Culiacán
Culiacán [kuljakan], aŭ Culiacán Rosales estas metropolo kaj universitata urbo en Meksiko, kie estas ĉefurbo de subŝtato Sinaloa, fine sidejo de municipo.
Blazono de Culiacán
Mapo pri loko de Culiacán
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Geografio
3 Historio
4 Ekonomio
5 Klimato
6 Vidindaĵoj
7 Trafiko
Bazaj informoj |
Loĝantaro: 605.304 (en 2005)
Supermara alteco: 54 m
Areo: km²
Telefonkodo: +52 667
Poŝtkodo: 80000
Horzono: UTC -7
24°48′17″N 107°23′08″U / 24.80472°N, 107.38556°U / 24.80472; -107.38556 (Culiacán)Koordinatoj: 24°48′17″N 107°23′08″U / 24.80472°N, 107.38556°U / 24.80472; -107.38556 (Culiacán)
Urbodomo de Culiacán
Panoramo de Culiacán
Katedralo de Culiacán
Geografio |
Culiacán situas meze de la lando en valo ĉe kunfluejo de 2 riveroj.
Historio |
Hispanoj fondis la urbon en 1531, sed pli frue indianoj vivis tie. La loĝantoj okupiĝis pri agrikulturado. Ekde la 1950-aj jaroj oni produktis kontraŭleĝajn medikamentojn por Usono. Post jardeko aldoniĝis produktado de opio, heroino kaj similaj drogaĉoj.
Ekonomio |
Oficiale en Culiacán oni okupiĝas pri agrikulturado kaj komerco. La industrio produktas viandon kaj fiŝaĵojn.
Klimato |
Culiacán havas tropikan klimaton. La temperaturo tage estas somere 42 ° C (foje pli) (nokte 26 °C), en vintro estas nur 27 °C.
Vidindaĵoj |
katedralo el la 19-a jarcento
preĝejo sur monteto- muzeo
- botanika ĝardeno
- parkoj
Trafiko |
Culiacán havas internacian flughavenon. La fervojaj kaj aŭtovojaj kontaktoj estas bonaj, sed en la interna urbo la trafiko estas tre malbona.