemaj regintoj.
Vidindaĵoj |
- Monaĥinejo Nonnberg
- Katedralo de Salcburgo
- pilgrimloko Maria Plain
- Kajetana kirko
- Kirko Sankta Triunuo
- Kirko Sankta Erhard
- Kirko Ĉieliro de Maria (Mülln)
- Kirko Sankta Mikaelo
- Arkiabatejo Sankta Petro
- Kirko Sankta Marko
- Kirko Sankta Sebastiano
- Citadelo Hohensalzburg
- Palaco Leopoldskron
- Kastelo Klessheim
- Kapucena monaĥejo
- Loĝdomo de la Mozartoj
- Naskiĝdomo de Mozart
Kulturo |
Salzburger Volkszeitung (mallongigo: SVZ) estis ĝis 2014, kun eldonokvanto de nur ĉirkaŭ 8500 ekzempleroj, la plej malgranda tag-gazeto de Aŭstrio. Ĝi aperis ĉiutage kaj servis precipe al la loĝantaro de Salcburgo kaj Distrikto Salzburg-Umgebung.
Famuloj |
En Salzburg naskiĝis:
- Wolfgang Amadeus Mozart
- Christian Doppler
- Herbert von Karajan
- Georg Trakl
reĝo Otto la 1-a (Grekio)
teologo Berthold Pürstinger
- Renate Aichinger
- Felix Baumgartner
- Friedrich von Lama
hungara muzikhistoriisto Tibor Tallián
En Salzburg loĝis:
- Michael Haydn
- Stefan Zweig
- Thomas Bernhard
- Theodor Herzl
En Salzburg mortis:
- La bavaro Hartwig
- hungara historiisto László Szalay
- hungara grafikisto Viktor Olgyai
- hungara verkisto Zoltán Szitnyai.
- la juristo, politikisto kaj komercisto Alfred Maleta
Partneraj urboj |
Ekzistas partneraj rilatoj inter alie al la urbo
Bonno en Germanio
Esperantistoj |
- Franz Christanell
- Rudolf Jax
Vidu ankaŭ |
- Historio de Aŭstrio
- Princĉefepiskoplando Salcburgo
- Salzburg Global Seminar
Eksteraj ligiloj |
- http://www.visit-salzburg.net
- http://www.salzburg.info
- Salzburg, monda kulturherdaĵo de UNESKO angle france