Welkom




Welkom estas metropolo en Sudafriko, en provinco Liberŝtato.




Skiza mapo pri loko de Welkom




Loko de Liberŝtato inter aliaj provincoj de Sud-Afriko




Orminejo en Welkom




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Klimato


  • 6 Famuloj


  • 7 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Areo: 47  km²


  • Alto super marnivelo: 1372 m


  • Loĝantaro: 614.517 (en 2010)


  • Poŝtkodo:


  • Aŭtokodo:


  • Telefonprefikso:


  • Horzono: UTC+2 (somere UTC + 3)


  • 27°58′34″S 26°44′04″O  /  27.97611°S, 26.73444°O / -27.97611; 26.73444 (Welkom)Koordinatoj: 27°58′34″S 26°44′04″O  /  27.97611°S, 26.73444°O / -27.97611; 26.73444 (Welkom)



Geografio |


Welkom troviĝas laŭ fervojo Johannesburgo-Kaburbo meze de Liberŝtato, kie estas la dua plej granda urbo. Bloemfontein troviĝas je 160 km-oj.



Historio |


Welkom estas centro de orominado (malkovrita en 1946), sed oni minadas ankaŭ uranion. La urbo ricevis la loknomon pri saluto: "bonvenon!". Domaro por ministoj fondiĝis en 1947. La loko iĝis municipo kaj urbo en 1961. La urbo estis planita, ĉe parko troviĝas sisteme vendejoj kaj administrejoj. En la urbo oni plantis milionon da arboj.



Vidindaĵoj |



  • aŭtokonkurso "Grand Prix"

  • moderna urbodomo


  • turo pri horloĝo, 60 m-ojn alta


  • biblioteko kun ekspozicio pri orominado



Klimato |


Welkom havas subtropikan klimaton. La averaĝa temperaturo varias inter 9-22 °C. La varmo en januaro kulminas kaj malkulminas en julio. Jare pluvas po 564 mm. La pluvo en januaro kulminas. Inter junio-aŭgusto apenaŭ pluvas.



Famuloj |


  • Mark Shuttleworth


Fontoj |


  • vetero



Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto