Gaŭloj




La gaŭlaj popoloj: (latinlingve gallus, gaŭlalingve gallos, ankaŭ esperantigita kiel galloj, kvankam tiu formo enhavas laŭ kelkaj evitindajn duoblajn literojn). Ilia historia vivteritorio en Esperanto nomatas Gaŭlujo.




Mapo de la gaŭlaj gentoj




  • Civitates Fœderatæ, uniigitaj al Romio kaj sendevigitaj je impostoj.

    • la heduoj - hædui, ĉefurbo Augustodunum (Autun),

    • la karnutoj - carnutes, ĉefurbo Autricum (Chartres),




  • Civitates Liberæ, kiuj estis rekompensitaj de la konkerinta Romio pro sia fideleco al tiu lasta. (Ne ekzistis komuna sento de identeco inter la gaŭloj, ĉiu gaŭla popolo reagis aparte kaj malsame, kio faciligis la konkeron. Tute ne estis la gaŭloj unuvolaj en sia sinteno al la invadantaj romianoj, kaj kelkaj estis eĉ favoraj al la romianoj.)

    • la segusiavoj - segusiavi, ĉefurbo Forum Segusiavorum (Feurs),

    • la vidukasoj - viducasses, ĉefurbo Aragenuae (Vieux),

    • la meldoj - meldi, ĉefurbo Iatinum (Meaux),




  • Civitates Stipendiariæ, la aliaj.

    • la biturigoj, ĉefurbo Bourges,

    • la parizioj - parisii, ĉefurbo LuteceLucotecia (Paris),

    • la senonoj - senones, ĉefurbo Agendicum (Sens),

    • la turonoj - turoni, ĉefurbo Caesarodunum (Tours),

    • la andekavoj - andecavi, ĉefurbo Juliomagus (Angers),

    • la venetoj - veneti, ĉefurbo Dariorigum (Vannes),

    • la namnetoj - namnetes, ĉefurbo Condenvincum (Nantes),

    • la osismoj - osismi, ĉefurboj Vorganium (Coz, Castell, A'ch) kaj Vorgium (Carhaix),

    • la koriosilitoj - coriosilitae, ĉefurbo Arvii (Corseul),

    • la abrinkatoj - abrincatui, ĉefurbo Ingena (Avranches),

    • la uneloj - unelli, ĉefurbo Crouciaconum (Carentan),

    • la redonoj - redones, ĉefurbo Condate (Rennes),

    • la leksovioj - lexovii, ĉefurbo Noviomagus (Lisieux),

    • la aŭlercoj eburovicaj -aulerci eburovicii, ĉefurbo Mediolanum Eburvicum (Vieil-Evreux),

    • la aŭlercoj kenomanaj - aulerci cenomani, ĉefurbo Suidinum (Le Mans),

    • la kaletioj - caletii, ĉefurbo Juliobona (Lillebonne) kaj Caracotinum (Harfleur),

    • la veliokasioj - veliocassii, ĉefurbo Rothomagus (Rouen),

    • la trikasioj - tricassii, ĉefurbo Augustobona (Troyes),

    • la bajokasoj, ĉefurbo Augustodurum (Bayeux).




  • en Gaŭlio akvitana

    • la arvernoj

    • la petrokorioj (petrocorii apud Périgueux)

    • la santonoj (en Saintonge)



  • en Gaŭlio belga

    • la atrebatoj - ĉefurbo Nemetocenna (Arras)

    • la eburonoj - ĉefurbo Aduatuqua (Tungro; nl:Tongeren, fr:Tongres)

    • la leŭkvoj - ĉefurboj Nasium (Naix) kaj Tullum (Toul)

    • la morinoj - ĉefurbo Tarvenna (Thérouanne)

    • la treviroj - ĉefurbo Augusta Treverorum (Treviro) (de:Trier; fr:Trèves)



Aliaj gaŭlaj popoloj:


  • la remioj, ĉefurbo Durocortorum (Reims)





Vidu ankaŭ |



  • Gaŭla lingvo

  • Vercingetoriks

  • Asteriks

  • Keltoj

  • Historio de Francio

  • Frankoj


  • Romio, Romia Imperio



Eksteraj ligiloj |



  • http://classics.mit.edu/Caesar/gallic.html

  • http://www.areion.org/areiononline/frankreichc.html

  • Artikolo plume de Andre Cherpillod pri la lingvo de la galloj (el Retarkivo 2005)




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto