Turnov
Turnov | |||
germane: Turnau | |||
urbo | |||
Turnov, placo de Český ráj, al kiu dominas secesia konstruaĵo de urba ŝparejo (1906); dekstre estas frue baroka monaĥeja preĝejo de Sankta Francisko el Asizo; ekster foto, kontraŭe al la ŝparejo, estas renesanca urbodomo, alikonstruita en 1894 | |||
| |||
Oficiala nomo: Turnov | |||
Ŝtato | Ĉeĥio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Regiono Liberec | ||
Distrikto | Distrikto Semily | ||
Administra municipo | Turnov | ||
Historia regiono | Bohemio | ||
Montaro | Bohemia masivo | ||
Rivero | Jizera | ||
Situo | Turnov | ||
- alteco | 260 m s. m. | ||
- koordinatoj | 50°37′00″N 15°10′00″E / 50.616667°N, 15.166667°O / 50.616667; 15.166667 (Turnov) | ||
Areo | 22,73 km² (2 273 ha) | ||
Loĝantaro | 14 312 (2018) | ||
Denseco | 629,65 loĝ./km² | ||
Unua skribmencio | 1272 | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MET (UTC+2) | ||
Poŝtkodo | 511 01 | ||
NUTS 3 | CZ051 | ||
NUTS 4 | CZ0514 | ||
NUTS 5 | CZ0514 577626 | ||
Katastraj teritorioj | 5 | ||
Partoj de urbo | 13 | ||
Bazaj sidejunuoj | 20 | ||
Situo enkadre de Ĉeĥio | |||
Vikimedia Komunejo: Turnov | |||
Retpaĝo: www.turnov.cz | |||
Portalo pri Ĉeĥio |
Turnov estas urbo en Ĉeĥio. Ĝi situas sur la rivero Jizera, kiu apartigas la urbon en du partojn, en nordorienta Bohemio, regiono Liberec, distrikto Semily. En la urbo estas vitroindustrio, teksindustrio kaj maŝinindustrio. La urbo konatas precipe pro prilaborado de duongemoj kaj produktado de juveloj, kiujn eblas trarigardi en la urba muzeo.
Enhavo
1 Historio
2 Vidindaĵoj
3 Ĉirkaŭaĵo
4 Famaj personoj
5 Ĝemelurboj
Historio |
La urbo estis fondita en duono de la 13-a jarcento, la unua mencio devenas pri ĝi el la jaro 1272. Ĝi alkliniĝis al flanko de husmovado, dum militoj kontraŭ Luzacio en la jaro 1478 ĝi estis forbruligita. Post la jaro 1509 Turnov estis nove konstruita. Ekde la 16-a jarcento datiĝas evoluo de la vitroindustrio, metalurgia industrio kaj minado kaj la prilaborado de duongemoj. Dum la tridekjara milito la urbo estis denove forbruligita kaj ĝi perdis grandan parton de la loĝantaro. Ekde la 18-a jarcento komenciĝas produktado de konata plumbvitro. Konekse kun konkurenco kontraŭ etornamaĵproduktado en Jablonec nad Nisou la urbo iom post iom specialiĝis al facetado de juvelŝtonoj kaj al oraĵistaj metioj. En la 19-a jarcento okazas evoluo de industriaj produktadoj.
Vidindaĵoj |
- Muzeo de Bohemia paradizo, fondita en la jaro 1886, havas sidejon proksime de placo. En daŭra ekspozicio estas ekspoziciata kolektaro de juvelŝtonoj - agatoj, jaspoj, ametistoj kaj unika kolekto de piropoj – ĉeĥaj grenatoj, kun modeloj de la kreado de juvelistoj.
Gotika preĝejo de Sankta Nikolao el la 14-a jarcento (rekonstruita baroke en 1722)- Preĝejo de Virgulino Maria
Renesanca urbodomo el 1526 (rekonstruita en 1894 kaj 1993)
Franciskana monaĥejo kun preĝejo de Sankta Francisko el Asizo el 1651-1655
- Tombeja preĝejo de Virgulino Maria (el 1823-1853)
Ĉirkaŭaĵo |
- sabloŝtona Bohemia Paradizo
- mezepokaj burgoj Kost, Trosky, Valdštejn, Rotštejn, Frýdštejn
- kasteloj Sychrov kaj Hrubý Rohozec
Famaj personoj |
Jan Patočka, filozofo, reprezentanto de Ĉarto 77
Josef Pekař, historiisto
Josef Václav Šimák, historiisto
Wenzel Müller, komponisto
Jaroslav Rudiš, verkisto kaj historiisto
Ĝemelurboj |
Jawor en Pollando
Keszthely en Hungario
Niesky en Germanio
Reeuwijk en Nederlando
Urbo Turnov | |
---|---|
Bukovina | |
|