Municipo Cerekvice nad Loučnou situas en Ĉeĥio, regiono Pardubice, distrikto Svitavy, en valo de rivero Loučná, proksime de ŝoseo n-ro 35 inter Hradec Králové kaj Olomouc, respektive inter Vysoké Mýto kaj Litomyšl, 8 km sudoriente de Vysoké Mýto kaj 7 km nordokcidente de Litomyšl.
Enhavo
1Partoj de la komunumo
2Historio
3Memorindaĵoj
3.1Preĝejo
3.2Popola arkitekturo
3.3Statuo
3.4Ponto
4Bibliografio
5Eksteraj ligiloj
Partoj de la komunumo |
Al la komunumo apartenas vilaĝoj:
Cerekvice nad Loučnou
Pekla
Historio |
La unua skriba mencio pri la vilaĝo estas el la jaro 1167, kiam ĝi estis havaĵo de monaĥejo en Litomyšl. Al la klostro dediĉis ĝin en la jaro 1132 la ĉeĥa princo Soběslav la 1-a.
Historio de la vilaĝo estis riĉa, ofte ligita kun t.n. Trstenická vojo, kiu laŭlonge de la rivero Loučná ligis centran kaj nordan Bohemion kun Moravio. Ekzemple:
en la jaro 1421 trans Cerekvice militiris husana armeo kaj detruis kartuzianan monaĥejon en proksima vilaĝo Tržek.
en la jaro 1798 ĉi tie kvartiris rusa armeo kun sia komandanto Borodin.
en la jaro 1813 oni gvidis trans Cerekvice multon miloj da francaj militkaptitaj francoj el batalo apud Lejpcigo.
en la jaro 1866 fuĝadis trans Cerekvice aŭstria armeo post malvenkita batalo apud Hradec Králové.
La vojo en formo de la ŝoseo n-ro 35 ekzistas ankoraŭ nun.
Memorindaĵoj |
Preĝejo |
La origina ligna gotika preĝejeto de Sankta Venceslao estis konstruita en la jaro 1350. Post preskaŭ kvin jarcentoj, en la jaro 1840 forbrulis pro granda incendio preskaŭ tuta vilaĝo, inkluzive de la preĝejeto. Jam en la jaro 1842 estis konstruita nova empira preĝejo konsekrita ankaŭ al Sankta Venceslao.
La nova preĝejo estas neorientita, ununava kun ortangule fermita presbiterejo kaj prisma turo en la akso. La navo kaj presbiterejo estas volbitaj per prusaj plataĵoj. Fasadoj estas membrigitaj per bositaj pilastroj, la ĉefa frontono estas triaksa, kronita per malalta triangula pinjono.
Popola arkitekturo |
En la vilaĝo estas kelkaj duetaĝaj empiraj domoj konstruitaj post detrua incendio. Tiujn reprezentas aparte domo n-ro 13, duetaĝa oblonga domo, datita sur embrazuro. Teretaĝa estas bieno n-ro 6 kun valora stuka fasado ornamita per kanelaj pilastroj, iam tipa en tiu ĉi parto de la regiono Litomyšl kaj kun niĉo en la gablo. Arkaika estas domo n-ro 11, en kiu ankoraŭ konserviĝis fuma ĉambro.
Statuo |
Apud la preĝejo, sur ĝia suda flanko, situas statuo de Sankta Johano Nepomuka.
Ponto |
Trans la rivero Loučná gvidas ŝtona ponto konstruita en la jaro 1830. Origina ligna ponto estis kelkfoje detruita per inundo.
Bibliografio |
Marek Podhorský: Pardubický kraj. Eldonis freytag & berndt, eldonejo en Prago en j. 2004.
Dr. E. Poche, DrSc. a kol. – Umělecké památky Čech. Eldonis Akademia en Prago en j. 1978.
Alcázar de San Juan Flago Blazono Administrado Lando Hispanio Ŝtato Hispanio Regiono Kastilio-Manĉo Provinco Ciudad Real (Reĝurbo) Distrikto Kamparo de Sankta Johano Komarko Manĉa Centro Patrono Kronita Virgulino de la Rozario Poŝtkodo 13600 [+] Retpaĝaro [1] Politiko Loka registaro PP ( Popola Partio ) Urbestro Diego Ortega Abengózar Demografio Loĝantaro 29,693 (en 2 010) Loĝdenso 44,53 loĝ./km² Geografio Koordinatoj 39°23′25″N 3°12′20″U / 39.39028°N , 3.20556°U / 39.39028; -3.20556 ( Alcázar de San Juan ) Alto 644 m Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Areo 666.78 km² Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero Horzono UTC+01:00 [+] DMS Alcázar de San Juan Alia projekto Vikimedia Komunejo Alcázar de San Juan [+] v • d • r Urbodomo Statuo de Cervantes Preĝejo de San...
Griza ansero Okcidenta griza ansero ( Anser anser anser ) Biologia klasado Regno: Bestoj Animalia Filumo: Ĥorduloj Chordata Klaso: Birdoj Aves Ordo: Anseroformaj Anseriformes Familio: Anasedoj Anatidae Genro: Ansero Dunomo Anser anser (Linnaeus, 1758) Konserva statuso Konserva statuso: Malplej zorgiga Subspecioj A. a. anser Okcidenta griza ansero A. a. rubrirostris Orienta griza ansero A. a. domesticus Endomigita ansero Aliaj Vikimediaj projektoj Sistematiko en Vikispecioj Komunejo pri Griza ansero v • d • r La Griza ansero ( Anser anser ) estas granda birdo (75–89 cm) el la familio de Anasedoj, kun ampleksa teritorio en la Malnova Mondo. Ĝi estas la tipa specio de la genro Anser . Ĝi estis en antaŭ-Linea tempo konata kiel Natura ansero ("Anser ferus"). Ĉefe tiu specio estas praulo de la Bredansero en Eŭropo kaj Nordameriko, iel ku...
He 51B de la Bulgara Aerarmeo He 51C de la 3/J 88 Adolf Galland -Legión Cóndor- en la Hispana Enlanda Milito. La Heinkel He 51 (He 51) estas biplana ĉasaviadilo de Heinkel, kiu servis en la Germana Aerarmeo (Luftwaffe) meze de la 1930-aj jaroj. La totala produktado de la He 51, en ĉiuj versioj, estas de ĉirkaŭ 800 aparatoj konstruitaj de Heinkel, Arado, Erla kaj Fieseler. Post malmulte da tempo la He 51 iĝis eksmodaj, kaj inter 1937 kaj 1938 ili estis retirataj de la Jagdgeschwader (ĉasaviadilgrupoj) de la Luftwaffe kaj estis uzataj nur por taskoj de trejnado dum granda parto de la Dua Mondmilito. La last versio laŭnombre grava estis la He 51C-1 , destinata al misioj de atako al grundo, por kio ĝi alportis ŝarĝeton de bomboj. This page is only for reference, If you need detailed information, please check here