Internacia Kongresa Universitato
La Internacia Kongresa Universitato (IKU) estas serio de fakaj prelegoj, kiuj estas ĉiujare prezentataj dum la Universalaj Kongresoj de Esperanto.
Ĝi okazas seninterrompe de 1951, tiam sub la nomo Internacia Somera Universitato (ISU).
La nomo estis ŝanĝita en 1981, okaze de la 66-a UK 1981 en Braziljo, kiu okazis en vintro (sud-hemisfera). Ekde 1997 la IKU prelegoj aperas broŝurforme dum la UK. Pri la jaroj 1998, 2002 kaj 2005 ekzistas libro, havebla en datenaranĝo PDF.
Jam plurfoje, unuafoje en la 80-a UK 1995, IKU estis aranĝita komune de UEA kaj AIS (Akademio Internacia de la Sciencoj) sub la nomo AIS-IKU.
Specialaĵo de AIS-IKU estas, ke docentoj de AIS, kiuj kontribuas la IKU, plilongigas sian IKU-prelegon al AIS-kurso tri- ĝis ok-leciona.
Tiaj kursoj ne nur permesas pli profundan traktadon de temo, sed ankaŭ donas al partoprenantoj la okazon fari ekzamenon kaj ricevi ateston de AIS.
AIS-IKU havas la statuson de studadsesio de AIS.
Enhavo
1 Rektoroj
2 Bibliografio
3 Referencoj
4 Eksteraj ligiloj
Rektoroj |
Kutime la rektoro de IKU estas sciencisto kaj esperantisto de la kongresa lando.
La jena listo ne estas kompleta.
33-a UK 1948: Karl Ludvig Söderberg
34-a UK 1949: William Edward Collinson
46-a UK 1961: William Edward Collinson
54-a UK 1969 (22-a sesio): Vilho Väisälä
55-a UK 1970 (23-a sesio): Eugen Wüster
60-a UK 1975 (28-a sesio): Paul Neergaard
62-a UK 1977 (30-a sesio): Árni Böðvarsson
64-a UK 1979 (32-a sesio): Claude Piron
66-a UK 1981 (34-a sesio): Paulo Vieira Da Silva
68-a UK 1983 (35-a sesio): Ottó Haszpra
70-a UK 1985 (38-a sesio; kongresa libro indikas la 33-an): Helmar Gunter Frank
71-a UK 1986 (39-a sesio; kongresa libro indikas la 35-an): Wim De Smet
72-a UK 1987 (40-a sesio): Juan Régulo Pérez
73-a UK 1988 (41-a sesio): Jan Knappert
74-a UK 1989 (42-a sesio): Richard Osborne
75-a UK 1990 (43-a sesio): Helmar Frank
77-a UK 1992 (45-a sesio): Heiner Eichner
78-a UK 1993 (46-a sesio): Maria Rafaela Urueña de Hernández
79-a UK 1994 (47-a sesio): So Gilsu
80-a UK 1995 (48-a sesio): Jouko Lindstedt
81-a UK 1996 (49-a sesio): Vlastimil Novobilský
82-a UK 1997 (50-a sesio): Ronald Cecil Gates
83-a UK 1998 (51-a sesio): Barbara Despiney
84-a UK 1999 (52-a sesio): Reinhard Selten
85-a UK 2000 (53-a sesio): Amri Wandel
86-a UK 2001 (54-a sesio): Dalibor Brozović
87-a UK 2002 (55-a sesio): José Passini
88-a UK 2003 (56-a sesio): Christer Kiselman
89-a UK 2004 (57-a sesio): Li Shijun
90-a UK 2005 (58-a sesio): Aloyzas Gudavičius
91-a UK 2006 (59-a sesio): Fabrizio Pennacchietti
92-a UK 2007 (60-a sesio): Gotoo Hitosi
93-a UK 2008 (61-a sesio): Wim Jansen
94-a UK 2009 (62-a sesio): Witold Stępniewski
95-a UK 2010 (63-a sesio): Humphrey Tonkin
96-a UK 2011 (64-a sesio): Christer Kiselman
97-a UK 2012 (65-a sesio): Gotoo Hitosi
99-a UK 2014 (67-a sesio): Jorge Montanari
100-a UK 2015 (68-a sesio): Jesper Jacobsen
101-a UK 2016 (69-a sesio): Eva Poláková[1]
Bibliografio |
- Anonimulo 1975 : Internacia Somera Universitato : Tradicio en freŝa vesto, Esperanto, 833(5), p.89
Referencoj |
↑ “Riĉa scienca programo en Nitro”, 615-a gazetara komuniko de UEA, 2016-05-18
Eksteraj ligiloj |
- regularo de UEA pri IKU
materialoj de IKU (UEA)- IKU-libro de 2011
- IKU-libro de 2005
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Brasilia 1981 • Antverpeno 1982 • Budapeŝto 1983 • Vankuvero 1984 • Aŭgsburgo 1985 | ||
Pekino 1986 • Varsovio 1987 • Roterdamo 1988 • Brighton 1989 • Havano 1990 | ||
Bergen 1991 • Vieno 1992 • Valencia 1993 • Seulo 1994 • Tampere 1995 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 |