Calvados




































































Calvados

Insigno de Calvados

Situo de Calvados
Administrado

Lando

Flago-de-Francio.svg Francio

Regiono

Normandio
Numero
14

Prefektejo

Caen

Subprefektejoj

Bayeux
Lisieux
Vire Normandie

Prezidanto de la
departementa konsilio
Jean-Léonce Dupont

Prefekto
Laurent Fiscus
Statistikaĵoj

Loĝantaro
689 945 (2013)

Loĝdenso

124,4 loĝ./km2

Areo

5 548 km2
Subdividoj

Arondismentoj

4

Kantonoj

25

Komunumaroj

37

Komunumoj

621







v  d  r


Information icon.svg



Calvados (franca elparolo: [kalvados]) estas departemento de la franca regiono Normandio. Ĝi etendiĝas sur 5 548 km2 kaj havis 689 945 loĝantojn en 2013[1].


Ĝia plej granda urbo estas Caen. Aliaj urboj estas Bayeux, Lisieux, Vire Normandie, Falaise, Hérouville-Saint-Clair. La departemento havas 621 komunumojn.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Turismo


  • 4 Notoj kaj referencoj


  • 5 Vidu ankaŭ


  • 6 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Calvados estas parto de la regiono Normandio. Ĝi estas lima de la departementoj Eure oriente, Orne sude kaj Manche okcidente. Norde estas la Manika Markolo.



Historio |


La departemento estis kreita dum la Franca Revolucio, je la 4-a de marto 1790, per uzado de la leĝo de la 22-a de decembro 1789, el parto de la provinco de Normandio. Oni pensis nomi ĝin Malsupra Orne (Orne-Inférieure), antaŭ ol elekti la nunan nomon.


Legendo rakontas ke la vorto Calvados referas al la nomo de rokoj norde de Arromanches, pro kiuj dronis la ŝipo Salvador (nomo kiu iĝus Calvados per kelkaj lingvaj modifoj). La ŝipo Salvador estis unu el la Hispana Ŝiparo. Sed ŝajnas, pli simple, ke tiu nomo elvenas el la du dorsoj (dorsa en latino signifas kreskejo) kiuj estis kiel limŝtonoj al la ŝipistoj, kaj kiuj ŝajnas senharaj (calva en la latina) rilate al iliaj maldensaj vegetaĵaroj.


Je la 6-a de junio 1944, dum la dua mondmilito, alvenis tra la plaĝoj de Calvados anglaj, usonaj, kanadaj, polaj kaj francaj militistoj. Dum la sekvaj monatoj, ili liberigis la nordan parton de Francio.



Turismo |



Loupe.svg Pli detalaj informoj troveblas en la artikolo Turismo en Calvados.

  • Flughaveno Caen - Carpiquet


Notoj kaj referencoj |





  1. Insee. Chiffres clés : Département du Calvados (14) (france). Alirita 27-an de aprilo 2014.




Vidu ankaŭ |



  • Komunumoj de Calvados

  • Turismo en Calvados

  • Bus Verts du Calvados



Eksteraj ligiloj |




  • Calvados en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Calvados en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Prefektejo de Calvados

  • Departementa konsilio de Calvados

  • Turismo en Calvados





Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto