Distrikto Nagykanizsa
La Distrikto Nagykanizsa [nadjkaniĵa] (hungare Nagykanizsai járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Zala. Ĝi situas sur montetaro en la suda parto de la departemento (en la dudokcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Nagykanizsa, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 47 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 907,91 km², kie loĝas 78 022 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo kaj bestobredadoj, sed estas ankaŭ servaj kaj industriaj laborlokoj en Nagykanizsa, fine en Zalakaros multaj laboras en la kuracbanejo.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1983. La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Nagykanizsa
- alia urbo: Zalakaros, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Zalamerenye kaj Zalaszabar
- vilaĝoj:
Eszteregnye, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Belezna. Bocska, Börzönce, Fűzvölgy, |Homokkomárom. Hosszúvölgy, Pölöskefő, Rigyác kaj Zalaszentbalázs
Felsőrajk, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Alsórajk, Kerecseny, Orosztony kaj Pötréte
Galambok, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Pat, Sand kaj Zalaszentjakab
Gelse, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Garabonc, Gelsesziget, Kacorlak, Kilimán kaj Nagyrada
Hahót, kiu administras ankaŭ vilaĝon Magyarszerdahely
Murakeresztúr, kiu administras ankaŭ vilaĝon Fityeház
Nagyrécse, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Csapi, |Miháld, Nagybakónak kaj Zalaújlak
Surd, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Liszó, Nemespátró kaj Sormás
Szepetnek, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Magyarszentmiklós kaj Újudvar
Zalakomár, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Balatonmagyaród, Kisrécse kaj Zalasárszeg
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio