12-a de novembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
novembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | |
aranĝo de 2019 tagoj |
La 12-a de novembro estas la 316-a tago de la jaro (la 317-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 49 tagoj restas.
La 12-a de novembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
954: Lotaro kroniĝis kiel reĝo de la Okcidentfranka imperio
1037: Harold Harefoot iĝis reĝo de Anglio
1459: Universitato de Bazelo fondiĝis en Svislando
1472: Ivano la Tria nuptis bizancan princinon Zofia el dinastio Palaiologidoj - ilia nepo estis la unua moskva caro Ivano la Terura
1673: Franca-Nederlanda milito: post unumonata sieĝo franca garnizono kapitulacis en Bonn
1793: Oni gilotinis astronomon kaj urbestron de Parizo Jean Sylvain Bailly
1815: Imperiestro de Rusio Aleksandro la 1-a unuafoje alvenis al Varsovio
1841: Afgana armeo komencis sieĝon de Ĝalalabado okupata de britoj
1847: Grand-Britio: James Young Simpson unuafoje por anestezo uzis kloroformon
1862: Usona astronomo dan-devena Christian Heinrich Friedrich Peters malkovris asteroidon Frigo
1879: Aŭstra astronomo Johann Palisa malkovris asteroidon Matildo
1893: T.n. linio de Durand estis akceptita kiel landlimo inter Brita Hindio kaj Afganio
1901: Itala astronomo Luigi Carnera malkovris asteroidon Kaprero
1912: Sur Ross-glacikampo oni trovis frostigitajn korpojn de Robert Scott kaj ceteraj membroj de ekspedicio Terra Nova al la suda poluso
Unua mondmilito:
1914: Turkio deklaris militon al Triopa Entento
1918: Germana Aŭstrio iĝis respubliko; Rusia enlanda milito: bolŝevikoj konkeris Groznon; Pola-ukraina milito: pola armeo konkeris Przemyśl post bataloj kun ukrainaj taĉmentoj; hetmano Pavlo Skoropadskij oficialigis aŭtokefalion de Ukraina Ortodoksa Kristana Eklezio; Novembra Revolucio: Konsilio de Popolkomisiitoj anoncis i.a. estontan balotrajton en Germanio kiel universalan voĉdonadon de la 20-a vivjaro, kun virina balotrajto, konforme al la proporcia balotsistemo
1918: Germana astronomo Max Wolf malkovris asteroidon Rodo
1927: Lev Trockij estis forigita de Komunista Partio de Sovetunio
1933: En baloto al Reichstag Nacisocialisma Germana Laborista Partio gajnis 92% de apogo
1936: Hungara astronomo György Kulin malkovris asteroidon 2043 Ortutay
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: Ĝis la 28-an de februaro 1940 germanaj regopovoj decidis deporti de Poznań-regiono 200 mil polojn kaj 100 mil judojn eldonante direktivojn por la plej proksima tempo pri ekziligo de Poznań ĉirkaŭ 35 mil polojn kaj ĉiujn judojn; en Krakovo aperis "Krakauer Zeitung" en la germana lingvo por la germana loĝantaro kaj soldatoj, kaj en Varsovio "Warschauer Zeitung"; germana polico pafekzkutis en Kalisz 40 personojn, en tio 2 virinojn, kaj en Lodzo dekkelkajn personojn; en Paterek (distrikto Nakło) germanoj murdis 30 monaĥojn - dum vojo al ekzekutejo 5 novicoj promesis religiajn votojn, inter ili pereis pastro Stanisław Grzęda, unu el gvidantoj de la ribelo de Grandpolujo
1940: Germanoj deportis de distrikto Rawicki 123 polajn familiojn (561 personoj)- Germana polico en Nauen kondukis tra stratoj germaninon kun tute tonditaj haroj kaj surskribo sur pendanta de kolo tabulo: Mi estas falinta individuo, ĉar mi havis seksrilaton kun polo. Tial senigita de honoro mi iras de tiu ĉi urbo al malliberejo; komandanto pri ligiteco kun la lando diplomita kolonelo Stanisław Rostworowski forlasis Bukareŝton forveturante kun la Bazo de Interligiteco de Rumanio al Istanbulo; trupoj de Libera Francio konkeris Gabonon de la Reĝimo de Vichy
1941: Gestapo pafmortigis en Rypułtowice 10 personojn alveturigitaj de malliberejo en Lodzo; germanaj regopovoj en Varto-Lando komencis kolekti preĝejajn sonorilojn kiel ferrubaĵon al fabrikoj
- En Nov-Jorko "Semajna Literatura Servo de la Rondo de Polaj Verkistoj" aperigas artikolon de Jan Lechoń kun foto el Skotlando, titolitan Varsovio - 1685 km; kadre de disaŭdigo de BBC ĉefo de ĉeĥoslovaka armeo alparolas al poloj okaze de la Festo de Sendependeco; temperaturo ĉirkaŭ Moskvo falas al -12 ° kaj la rusaj taĉmentoj unuafoje atakis germanajn trupojn
1942: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo eksplodigis fervojan ponton sur rivero Kamienna (alfluejo al Vistulo)
Heinrich Himmler anoncis distrikton Zamojski unua germana setladejo en Ĝenerala Gubernio; Aliancaj armeoj konkeris Tobrukon
1943: Germana polico pafmortigis en Varsovio ĉirkaŭ 300 polojn de malliberejo Pawiak, en tio unu poeton Andrzej Trzebiński, kiu konspire redaktis monatrevuon „Sztuka i Naród” (Arto kaj Nacio), krome provizora juĝejo ĉi tage mortkondamnis 40 personojn; en Grójec okazis la unua publika ekzekuto de 24 poloj; Volinia masakro: taĉmentoj de Pola Enlanda Armeo post forigo de urbeto Kupiców la unuon de Ukraina Ribela Armeo organizis polan-ĉeĥan memdefendejon kontraŭ ukrainoj
- Ekzistanta en koncentrejo Buchenwald Kontraŭfaŝisma Komitato transformiĝis al konspira Nacia Konsilio de Poloj
1944: En Lublin fondiĝis Provizora Centra Komitato de Polaj Judoj - post soveta "liberigo" de la tuta lando ĝi translokiĝis al Lodzo, kiu iĝis centro de la juda diasporo post holokaŭsto
Bombaviadiloj de Royal Air Force sinkigis en la norvega urbo Tromsø germanan batalŝipon Tirpitz - ĉirkaŭ 1400 maristoj pereis
1948: Internacia Militista Tribunalo por Fora Oriento anoncis en Tokio verdiktojn en proceso de japanaj politikaj kaj armeaj gvidantoj akuzitaj pri militkrimoj dum la dua mondmilito - 7 kondamnitaj al mortpuno per pendumo kaj 16 al ĝismorta puno
1948: Dioceza episkopo de Lublin Stefan Wyszyński iĝis ĉefepiskopo de Gniezno-Varsovio kaj ankaŭ la primaso de Pollando, nomumita de la papo Pio la 12-a
1952: Testoflugo de la sovetunia bombaviadilo Tupolev Tu-95
1956: Sudano kaj Tunizio aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
1964: Jean iĝis grandduko de Luksemburgo
1968: Ekvatora Gvineo aniĝis al UN
1975: Komoroj aniĝis al UN
1980: NASA: kosmosondilo Voyager 1 ektroviĝis en la distanco de preskaŭ 200 mil km de Saturno fotante planedajn ringojn
1982: Jurij Andropov iĝis ĉefsekretario de la Komunista Partio de Sovetunio
1989: Papo Johano Paŭlo la 2-a sanktigis fratulon Adam Chmielowski
1990: Princo Akihito iĝis 125-a imperiestro de Japanio
1990: Angla informadikisto Tim Berners-Lee publikigis formalan proponon por la monda retejo TTT
1991: Orienta Timoro: Indonezia armeo pripafis studentojn dum funebra ceremonio de ilia kolego en tombejo Santa Cruz en Dilo: 270 mortis, 250 pereis
1998: Usona-germana akcia kompanio Daimler AG kreiĝis
2011: Ligo de Arabaj Ŝtatoj suspendis Sirion kiel sian membron
2011: Demisio de Silvio Berlusconi, ĉefministro de Italio
2014: Algrundigilo Phile, kiu apartiĝis de eŭropa kosmosondilo Rosetta, malsupreniĝis al surfaco de la kometo Ĉurjumov-Gerasimenko
2017: 545 personoj pereis kaj pli ol 8 mil vundiĝis en tertremo apud iraka-irana landlimo
2018: Pollando: unusola politike dekstra Radio Wnet disaŭdigis sur ultramallongondo en Krakovo kaj Varsovio, krome aŭdebla kiel interreta radio
Naskiĝoj |
1524: Diego de Landa, hispana episkopo de Jukatano, kiu bruligis plimulton de manuskriptoj de majaoj (m. 1579)
1651: Sor Juana Inés de la Cruz, meksika monaĥino, verkistino kaj astronomo (m. 1695)
1727: Ivan Ŝuvalov, rusa nobelo, favorato de imperiestrino Elizabeto (m. 1797)
1729: Louis Antoine de Bougainville, franca velisto, esploristo de Oceanio (m. 1811)
1757: Jacobus Bellamy, nederlanda poeto svisdevena (m. 1786)
1798: Imre Kéry, hungara kuracisto kontraŭbatalanta epidemiojn (m. 1887)
1806: Josef Jaroslav Langer, ĉeĥa verkisto kaj ĵurnalisto (m. 1846)
1817: Bahá'u'lláh, persa religia gvidanto, fondinto de Bahaa Kredo (m. 1892)
1833: Aleksandr Porfirjeviĉ Borodin, rusa kuracisto, kemiisto kaj komponisto (m. 1887)
1840: Auguste Rodin, franca skulptisto, aŭtoro de la bronza skulptaĵo La Pensanto (m. 1917)
1842: Jenő Rákosi, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, akademiano (m. 1929)
1842: John William Strutt Rayleigh, angla Nobelpremiita fizikisto, kunmalkovrinto de argono (m. 1919)
1853: Oskar Panizza, germana psikiatro, verkisto, eldonisto kaj redaktoro (m. 1921)
1866: Stanislav Sucharda, ĉeĥa skulptisto kaj medalisto (m. 1916)
1866: Sun Jatsen, ĉina gvidanto de Kuomintang, patro de la moderna Ĉinio, aŭtoro de la politika filozofio konata kiel tri popolaj principoj – naciismo, demokratio kaj socialismo (m. 1925)
1875: Bert Williams, afrika-usona vodevilisto (m. 1922)
1877: Frederic Pujulà i Vallès, katalunisto kaj Esperanto-verkisto rus-bretondevena, kunorganizanto kaj prezidanto de UK 1909, iniciatinto de Internaciaj Floraj Ludoj, direktanto de Kataluna Esperantisto kaj Jen, kunlaboranto Kataluna Antologio kaj "La Revuo", lektoro de esperanto ĉe Sorbono, tradukisto de Mistero de doloro kaj parto de Kiĥoto, persekutata (m. 1963)
1878: József Köpeczi Sebestyén, hungara historiisto (m. 1964)
1881: Elemér Hantos, hungara verkisto, jura kaj ekonomia ĵurnalisto (m. 1942)
1882: Imre Haynal, hungara kuracisto pri interna medicino, profesoro (m. 1979)
1884: Emil Madarász, hungara poeto, politikisto (m. 1962)
1898: Henryk Sucharski, pola majoro, heroa komandanto dum la sieĝo de Westerplatte, postmilite en la Dua Pola Korpuso (m. 1946)
1898: Leopold Okulicki, pola generalo, kunkreinto de Servo al Venko de Pollando, mutobskurulo, la lasta ĉefkomandanto de Pola Enlanda Armeo, viktimo de stalinismo, murdita (m. 1946)
1902: Vladimir Varankin, rusia politika komunista organizanto kaj esperantlingva verkisto, membro de la Centra Komitato de Sovetrespublikara Esperantista Unio, partoprenanto de UK 1927, aŭtoro de lernolibro Teorio de Esperanto kaj la romano Metropoliteno, ekzekutita kaj rehabilita (m. 1938)
1903: Ananiasz Zajączkowski, pola orientalisto-tjurkologo, karaima aktivulo, profesoro de Varsovia Universitato (m. 1970)
1908: Hans Werner Richter, germana verkisto, gvidanto de la Grupo 47 (m. 1993)
1908: Kustaa Aadolf Inkeri, finna matematikisto kaj astronomo okupiĝanta pri nombroteorio, rotestro dum la Vintra milito (m. 1997)
1920: Andrej Makajonak, belorusa dramisto, sekretario de komsomolo (m. 1983
1922: Tadeusz Borowski, pola poeto, verkisto, publicisto, spertinta sovetajn kaj germanajn reprezaliojn, viktimo de sia komunista pasinteco (m. 1951)
1923: Loriot, germana verkisto, aktoro, reĝisoro, bildstriisto (m. 2011)
1925: Pál Antal, rumania hungara pupaktoro, reĝisoro kaj teatrestro (m. 1999)
1926: Ildikó Kudelász, rumania hungara aktorino, teatrokritikistino (m. 2008)
1929: Michael Ende, germana verkisto, konata de esperantlingva traduko de La senĉesa rakonto (m. 1995)
1929: Grace Kelly, usona aktorino, princino de Monako (m. 1982)
1933: Zoltán Szilágyi, rumania hungara lokhistoriisto, ligita kun Romániai Magyar Demokrata Szövetség, la partio de hungaroj en Rumanio
1933: Ĝalal Talabani, prezidento de Irako kaj prezidanto de la Patriota Unuiĝo de Kurdistano
1934: Charles Manson, usona krimulo fondinta religian grupon pri Armagedono, seria murdisto
1936: Pál Jancsik rumania hungara poeto, tradukisto
1938: Benjamin Mkapa, prezidento de Tanzanio
1945: Neil Young, kanada rokmuzika kantisto kaj gitaristo
1950: Osmo Buller, finna politikisto, helpanto en UK 1969, kunfondinto kaj prezidanto de Esperanto-societo de Oulu, estrarano de Esperanto-Asocio de Finnlando, kunredaktoro de "Esperanta Finnlando", laboranto de Centra Oficejo de UEA, sekretario de Belartaj Konkursoj de UEA, Ĝenerala Sekretario de UEA, Ĝenerala Direktoro de UEA, Esperantisto de la Jaro
1951: Béla Varga, rumania hungara inĝeniero
1956: Erzsébet Zakariás, rumania hungara etnografino
1960: Andrzej Nowak, pola historiisto, publicisto, sovetologo, profesoro pri homa scienco, kritikisto de politika korekteco, kolegiano de Instituto pri Nacia Memoro, konsilanto de la pola prezidento, aŭtoro de pluraj gravaj verkoj pri historio de Pollando
1961: Nadia Comăneci, rumana gimnastikistino, mondĉampionino, gajnintino de 5 oraj olimpikaj medaloj
1970: Tonya Harding, usona artsketistino
1973: Radha Mitchell, aŭstralia aktorino kaj reĝisorino
1981: Daisy McCrackin, usona aktorino kaj kantistino
1982: Anne Hathaway, usona aktorino, rolinta en la filmo Brokeback Mountain
Mortoj |
607: Bonifaco la 3-a, papo grekdevena, agnoskita de bizanca imperiestro Fokas (n. nekonata)
1035: Knuto la Granda, reĝo de Anglio, Danio kaj Norvegio poldevena, filo de Sven la 1-a (Danio), kaj de filino de Mjeŝko la 1-a (Pollando) (n. 996/997)
1094: Dunkano la 2-a, reĝo de Skotlando, filo de Malkolmo la 3-a (naskiĝis ĉirkaŭ 1060)
1434: Ludoviko la 3-a, diko de Anĵuo kaj Kalabrio (n. 1403)
1567: Anne de Montmorency, franca militisto, marŝalo kaj konestablo (n. 1492)
1595: John Hawkins, angla ŝipkonstruisto, navigisto kaj sklavkomercisto de Triangula komerco (n. 1532)
1662: Adriaen van de Venne, nederlanda pentristo kaj poeto (n. 1589)
1729: Aleksandr Menŝikov, rusa nobelulo, reganto de Rusia Imperio (mortis ĉirkaŭ 1673)
1865: Elizabeth Gaskell, angla verkistino, aŭtorino de libro pri Charlotte Brontë (n. 1810)
1870: Bogumil Goltz, germana verkisto
1879: Jacob Heinrich Lucas, germana apotekisto, membro de Pormetiista asocio de Arnstadt (n. 1792)
1892: János Belky, hungara kuracisto, justicafera medicinfakulo, profesoro (n. 1851)
1913: László Weinek, aŭstro-hungara astronomo, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1848)
1916: Béla Kreith, hungara ĵurnalisto, relikvaĵkolektinto (n. 851)
1916: Percival Lowell, usona astronomo-amatoro, fondinto de Observatorio Lowell kaj iniciatinto de la malkovro de Plutono (n. 1855)
1928: Frank Leavenworth,usona astronomo malkovrinta plurajn objektojn el NGC-katalogo (n. 1858)
1935: Vilmos Simon, hungara ĵurnalisto, verkisto, militraportisto (n. 1899)
1938: Károly Gspann, hungara, rumania hungara kuracisto (n. 1865)
1948: Umberto Giordano, itala operkomponisto, reprezentanto de verismo (n. 1867)
1955: Alfréd Hajós, hungara arkitekto juddevena, mondĉampiono pri naĝado (n. 1878)
1955: Tin Ujević, kroata poeto, eseisto kaj tradukisto de Benvenuto Cellini, Walt Whitman, Marcel Proust aŭ Joseph Conrad (n. 1891)
1956: Gyula Bálint, hungara pentristo vivanta en Aleksandrio (n. 1887)
1956: Sándor Lestyán, hungara ĵurnalisto kaj verkisto, edzo de Franciska Gaál (n. 1896)
1983: Bálint Szabó, rumania hungara lokhistoriisto, etnografo (n. 1915)
1967: Yui Chunoshin, japana radio-inĝeniero, membro de Japana Esperanto-Instituto kaj de Kontraŭatomenergia movado, aktivulo de paca movado, esperantiginta la libron Viktimoj de la atombombo kaj okupiĝanta pri hibakuŝoj, sinbruliginto (n. 1894)
1969: Liu Shaoqi, ĉina revoluciulo, ŝtatestro, kaj teoriulo (n. 1898)
1969: Iskander Mirza, unua prezidento de Pakistano, la lasta Ĝenerala guberniestro (n. 1899)
1971: Elemér Jancsó, rumania hungara literaturhistoriisto, universitata profesoro (n. 1905)
1975: Károly Mihály, rumania hungara reformita pastro, poeto (n. 1910)
1984: László Bánhidi, hungara aktoro kaj voĉoaktoro (n. 1906)
1986: Pandiá Pându, brazila ĵurnalisto, verkisto kaj oficiro, aganto de Kultura Kooperativo de Esperantistoj (n. nekonata)
1989: Pasionaria, hispana politikistino kaj komunistino eŭskdevena (n. 1895)
1994: Árpád Varga, rumania hungara historiisto (n. 1951)
1998: Kenny Kirkland, usona ĵazpianisto, ludisto de sinteziloj (n. 1955)
2004: Stanisław Skalski, pola flug-aso, pafalteriginta 22 aviadilojn dum la batalo de Anglio, kondamnita al mortpuno de stalinisma reĝimo, kunkreinto de Memdefendo de la Respubliko Pollando, distingita per Milita Ordeno Virtuti Militari (n. 1915)
2004: Ziemowit Jacek Pietraś, pola politologo, juristo okupiĝanta pri ludoteorio, Mez-Orienta Eŭropo kaj Ĉinio (n. 1943)
2013: Konrad Rudnicki, pola kleriko, teologo, vikario de mariavita eklezio, astronomo, antropozofo, esperantisto, membro de la Akademio Internacia de la Sciencoj, justulo inter la popoloj (n. 1926)
2018: Stan Lee, usona verkisto de komiksoj, kunkreinto de Spider-Man, prezidanto de Marvel Comics (n. 1922)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Monda Tago de Pneŭmonito
Romkatolika Kalendaro: Memoro de Sankta Josafato, episkopo kaj martiro
Tagoj de semajno |
La 12-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.