24-a de septembro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
septembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 |
septembro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | ||||||
2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 |
9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 |
16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 |
23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 |
30 | ||||||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 24-a de septembro estas la 267-a tago de la jaro (la 268-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 98 tagoj restas.
Je la 24-a de septembro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
622: Mohamedo forlasis Mekkon kaj iris al Jatrib (posta Medino) - fino de Heĝiro signanta komencon de la islama tempokalkulo
787: Dua koncilio de Niceo komenciĝis
1572: Hispanaj konkistadoroj senkapigis Túpac Amaru, la lastan reganton de la Inkaa Imperio
1664: Nederlandanoj transdonis al angloj Novan Amsterdamon (posta Novjorko)
1676: Pola reĝo Johano la 3-a Sobieski venkis tatarojn en batalo de Wojniłów (nun en Ivano-Frankivska provinco) dum pola-turka milito 1672-1676
1706: Granda Nordia Milito: pactraktato de Altranstädt subskribiĝis - laŭ ĝi Aŭgusto la 2-a cedis polan kronon al Stanislao la 1-a
1793: La dua dispartigo de Pollando: nokte de la 23-a/24-a de septembro Pola Sejmo kunsidanta en ĉeesto de rusa generalo Johann von Rautenfeld en kastelo de Grodno, ĉirkaŭita de rusa armeo silente cedis teritorion de la Respubliko de Ambaŭ Nacioj favore al Reĝlando Prusio, kiu ricevis 57 milojn da km²
1801: Kartvelio estis aneksita al Rusio
1841: Sultano de Brunejo cedis Saravakon al Britio
1846: Meksik-usona milito: generalo Zachary Taylor konkeris Monterejon
1852: En Parizo Henri Jules Giffard unuafoje altiĝis al 1800 metrojn per propre konstruita aerŝipo kun vapormaŝino trafluginte 27 km
1853: Oceanio: Nov-Kaledonio iĝis franca kolonio
1877: Batalo de Ŝirojama (apud Kagoŝima) - registaraj trupoj finigis la ribelon de samurajoj, la lasta faris seppuku
1906: Prezidento de Usono Theodore Roosevelt fiksis la unuan nacian monumenton de Usono – Devils Tower en subŝtato Vajomingo
1920: Turk-Armena Milito komenciĝis
1921: En Berlino ekfunkciis la unua eŭropa aŭtovojo AVUS
1931: Oni subskribis la unuan internacian konvencion limigantan ĉasadon al balenoj
1937: Sur Arkta Oceano dum trenŝipado sinkis kun 77 skipanoj brita destrojero HMS Somali, damaĝita 4 tagojn pli frue de germana U-Boot
1938: Hispana Enlanda Milito: registaro de la Dua Hispana Respubliko sub premo de la Ligo de Nacioj retirigis internaciajn taĉmentojn de la frontlinio
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1939: La 8-a tago de la Soveta invado en Pollandon (pli da eventoj): batalo de Husynne (apud Hrubieszów) - pola kavalerio helpata de bombkanonoj kuratake venkis aperintan taĉmenton de Ruĝa Armeo, sed poste pro kirasitaj unuoj post sanga defendo kapitulacis (sovetoj murdis 25 militkaptitojn); en Lerypol (nun en Grodna regiono) belorusoj de najbaraj vilaĝoj murdis en la tagoj 22-24-a de septembro ne malpli ol 11 polajn armeajn setliĝintojn kaj unu hazardan atestanton; Ruĝa Armeo okupis Augustów, Sejny, Hrubieszów, Drohobiĉ kaj Borislav;- Nombro de internigitaj polaj soldatoj en Litovio estis 13 800
La 24-a tago de la germana-pola milito (pli da eventoj): germana artileria pripafado de Varsovio detruis plurajn oficejojn, historiajn monumentojn, ĉesis labori elektrejo kaj filtrejo; komandanto de Armeo "Warszawa" generalo Juliusz Rómml persone distingis per Milita Ordeno Virtuti Militari prezidanton de Varsovio Stefan Starzyński kaj stabestron pri la defendo diplomitan kolonelon Tadeusz Tomaszewski; Selbstschutz, SS, Wehrmacht kaj polico pafmorigis en Żalno (proksime al Tuchola) 60 polojn kaj en 3 aliaj lokoj ne malpli ol 29; germanoj arestis en Włocławek ĉirkaŭ 1000 judojn kaj bruligis 2 sinagogojn kaj en Lipno pafmortigis 11 agrikulturistojn de apuda vilaĝo Sumin; superurbestro de Bydgoszcz diris interalie: ni estas por ordoni kaj poloj por aŭskulti
Parizo: pola ambasadoro alvokis polajn civitanojn al volontula armeo; restas ĉi tie generalo Władysław Sikorski
1940: Krakovo: Hans Frank subskribis Disponon pri deviga mastrumo per loĝejoj en Ĝenerala Gubernio; Varsovio: Ludwik Landau skibis en sia taglibro, laŭ "Warschauer Zeitung", ke Frank akcepis metropoliton Dionizio (Konstanty Waledyński), kiun agnokis por Ortodoksa Kristana Eklezio kun la nacia ukraina karaktero, la metropolito sindevigis al lojala subordiĝo kaj infomis pri intencita kreo de tri diocezoj: ukraina-rusa (Varsovio-Radom) kaj ukrainaj (Chełm-Podlaĥio, Krakovo-Lvovo) kun propaj episkopoj kun ukraina nacieco
Nazia Germanio: premiero de la kontraŭjuda filmo Jud Süß, reĝisorita de Veit Harlan; Budapeŝto: laŭ Wieści Polskie" en ĜG ekzistas 717 poŝtoficejoj (en tio 155 kun germanaj funkciuloj) kaj en staciomoj - 80, kaj 80 poŝtveturiloj veturigas poŝtaĵojn
1941: Kontraŭslavismo: germanaj regopovoj ordonis en Silezio ŝanĝon de slave sonantaj nomoj al personoj, kiuj enskribiĝis en germanan naciecan liston kaj en Wieluń konfiskis al Macierz Polska numismatikan kolekton
En Londono oni subskribis, kun partopreno de Pollando, Atlantikan Ĉarton; en Konferenco de Aliancaj Registaroj oni ankaŭ legis komunan polan-ĉeĥoslovakan deklaron; en Britio kreiĝis elmigra franca registaro, komence kiel Franca Nacia Komitato; en Kairo oni inaŭguris ĉiutagajn radiodisaŭdigojn en la pola lingvo; en Forfar (Skotlando) "Dziennik Żołnierza" (Soldata Ĵurnalo) komencis represi "konspirajn publikaĵojn, eldonataj en Pollando"
1942: Estro de Częstochowa sur publika murafiŝo "avertis nejudan popolon" kontraŭ helpo al forkurintaj de geto judoj, ĉar ilia kaŝigo aŭ nutrigo minacas per danĝero de mortpuno
Gestapo enprizonigis en koncentrejo Mauthausen-Gusen 74 polojn
1943: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo liberigis ĉirkaŭ 100 enprizonigitojn de la malliberejo en Biłgoraj; germana ministro vizitinte Varto-Landon notis, ke diskriminado de poloj fortiĝis, ke pro fermitaj lernejoj infanoj ne lernas de 4 jaroj
1944: Ribelo de Varsovio (pli da eventoj): ribelantoj forlasis kvartalon Czerniaków, la plej forte defendatan kvartalon (Mezurbo kaj norda Żoliborz estas la lastaj rezistocentroj), kie germanoj murdis 200 vunditojn, grandaj perdoj ambaŭflanke - mortfalis interalie Krystyna Niżyńska, skoltistino kaj la plej juna flegistino; germanoj pretiĝas por decide ataki Mokotów
Nov-Jorko: En "Tygodnik Polski" (Pola Semajnrevuo) estis publikigita verso de Aleksander Janty-Połczyński Al la angla amiko komenciĝanta per la vortoj: La konsciencriproĉo ne juĝu vin. Kune kun Varsovio bruligu ĝin!; Najrobo: "Polak w Afryce" (Polo en Afriko) en la vasta, ĉiusemajna teksto Varsovio batalas skribis interalie: Pinto de la germana malamo kaj barbareco estis detruo de la Tombo de Nekonata Soldato en Varsovio kaj faligo de la Kolono de Sigismondo, kiu transdaŭris sieĝon de Varsovio en 1939 kaj senkompatan bombadon de la urbo dum la nunaj bataloj
1945: Slovakio: kontraŭjuda tumulto en Topoľčany
1946: Ĉina flugkompanio Cathay Pacific fondiĝis en Honkongo
1948: Japana konzerno de veturiloj Honda fondiĝis - komence ĝi produktis mopedojn
1955: Nacia himno de Belorusio Ni, belorusoj oficialiĝis
1957: En Barcelono oni malfermis stadionon Camp Nou, la plej grandan en Eŭropo
1958: Komunista gvidanto de Pollando Władysław Gomułka unuafoje lanĉis sloganon konstrui 1000 lernejojn por jarmilo de la pola ŝtato
1959: Romano La Lada Tambureto de Günter Grass aperis (esperantlingva traduko en 2000)
1960: La unua usona aviadila ŝipo surakviĝis kiel atomŝipo
1964: Komisiono Warren publikigis raporton por la prezidento de Usono kun hasta konkludo, ke Lee Harvey Oswald agis sole dum la atenco kontraŭ John Fitzgerald Kennedy - publikigita tri tagojn poste
1968: Usona televidstacio CBS eksendis publicistan novaĵan programeron 60 Minutoj pri la plej gravaj eventoj
1968: Svazilando aniĝis al Unuiĝintaj Nacioj
1973: Gvineo Bisaŭa proklamis sendependecon (de Portugalio) kaj samtage oficialigis sian flagon
1980: Al Vojevodia Juĝejo en Varsovio oni donis proponon pri registro de Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco kun sidejo en Gdańsk
1986: Premiero de filmo La nomo de la rozo, reĝisorita de Jean-Jacques Annaud
1990: Germana Demokratia Respubliko forlasis Varsovian Kontrakton
1993: Norodom Sianuk refoje iĝis reĝo de Kamboĝo
1998: Testoflugo de la rusa flugboato Be-200, destinita interalie por kontraŭincŭendiaj taskoj
2005: Uragano Rita ekbatis usonajn subŝtatojn Teksason kaj Luizianon
2008: Aso Taro iĝis ĉefministro de Japanio
2009: Prezidento de Pollando Lech Kaczyński, kiel la unua polo, malfermis la Novjorkan Borson.
2013: Pollingva vikipedio atingis unu milionon da artikoloj
2014: Marsa Veturilo, lanĉita de Barata Organizo pri Kosmo Esplorado, eniris orbiton de Marso
2015: Haĝo: dum pilgrimado al Mekko okazis paniko – 2431 pilgrimoj estis piedpremitaj kaj 934 vundiĝis
2017: Sobrec-Tago en Pollando, iniciatita de Katolika Eklezio kaj realigita de Sekulara Organizaĵaro por Sobreco kune kun finiĝanta Nacia Sobrec-Kongreso kaj pli frua daŭranta kampanjo
2018: Programo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Disvolvado: Pollando forlasis leviĝantajn merkatojn kaj post 10 jaroj, kiel la unua el Mez-Orienta Eŭropo, aliĝis al 25 landoj kun la plej evoluintaj ekonomioj
Naskiĝoj |
15: Vitelio, romia imperiesro reganta en la jaro de la kvar imperiestroj (m. 69)
1473: Georg von Frundsberg, germana kondotiero kaj soldulo serve de Habsburgoj (m. 1528)
1501: Gerolamo Cardano, itala matematikisto, astrologo, inventisto de kardan-krado (m. 1576)
1564: William Adams, angla navigisto, konsilisto de Tokugawa Ieyasu, ricevinto de la titolo samurajo (m. 1620)
1568: Ferenc Wathay, hungara komponisto, pentristo (m.?)
1583: Albrecht von Wallenstein, ĉeĥa militisto kaj politikisto (m. 1634)
1625: Johan de Witt, nederlanda politikisto, kontraŭulo de monarkiismo, murdita (m. 1672)
1717: Horace Walpole, brita politikisto kaj verkisto (m. 1797)
1798: Johann Jakob Leitzmann, germana teologo kaj numismatikisto (m. 1877)
1817: Ramón de Campoamor, hispana poeto, filozofo, reprezentanto de romantikismo (m. 1901)
1821: Cyprian Norwid, pola poeto-profeto, dramisto, skulptisto, pentristo kaj filozofo, malkovrita dum la epoko Juna Pollando (m. 1883)
1856: Ludwik Waryński, pola socialista aganto (m. 1889)
1861: Walter Simons, germana juristo, vicprezidento de Vajmara Respubliko (m. 1937)
1878: Charles-Ferdinand Ramuz, svisa verkisto franclingva, gloriganto de la kantono Vaŭdo (m. 1947)
1884: İsmet İnönü, ĉefministro kaj prezidento de Turkio (m. 1972)
1896: F. Scott Fitzgerald, usona verkisto irlanddevena, ĉefreprezentanto de perdita generacio (m. 1940)
1896: Albert Vass, hungara pentristo (m. 1969)
1896: Elsa Triolet, franca verkistino juddevena, laŭreatino de la premio Goncourt, la edzino de Louis Aragon (m. 1970)
1897: István Sinka, hungara memlernanto, poeto, laŭreato de la Kossuth-premio (m. 1969)
1898: Howard Walter Florey, aŭstralia Nobelpremiita kemiisto kaj farmakologo, kunekstraktinto de penicilino (m. 1968)
1902: Ruhollah Ĥomejni, ŝijaisma ajatolo, plej supera gvidanto de Irano (m. 1989)
1903: Dimitrij Sneĵko, belorusa kuracisto kaj esperantisto (m. nekonata)
1905: Imre Hajós, rumania hungara pentristo (m. 1977)
1907: Erzsi Palotai, hungara deklamistino, verkistino, fratino de Boris Palotai (m. 1988)
1910: István Vas, hungara poeto, verkisto, tradukisto (m. 1991)
1911: Konstantin Ĉernenko, komunista gvidanto de Sovetunio, kontraŭreformema (m. 1985)
1914: Andrzej Panufnik, pola komponisto kaj dirigento postmilite elmigrinta en Brition (m. 1991)
1915: Ferenc Bedő, hungara aktoro, fondinto de la Nacia Teatro Trupo Tompa Miklós de Târgu Mureș (m. 1989)
1918: Hieronim Dekutowski, pola partizana komandanto de Enlanda Armeo, la plej granda en Lublinio, mutobskurulo kaj gvidanto de kontraŭkomunisma organizo Libero kaj Sendependo, murdita (m. 1949)
1919: Gyula Borbándi, hungara ĵurnalisto, verkisto, literaturhistoriisto (m. 2014)
1923: Raoul Bott, hungara matematikisto kaj fizikisto juddevena, kontribuinta al geometrio (m. 2005)
1923: Ziemowit Fedecki, pola slavistikisto, tradukisto de la rusa literaturo, belorusa literaturo, franca literaturo kaj de la versaĵoj de cigana poetino Papuŝa (m. 2009)
1932: László Szabó, rumania hungara inĝeniero pri mekaniko
1936: Jim Henson, usona marionetisto kaj reĝisoro (m. 1990)
1936: Gerard Głuchowski, pola filozofo specialiĝanta pri la hinda filozofio, jogano kaj pentristo
1941: Elemér Zágoni, rumania hungara apotekisto
1948: Péter Zirkuli, rumania hungara, hungara ĵurnalisto, poeto, tradukisto
1949: Pedro Almodóvar hispana reĝisoro kaj scenaristo, duobla gajninto de Oskar-premio
Mortoj |
366: Libero, papo, ortodoksa sanktulo kaj de la Kopta Ortodoksa Eklezio de Aleksandrio, ekziligito
768: Pipino la pli juna, franka majordomo, reĝo de frankoj (n. 714)
1046: Sankta Gerardo, unua hungara episkopo, murdita (n. 980)
1143: Inocento la 2-a, papo eldoninta buleon de Gniezno, kunvokinta la Duan Lateranan koncilion
1180: Manuelo la 1-a Komneno, bizanca imperiestro, la lasta el Komnena dinastio (n. 1118)
1230: Alfonso la 9-a, reĝo de Leono, fondinto de la Universitato de Salamanko (n. 1171
1459: Eriko de Pomerio, skandinavia reĝo, unusola de la Unio de Kalmar (naskiĝis ĉirkaŭ 1381)
1494: Poliziano, itala humanisto, profesoro pri retoriko de la Universitato de Florenco, parolanta itale, latine kaj greke (n. 1454)
1541: Paracelsus, germana kuracisto, mistikulo, filozofo, patro de la moderna medicino (n. 1493)
1545: Albrecht von Brandenburg, germana kardinalo, kontraŭulo de Marteno Lutero kaj de protestanta reformacio (n. 1490)
1572: Túpac Amaru, reĝo de inkaoj, murdita (n. 1545)
1621: Jan Karol Chodkiewicz, pola militisto, hetmano de Grandprinclando Litovio, unu el la plej eminentaj komandantoj komence de la 17-a jarcento (n. 1560)
1646: Duarte Lobo, portugala komponisto de malfrua renesanco kaj frua baroko (naskiĝis ĉirkaŭ 1565)
1753: Georg Gebel, germana komponisto kaj muzikisto (n. 1709)
1834: Petro la 1-a, imperiestro de Brazilo kaj de Portugalio (n. 1798)
1864: Szevér Reviczky, hungara ĵurnalisto, tradukisto (n. 1840)
1914: İsmail Gaspıralı, elstara krime-tatara socia aganto, kleriganto kaj verkisto (n. 1851)
1914: Péter Szabó, hungara matematikisto kaj instruisto (n. 1867)
1920: Peter Carl Fabergé, rusia oraĵisto kaj juvelisto (n. 1846)
1924: Ödön Klein, hungara ĵurnalisto kaj presoficejestro (n. 1853)
1939: Carl Laemmle, usona filmproduktoro germandevena (n. 1867)
1940: Béla Iványi-Grünwald, hungara pentristo, membro de la Societo Szinyei Merse Pál (n. 1867)
1949: György Pálffy, hungara divizia generalo, ekzekutita (n. 1949)
1968: Benedek Banner, hungara arkeologo kaj etnografo (n. 1884)
1974: Ferenc Czeyda-Pommersheim, hungara kuracisto en Malsanulejo Rókus (n. 1891)
1986: Elemér Lakó, hungara lingvisto en Universitato Bolyai de Kluĵo kaj bibliotekisto, persekutata (n. 1929)
1989: Elli Nikodémusz, hungara tradukistino de soveta literaturo (n. 1923)
1991: Theodor Seuss Geisel (pseudonime: D-ro Seuss), usana verkisto kaj ilustristo de porinfana literaturo (n. 1904)
1994: Otto F. Walter, svisa verkisto el Germanio (n. 1928)
2003: Edward Said, usona teoriulo pri literaturo kaj kritikisto de kulturo palestindevena, aŭtoro de la libro Orientalismo (n. 1935)
2004: Françoise Sagan, franca verkistino, aŭtorino de pli ol 40 romanoj kaj dramoj (n. 1935)
2015: Ellis Kaut, germana verkistino inventinta koboldon Pumuckl (n. 1920)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Trinidado kaj Tobago: Tago de Respubliko
Nacia tago en Gvineo Bisaŭa (proklamo de la sendependeco 1973)
Romkatolika Eklezio: Sankta Gerardo, hungara misia episkopo
Tagoj de semajno |
La 24-a de septembro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Lundo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Mardo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Merkredo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Ĵaŭdo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Vendredo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Sabato en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.