Vârghiș
Ĉi tiu artikolo temas pri vilaĝo en Rumanio. Por informoj pri rivereto, vidu la paĝon Vârghiș (rivero).
Vârghiș [pron: virgiŝ] (hungare: Vargyas [pron: vardjas]) estas vilaĝo en Rumanio laŭ la Vârghiș-rivereto nordokcidente de Baraolt.
Enhavo
1 Loĝantaro
2 Historio
3 Fontoj
4 Renomaj personoj
5 Bibliografio
6 Eksteraj ligiloj
Loĝantaro |
En 1992 ĝi enhavis 1.983 loĝantojn (ĉefe hungaroj).
Historio |
Ĝia unua mencio skribe estas en 1334, kiam ĝi estis ekleziejo kaj sikula vilaĝo. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario (Udvarhely).
Fontoj |
- Magyar nagylexikon
Renomaj personoj |
Jenő Adorján (9-a de aŭgusto 1886 – Cluj 15-a de februaro 1956): lingvoinstruisto, tradukisto.
Károly Borbáth (12-a de januaro 1931 – 20-a de aprilo 1980): historiisto.
István Daniel, barono (? de decembro 1684 – Szászvesszős, 24-a de marto 1774): politikisto, verkisto.
Mihály Daniel (? – 1705): liberecbatalisto dum Francisko Rákóczi la 2-a.
Polixéna Daniel (1720 – 1775): verkistino.
István Dobai (?) unitariisma pastro, poeto.
Ferenc Máthé (n. 4-a de majo 1927): naivisma lignoskulptisto.
Béla Sütő (1894–1982): memlernanta meblopentristo, skulptisto.
Ferenc Szolga (29-a de marto 1874 - ?) fakverkisto pri naturscienco
Miklós Veress (n. 29-a de aŭgusto 1923): amatora pentristo.
Bibliografio |
- Szécsi Antal: Falu a Látóhegy alatt. Monografio de Vargyas-komunumo. Regiostar, Székelyudvarhely, 2005.
Eksteraj ligiloj |
- Fizografia mapo de distrikto
- Popolnombrado 2002