Sojsaŭco
"Sojo" alidirektas ĉi tien. Por la Esperanto-vegana kafejo en Tokio, vidu la paĝon SOJO.
Sojsaŭco estas saŭco farita per fermentado de sojfaboj, grenoj, kaj aliaj ingrediencoj. Oni ofte uzas ĝin en aziaj kuir-artoj.
Enhavo
1 Vortodeveno
2 Variaĵoj
2.1 Japana sojsaŭco
2.2 Aliaj regionoj
3 Vidu ankaŭ
4 Referencoj
Vortodeveno |
Laŭ PIV "sojo" signifas "Densa bruna aroma likvo, preparita el sojfaboj, k uzata kiel saŭco aŭ spicaĵo en kuirado." Do, oni principe ne devas aldoni la vorton "saŭco" kiel "sojsaŭco" aŭ "soja saŭco".
Budhismaj monaĥoj el Ĉinio enkondukis sojsaŭcon en Japanion en la 7a jarcento[1], kie ĝi estas konata kiel shōyu (醤油).[2] Poste, oni enkondukis la vorton al Eŭropo tra la hispana soya.
Jen kaj jen oni trovas la radikon soj- kiel mallongigo de "sojfabo", ekzemple en "sojlakto" aŭ "soja lakto".
Variaĵoj |
Japana sojsaŭco |
Tamari - malnova maniero en la epoko Edo.
Koikuchi - kutima saŭco uzata kun suŝio, saŝimio ktp.
Usukuchi - iomete malforta koloro. Ofte uzata en la Kansaja regiono por udonoj.
Shiro - lit. "blanka". Flava koloro.
Aliaj regionoj |
Ganjang - korea sojsaŭco.
Kecap manis - indonezia (dolĉa) sojsaŭco.
- "Tamari" - Senglutena sojsaŭco vendita de la firmao Kikkoman en Eŭropo, Usono ktp sed ne en Japanio.
Vidu ankaŭ |
- Misoo
Ĉina sojsaŭco
Japana sojsaŭco
Sojsaŭco el Reunio
Indonezia dolĉa sojsaŭco (Kecap manis)
Referencoj |
↑ Wilson, Kathy (2010). Biotechnology and genetic engineering. New York: Facts on File. p. 90. ISBN 978-0-8160-7784-7.angle
↑ "Shoyu". Dictionary.com.angle