Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010















































































Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010

La kraŝinta aviadilo Tu-154M n-ro 101, fotita dum vizito de la prezidanto en Kroatio en 2010


La kraŝinta aviadilo Tu-154M n-ro 101, fotita dum vizito de la prezidanto en Kroatio en 2010


Ĝenerala informo
Dato 

10-an de aprilo 2010
Tempo 
8:56 Mezeŭropa tempo
Karaktero 
falo de la aviadilo dum alterigado en densa nebulo
Kaŭzo 
verŝajne eraro de piloto[1]
Loko 
1,5 km de Smolenska flugbazejo ĉe vilaĝo Peĉersk

Geografia situo

54° 49′ 27″ N, 32° 3′ 2″ O54.82416666666732.050555555556Koordinatoj: 54° 49′ 27″ N, 32° 3′ 2″ O
Punkto de elflugo 

Flughaveno de Frédéric Chopin en Varsovio
Punkto de alflugo 

Smolenska flugbazejo Severnij
Pereintoj 
96 mortaj
Vunditoj 
0
Aviadilo
 Tipo 

Tu-154M
Flugkompanio 

36-a speciala regimento de aviadiltransporto
Flanka numero 
101
Dato de produktado 
antaŭ 20 jaroj
Pasaĝeroj 
89
Aviadilanoj 
7
Postvivintoj 
0 personoj Oto najnowsza lista "odprawionych pasażerów samolotu" (pole). WirtualnaPolska. Alirita 2010-04-122010-04-10.







v  d  r


Information icon.svg






Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 apud Smolensk (Rusio)


Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo okazis en Peĉersk, apud la rusia urbo Smolensk sabate la 10-an de aprilo 2010 je la horo 6:56 laŭ UTC (8:56 laŭ la mez-eŭropa kaj 10:56 laŭ la loka tempozono). Laŭ la unuaj informoj la kaŭzo de la akcidento estis, ke la aviadilo kroĉis arbon pro la nebulo, ĉ. 1,5 km for de la armea flughaveno Smolenska-Norda (Смоленск-Северный) kaj 300 metrojn flanke de la alteriĝa vojo. En la aviadilo Tu-154 flugis la pola prezidento Lech Kaczyński kun sia edzino, registara reprezentantaro, parlamentanoj kaj la plej altaj polaj oficistoj, inkluzive de la komandantaro de la pola armeo. La reprezentantaro estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la datreveno de la Masakro de Katin[2].


La unuaj informoj (ekzemple de la televido Rossija 24) estis jenaj: "La flugkontrola dispozicisto de la flughaveno Smolensk-Severnij (esperante Smolensk-Norda) estis malkonsilinta la alteriĝon en Smolensk pro malbona vetero kaj rekomendinta iri al Moskvo, 350 km oriente, aŭ al Minsko, 300 km okcidente, en Belorusio. La aviadilanoj tamen decidis alteriĝi kaj kvarfoje devis rezigni (resupreniĝi). Ĉe la kvara provo okazis la akcidento."
Tiuj cirkonstancoj estis multflanke analizataj kaj komentataj en monda gazetaro (kies ekzemplo estas la suba alineo). Tamen la informoj montriĝis eraraj.
Laŭ la Informa Agentejo de Rusia Federacio REGNUM "la pli frue diskonigitaj informoj, ke tio estis la kvara provo alteriĝi, ne konfirmiĝis: kvar provojn faris alia aviadilo, kiu alvenis el Moskvo." [3]
Ankaŭ la estrino de Interŝtata Aviadila Komitato (MAK) Tatjana Anodina konfirmis, ke la prezidenta Tu-154M faris nur unu provon alteriĝi
[4].


Unu ebla kaŭzo estis premo de la prezidento je la piloto Arkadiusz Protasiuk por surteriĝi kaj tiel ne malfrui la ceremonion en Katino. La kapitano de la registara aviadilo jam havis konflikton kun Lech Kaczyński; en aŭgusto de 2008, la kapitano decidis ne surteriĝi en Tbiliso – dum la rusa-kartvela milita konflikto, pro sekurecaj kialoj – sed en distanco de 350 km, en la azerbajĝana Ganĝa, spite al eksplicita ordono de Kaczyński (kiu estis kiel prezidento ankaŭ ĉefkomandanto de la armeaj fortoj, tiel ĉefo de la aviadila kapitano). Lech Kaczyński tiam akuzis lin je rifuzo de ordono.


La estro de la Smolenska provinco konfirmis, ke neniu postvivis tiun ĉi katastrofon[5]. Laŭ rusiaj informagentejoj, aviadile estis 132 personoj[6]. La pola ministerio pri eksterlandaj aferoj informis sekve, ke mortis 96 personoj – 88 pasaĝeroj kaj 8 deĵorantoj. Unu persono el la pasaĝera listo, Zofia Kruszyńska-Gust, ne venis al la ekflugo.


Ĉirkaŭ la 9:26 (laŭ UTC) estis donita la informo, ke la prezidenta paro ne vivas.


Laŭ la Konstitucio de Pola Respubliko, ĉiujn devojn de la mortinta prezidanto transprenis la marŝalo de Sejmo, Bronisław Komorowski[7].




Enhavo






  • 1 Listo de pasaĝeroj


  • 2 Funebro


    • 2.1 Partoprenantoj de funebro




  • 3 Reagoj en esperantistaro


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Listo de pasaĝeroj |





Lech Kaczyński, pola prezidento.




Maria Kaczyńska, edzino de la prezidento.




Generalo Franciszek Gągor, stabestro de la pola armeo.


Inter la pasaĝeroj troviĝis, laŭ la listo de pasaĝeroj:





Jerzy Szmajdziński, granda Esperanto-amiko




  • Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska – prezidenta paro,

  • Krzysztof Putra – vic-marŝalo (vicprezidanto) de la Sejmo,

  • Krystyna Bochenek – vic-marŝalo de la pola Senato,


  • Ryszard Kaczorowski – la lasta ekzila prezidento de la Pola Respubliko,


  • Jerzy Szmajdziński – vic-marŝalo (vic-prezidanto) de la Sejmo, granda Esperanto-amiko,


  • Władysław Stasiak – ĉefo de la Prezidenta Kancelario,

  • Aleksander Szczygło – ĉefo de la Buroo de la Nacia Sekureco,

  • Paweł Wypych – sekretario de ŝtato en la Prezidenta Kancelario,

  • Mariusz Handzlik – subsekretario de ŝtato en la Prezidenta Kancelario,

  • Andrzej Kremer – subsekretario de ŝtato en la ministerio pri eksterlandaj aferoj,


  • Mariusz Kazana – direktoro de la diplomata protokolo en la ministerio pri eksterlandaj aferoj,

  • Stanisław Komorowski – subsekretario de ŝtato en la ministerio pri nacia defendado,

  • generalo Franciszek Gągor – ĉefo de la generala stabo de la pola armeo,


  • Andrzej Przewoźnik – ĝenerala sekretario de la Konsilio pri Sekurigo de la Memoro pri Batalo kaj Martireco,

  • Leszek Deptuła – deputito de Sejmo,

  • Grzegorz Dolniak – deputito de Sejmo,


  • Grażyna Gęsicka – deputitino de Sejmo,

  • Przemysław Gosiewski – deputito de Sejmo,


  • Izabela Jaruga-Nowacka – deputitino de Sejmo,

  • Jolanta Szymanek-Deresz – deputitino de Sejmo,

  • Sebastian Karpiniuk – deputito de Sejmo,

  • Aleksandra Natalli-Świat – deputitino de Sejmo,

  • Zbigniew Wassermann – deputito de Sejmo,

  • Arkadiusz Rybicki – deputito de Sejmo,

  • Wiesław Woda – deputito de Sejmo,

  • Edward Wojtas – deputito de Sejmo,

  • Janina Fetlińska – senatanino,

  • Stanisław Zając – senatano,


  • Janusz Kochanowski – ombudsmano,

  • Sławomir Skrzypek – prezidanto de la Nacia Pola Banko,

  • Jacek Sasin – sekretario de ŝtato, vic-ĉefo de la Prezidenta Kancelario,


  • Janusz Kurtyka – prezidanto de la Instituto de Nacia Memoro,

  • Tomasz Merta – subsekretario de ŝtato en ministerio pri Kulturo kaj Nacia Heredaĵo,

  • Piotr Nurowski – prezidanto de la Pola Olimpika Komitato,

  • Janusz Krupski – estro de la Oficejo pri Kombatantoj kaj Reprezaliantoj,

  • Maciej Płażyński – prezidanto de la Asocio "Pola Komunumo",

  • episkopo Tadeusz Płoski – ĉefkleriko de la pola armeo,

  • arkiepiskopo Miron Chodakowski – ortodoksa ĉefkleriko de la pola armeo,

  • pastro kolonelo Adam Pilch – evangelia pastro,

  • pastro subkolonelo Jan Osiński – orinario de la pola armeo,

  • profesoro Ryszard Rumianek – rektoro de la Universitato Kardinalo Stefan Wyszyński,

  • generalo Bronisław Kwiatkowski – operaca komandanto de la polaj armitaj fortoj,

  • generalo Andrzej Błasik – komandanto de la polaj aeraj fortoj,

  • generalo Tadeusz Buk – komandanto de la polaj surteraj fortoj,

  • generalo Włodzimierz Potasiński – komandanto de la specialaj armeoj,

  • vic-admiralo Andrzej Karweta – komandanto de la milita maristaro,

  • generalo Kazimierz Gilarski – komandanto de la garnizono Varsovio.


  • Stefan Melak - prezidanto de Komitato de Katin


  • Anna Walentynowicz, patrino de "Solidareco"


  • Bożena Mamontowicz-Łojek, historiistino, teatrologo, prezidantino de Pola Katina Fondaĵo


  • Barbara Maciejczyk, stevardino


  • Arkadiusz Protasiuk, piloto


  • Katarzyna Piskorska, skulptistino


  • Paweł Janeczek, kontraŭterorista gardisto


  • Zdzisław Król, pastro


  • Stanisław Komornicki, brigada generalo, historiisto pri militistaro


  • Stanisław Mikke, jugisto de Ŝtata Tribunalo, verkisto


  • Andrzej Sariusz-Skąpski, prezidanto de Federacio de Katinaj Familioj


  • Paweł Janeczek, ĉefo de Protekt-Oficejo de Registaro



Funebro |




  • Flago-de-Pollando.svg Pollando: La 10-an de aprilo 2010 Bronisław Komorowski, Marŝalo de Sejmo, kiu laŭleĝe transprenis la oficon de la Prezidento de Pollando, anoncis enkondukon de la sep-taga nacia funebro.


  • Flago-de-Rusio.svg Rusio: Dmitrij Medvedev informis, ke la 12-a de aprilo estos en Rusio tago de nacia funebro[8].


  • Flago-de-Kartvelio.svg Kartvelio: Miĥail Saakaŝvili decidis, ke la 11-a de aprilo estu tago de funebro.


  • Flago-de-Litovio.svg Litovio: La litovia registaro dum eksterordinara kunsido anoncis tri-tagan nacian funebron.


  • Flago-de-Brazilo.svg Brazilo: Luiz Inácio Lula da Silva anoncis tri-tagan funebron en Brazilo.


  • Flago-de-la-Eŭropa-Unio.svgEŭropa Unio: Hispania Prezidanto de la Konsilio de la Eŭropa Unio post la interparolado kun la prezidanto de la Eŭropa Konsilio Herman Van Rompuy decidis, ke la 12-a de aprilo estu en Bruselo tago de funebro pri la viktimoj de aviadil-katastrofo en Smolensk.


  • Flago-de-Slovakio.svg Slovakio: La registaro de Slovaka Respubliko, interkonsente kun prezidento Ivan Gašparovič, anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de la pola prezidento.


  • Flago-de-Hungario.svg Hungario: La hungaria registaro anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de pola prezidento.


  • Flago-de-Ukrainio.svg Ukrainio: Prezidento de Ukrainio decidis, ke la 12-a de aprilo estu tago de funebro.


  • Flago-de-Ĉeĥio.svg Ĉeĥio: Prezidento kaj registaro de Ĉeĥa Respubliko anoncis tago de funebro la tagon de la entombigo de pola prezidento.


  • Flago-de-Estonio.svg Estonio: Dum eksterordinara kunsido la estonia registaro anoncis lundon tago de funebro. Registaraj kaj aliaj publikaj institucioj estis devigitaj malaltigi naciajn flagojn ĝis la duono de masto.


  • Flago-de-Latvio.svg Latvio: Latvia registaro decidis, ke la lundo estu tago de funebro post la morto de pola prezidento kaj 95 personoj, kun kiuj li estis survoje al la solenaĵoj ligitaj kun la 70-a datreveno de Masakro de Katin.



Partoprenantoj de funebro |




Dmitrij Medvedev dum funebro


Pro la erupcio de vulkano Eyjafjallajökull estis problemoj kun aviadila transporto. Tio kondukis al tio, ke oni ne povis per aviadilo alveni al Pollando kaj ne tiom da prezidantoj povis veni. En la fino partoprenis[9]:



  • Azerbajĝano: Artur Resizade, prezidanto

  • Ĉeĥio: Václav Klaus, prezidanto (kun edzino), Jan Fischer, tiama ĉefministro, Mirek Topolánek kaj Dominik Duka, ĉefepiskopo (krom Mirek Topolánek ili ĉiuj veturis per matena trajno el Prago al Bohumín, de kie ili veturis per aŭtomobilo al Krakovo[10])

  • Estonio: Andrus Ansip, ĉefministro

  • Germanio: Horst Köhler, prezidento

  • Hungario: László Sólyom, prezidento

  • Kartvelio: Miĥail Saakaŝvili, prezidento

  • Kosovo: Fatmir Sejdiu, prezidento

  • Litovio: Dalia Grybauskaitė, prezidentino

  • Latvio: Valdis Zatlers, prezidento

  • Maroko: Abbas El Fassi, ĉefministro

  • Moldavio: Mihai Ghimpu, prezidento

  • Rumanio: Traian Basescu, prezidento

  • Rusio: Dmitrij Medvedev, prezidento

  • Slovakio: Ivan Gašparovič, prezidento (kun edzino), Robert Fico, ĉefministro

  • Slovenio: Danilo Türk, prezidento

  • Ukrainio: Viktor Janukoviĉ, prezidento, Julija Timoŝenko, eksĉefministrino, Viktor Juŝĉenko, eksprezidento



Reagoj en esperantistaro |


Dum la tago de akcidento, Ĝenerala Direktoro de UEA, Osmo Buller, nome de Universala Esperanto-Asocio kondolencis Polan Esperanto-Asocion, la polajn membrojn de UEA kaj ĉiujn polajn esperantistojn en la speciala gazetara komuniko[11]. Li skribis ke esperantistojn tiu ŝoka informo tuŝas aparte pro la historiaj ligoj de la Internacia Lingvo kun Pollando, kies ĉefurbo estas la naskiĝurbo de Esperanto.


Kompatis kaj kondolencis ankaŭ unuopaj esperantistoj, Esperanto-grupoj kaj ekz. la redakcio de La Ondo de Esperanto[8][12][13][14][15][16][17][18]. Dum seminario Sabla Printempo okazanta tiusemajnfine en Písek (Ĉeĥio), kun ĉeesto de ĉirkaŭ 30 personoj inkluzive de 3 poloj, oni sabate vespere funebris la viktimojn per minuto da silento. Planita lunda publikigo de novaj filmaj subtekstoj en la Verda Filmejo estis nuligita lige kun la funebro en Rusio[19].



Vidu ankaŭ |



  • Funebra entombigo de Lech Kaczyński kaj Maria Kaczyńska

  • Celebrado de la 70-a datreveno de soveta krimo en Katin

  • Aviada katastrofo en Mirosławiec

  • Parlamenta Teamo por Esploro de Kaŭzoj de la Katastrofo de Tu-154M en 2010



Referencoj |





  1. Miroslav Karas. Události: Živý vstup (ĉeĥe). Česká televize. Alirita 2010-04-122010-04-10.


  2. Pola Radio: Pereis pola prezidento esperante


  3. Эксперт: На пилотов самолета с польским президентом могло оказываться давление ruse


  4. Czarne skrzynki nie zarejestrowały żadnych usterek pole


  5. Ĉina Radio Internacia: Pollanda prezidento mortis en aera akcidento esperante


  6. ĈRI: 132 homoj mortis en pollanda kraŝinta aviadilo esperante


  7. Laŭ la artikolo 131-a, paragrafo 2-a, punkto 1-a de la Konstitucio de Pola Respubliko

  8. 8,08,1Slavik Ivanov: Katastrofo apud Smolensk esperante


  9. http://www.rp.pl/artykul/463729.html


  10. http://zpravy.idnes.cz/klaus-s-fischerem-a-dukou-jeli-na-pohreb-do-polska-vlakem-a-limuzinou-1ga-/domaci.asp?c=A100418_080407_domaci_jan


  11. Gazetara Komuniko de UEA, n-ro 374: UEA kondolencas polojn esperante


  12. Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov: Kondolenco de la redakcio de La Ondo de Esperanto esperante


  13. Universala Vivo Ligo: Senprecedenca tragedio de Pollando esperante


  14. Marija Beloŝeviĉ, vicprezidantino de IKUE: Kondolenco al polaj esperantistoj esperante


  15. Beĉjo: Tiom da perdo esperante


  16. Karesema: Kondolenco esperante


  17. Ĵomart kaj Nataŝa: Wołamy wraz z Polska esperante


  18. Imre Szabó: Kondolencon al niaj polaj kaj rusaj samideanoj! esperante


  19. Verda Filmejo: Freŝaj novaĵoj esperante




Eksteraj ligiloj |




  • Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kraŝo de la pola prezidenta aviadilo en 2010 en Vikinovaĵoj (Liberaj novaĵoj)





  • Fotoj post la katastrofo ruse


  • Rusio.info: Kroniko de la tragedio esperante


  • Analiza katastrofy smoleńskiej – wywiad z prof. Wiesławem Biniendą, TV PolNews Chicago, 21 stycznia 2012] Analizo de la katastrofo de Smoleńsk - intervjuo kun profesoro Wiesław Binienda




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto