Kuracloko




Kuracloko estas tia loko, setlejo al kiu oni oficiale aljuĝis tiun ĉi titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado).


Ekzistas diversaj kategorioj de kuraclokoj, kiuj varias laŭlande.
Ekzemple en Germanio, oni distingas:



  • Kuracklimata kuracloko

  • Kuracloko laŭ Kneipp

  • Kuracbanejo

  • Marbanejo

  • Aerkuracloko


Marbanejoj kaj aerkuraclokoj ne neprigas la ĉeeston de medicinaj institucioj por kuracterapio.


La titolo kuracloko ne nur havas medicinan signifon, ĝi ankaŭ ofte estas ripozoloko kaj eĉ turismoloko.


Kuracbanlokokuracbanejo estas tia banloko, kiu havas oficiale ĉi tiun titolon pro speciala taŭgeco por medicina terapio (ekzemple kadre de kuracrestado) pere de la loka kuraca akvo (plej ofte termofonta akvo).


Ĉe la banejo oni povas informiĝi pri konsistaĵoj de banakvo (ofte fero, kalcio, sulfuro, kaj simile), pri konsiloj de la terapio, pri tiaj malsanoj, kiujn la kuracakvo estas taŭga. Dum la historio oni trovis fontojn, kiuj faris sanaj la malsanulojn. En la moderna erao aŭ oni esploras kuracakvon, aŭ hazarde oni trovas ilin dum naftoesploro.




Enhavo






  • 1 Dolĉakvaj banlokoj


    • 1.1 Kelkaj konataj dolĉakvaj banlokoj




  • 2 Konataj kuracbanejoj


  • 3 Kelkaj konataj marbanejoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Dolĉakvaj banlokoj |


Ĝenerale kie estas akvo, tie oni banadas, tamen oni parolas pri dolĉakvaj banlokoj, se la loko estas tre konvena por banadi, krome regule alvenas ankaŭ turistoj por banadi. Komence ili troviĝis apud rivero, lago aŭ fonto. Baldaŭe artefaritaj akvobordoj formiĝis, ekzemple akvorezervujo, iamaj surfacaj banejoj, kiuj pleniĝis per akvo. Nuntempe amuzaj banejoj formiĝas (ankaŭ ĉe marbordoj).



Kelkaj konataj dolĉakvaj banlokoj |




Lago de Héviz





Széchenyi, unu el la kuracbanejoj de Budapeŝto




  • AŭstrioHungario Neusiedler See (lago) Aŭstrio, malgrandparte Hungario


  • Hungario Balatono (lago), Gárdony (laga), Mártély, Verőce (rivera), Abádszalók (akvorezervuja), Hungario


  • Israelo Maro Kineret (spite la nomon lago), Israelo


  • Pollando Gizycko (laga) - Pollando


  • Serbio Paliĉ (laga) - Serbio


  • Slovakio Zemplínska šírava (akvorezervuja) - Slovakio



Konataj kuracbanejoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de kuracbanlokoj.



  • Anglio Bath, Anglio


  • Aŭstrio Bad Aussee, Bad Gastein, Bad Tatzmannsdorf, Bad Vöslau, Aŭstrio


  • Belgio Spa, Belgio


  • Ĉeĥio Karlovy Vary, Lázně Jeseník, Lázně Kynžvart, Mariánské Lázně, Ĉeĥio


  • Francio Aix-les-Bains, Évian-les-Bains, Vichy, Francio


  • Germanio Aachen, Bad Neuenahr, Bad Ems, Wiesbaden, Germanio


  • Hispanio La Siberia, Hispanio


  • Hungario Budapeŝto, Hévíz (urbo) (natura lago), Hajdúszoboszló, Sárvár, Hungario


  • Kroatio Daruvar, Kroatio


  • Nederlando Bad Nieuweschans, Nederlando


  • Pollando Busko-Zdrój, Cieplice Śląskie-Zdrój, Pollando


  • Rumanio Băile Herculane, Băile Tuşnad, Moneasa, Sovata, Rumanio


  • Rusio Majkop, Mineralaj akvejoj de Kaŭkazo Rusio


  • Slovakio Bojnice, Dudince, Nimnica, Piešťany, Sklené Teplice, Smrdáky, Slovakio


  • Svislando Baden, Bad Ragaz, Davos, Leukerbad, Schinznach-Bad, Svislando



Kelkaj konataj marbanejoj |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Listo de marbanejoj.



La malgranda strando kaj la okcidenta palisaro en Ostendo - panoramo




  • Belgio Ostendo, Belgio


  • Egiptio Ŝarm el Ŝeiĥ, Egiptio


  • Francio Nice, Cannes, Francio


  • Germanio Hiddensee, Germanio


  • Grekio Rhodos, Grekio


  • Hispanio Costa del Sol, Hispanio


  • Israelo Eilat, Tel-Avivo, Israelo


  • Italio Jesolo, San Remo, Sorrento, Rimini, Italio


  • Kroatio Dubrovnik, Opatija, Kroatio


  • Meksiko Cancún, Meksiko


  • Nederlando Scheveningen, Nederlando


  • Rumanio Mamaia, Rumanio


  • Rusio Soĉi, Rusio


  • Slovenio Portoroz, Slovenio


  • Tajlando Phuket, Tajlando


  • Tunizio Sousse, Tunizo


  • Turkio Yalova, Turkio



Vidu ankaŭ |



  • Akvoterapio

  • Banoterapio

  • Banurbo

  • Hidroterapio

  • Masaĝo

  • Sanatorio

  • Spa


  • Talasoterapio (marakvoterapio)

  • Varmfonta banejo

  • Listo de francaj kuraclokoj

  • Listo de hungaraj kuraclokoj




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto