Ŝimon Peres
Ŝimon Peres שמעון פרס | |
Nobel-premiito | |
Ŝimon Peres en 2009 | |
9-a Prezidento de Israelo | |
En funkcio: 15-a de julio 2007 – 24-a de julio 2014 | |
Antaŭulo | Moŝe Kacav |
---|---|
Sekvanto | Reuven Rivlin |
8-a Ĉefministro de Israelo | |
En funkcio: 4-a de novembro 1995 – 18-a de junio 1996 Aktiva ĝis 22-a de novembro 1995 | |
Prezidento | Ezer Vajcman |
Antaŭulo | Jicĥak Rabin |
Sekvanto | Benjamin Netanjahu |
En funkcio: 14-a de septembro 1984 – 20-a de oktobro 1986 | |
Prezidento | Ĥajm Hercog |
Antaŭulo | Jicĥak Ŝamir |
Sekvanto | Jicĥak Ŝamir |
En funkcio: 22-a de aprilo 1977 – 21-a de junio 1977 Aktiva | |
Prezidento | Efraim Kacir |
Antaŭulo | Jicĥak Rabin |
Sekvanto | Menaĥem Begin |
Naskiĝo | 2-an de aŭgusto 1923 en Wiszniew, Pollando (nun Belorusio) |
Morto | 28-an de septembro 2016 (2016-09-28) en Sheba Medical Center |
Politika partio | Rafi (1965 – 1968) Laborista (1968 – 2005) Kadima (2005 – nuntempo) |
Edz(in)o | Sonia Peres |
Infanoj | Zvia, Joni, kaj Hemi Peres |
Religio | Judismo |
Subskribo | |
Ŝimon PERES (hebree שִׁמְעוֹן פֶּרֶס; naskiĝinta la 2-an de aŭgusto 1923 en Wiszniew, Pollando, mortinta la 28-an de septembro 2016 en Tel Aviv, Israelo) estis israela politikisto, ricevinta en 1994 la Nobel-premion pri paco kune kun Jicĥak Rabin kaj Jaser Arafat.
Li estis gvidanto de la Israela Laborpartio (sed ekde la fino de 2005 membris en la partio "Kadima"), la 8-a Ĉefministro de Israelo inter 1984-1986 kaj 1995-1996 kaj ministro pri Defendaj Aferoj inter 2001-2002.
Ŝimon Peres estis poligloto, flue parolis en la lingvoj: pola, franca, angla, rusa, jida kaj hebrea. Li estis kuzo de usona aktorino Lauren Bacall (realnome: Betty Joan Persky).
Enhavo
1 Frua vivo
2 Politika kariero
3 Premioj kaj distingoj
4 Ŝimon Peres kaj Esperanto
5 Eldiroj
6 Libroj
7 Referencoj
Frua vivo |
Ŝimon Peres naskiĝis en Wiszniew en orienta Pollando kiel Szymon Perski. Li translokiĝis kun sia familio en 1934 al Tel Aviv, tiam en Brita mandato Palestino (nun en Israelo).
Politika kariero |
Ŝimon Peres estis unu el la plej aĝaj politikistoj de Israelo. Kvankam festis sian 93-an naskiĝtagon, en Israelo ĉiu opiniis, ke li estis ankoraŭ vivoforta kaj vigla. Li sukcesege akiris la francan militan flugaviadilon de Dassault, la Mirage III kaj iniciatis la nuklean reaktoron de Israelo.
Kvankam li neniam venkis en balotoj, Peres estis dufoje Ĉefministro: unuafoje inter 1984-1986 laŭ interkonsento kun la Likud-a Jicĥak Ŝamir kaj duafoje inter 1995-1996 post la murdo de la tiama ĉefministro Jicĥak Rabin.
En 1997 li establis la Peres-Centron por la Paco.
La 28an de septembro 2016 subite mortis pro apopleksio (t.e cerbovaskula akcidento, CVA) en la aĝo 93.
La 30an de septembro 2016 li estis entombigita sur la Monto Herzl ("Montoj de Memoro") en Jerusalemo apud la tombo de Jicĥak Rabin kaj aliaj ŝtataj gvidantoj.
Premioj kaj distingoj |
Nobel-premio pri paco, 1994
Prezidenta medalo de libereco de Usono, 2012
Kongresa Ormedalo de Usono, 2014
Honora Legio de Francio, 1957
Ŝimon Peres kaj Esperanto |
En la jaro 2000 Ŝimon Peres (tiam la Ministro pri Regiona Kunlaboro) akceptis esti La Alta Protektanto de la 85-a Universala Kongreso de Esperanto en Tel-Avivo.
En la jaro 2009 Ŝimon Peres vizitis ĉe la Esperanto-budo de ELI (Esperanto-Ligo en Israelo) en la Internacia Libro-Foiro en Jerusalemo akompane de prof. Amri Wandel vidu: [1]
Eldiroj |
"Se la problemo ne havas solvon, tio ne povas esti problemo, sed la fakto – tio ne estas solvita, sed prokrastita."
"Televido faris la diktaturecon nerealigebla, sed la demokration netolerebla."
"Oni povas murdi milojn; oni povas preni la vivon de unu; oni ne povas murdi ideon." — pro la murdo de la ĉefministro Jicĥak Rabin.
"Kun la religio oni apenaŭ povas intertrakti. Oni opinias, ke oni havas superan permeson por mortigi homojn kaj militiri."
"La araboj komencas ekkompreni, ke ne la povreco kaŭzas la teroron, sed la teroro kaŭzas la povrecon. Ili estas viktimoj de siaj propraj eraroj."
"Milito en Irako estus bona afero por la repreno de la monda ekonomio" dum la 33-a forumo de Davos,
(Gazeto Le Monde, la 28a de januaro 2003, p. 4)[2].
Libroj |
Li estas aŭtoro de multaj libroj, en la hebrea kaj inkluzive la librojn anglalingvajn, hispanlingvajn aŭ franclingvajn:
- En la hebrea, "Yomán Entebe", Yediot Ajaronot, 1991. (ISBN 965-248-111-4)
- En la hebrea, "Yomán keri'á: mijtavim lesofrim", Yediot Ajaronot, 1994. (ISBN 965-482-003-X)
- En la hispana, Oriente Medio, a cero, Grijalbo, 1994. (ISBN 84-253-2622-2)
The New Middle East (1993) (ISBN 0-8050-3323-8)
For the Future of Israel (1998) (ISBN 0-8018-5928-X)
The Next Step (1965)
David's Sling (1970) (ISBN 0-297-00083-7)
And Now Tomorrow (1978)
From These Men: seven founders of the State of Israel (1979) (ISBN 0-671-61016-3)
Entebbe Diary (1991) (ISBN 965-248-111-4)
Battling for Peace: A Memoir (1995) (ISBN 0-679-43617-0)
The Imaginary Voyage: With Theodor Herzl in Israel (1999) (ISBN 1-55970-468-3)
Ben Gurion: A Political Life (2011) (ISBN 978-0-8052-4282-9)
David et sa fronde, éd. Stock, Paris, 1971
L'héritage des Sept, éd. Stock, Paris, 1981
La force de vaincre, entretien avec Joëlle Jonathan, éd. Centurion, Paris, 1981
Le temps de la paix, éd. Odile Jacob, Paris, 1993
Le voyage imaginaire : Avec Théodore Herzl en Israël, éd. Éditions, Paris, 1998
Mon dernier rêve. La double hélice, éd. Baker Street, Paris, 1999
Que le soleil se lève, éd. Odile Jacob, Paris, 1999
Un temps pour la guerre, un temps pour la paix, éd. Robert Laffont, Paris, 2003
Un chemin vers la paix, entretien avec Christiane Vulvert, éd. Timée, Paris, 2006
60 Ans de conflit israélo-arabe : Témoignages pour l'Histoire, avec Boutros Boutros-Ghali, éd. *Complexe, Paris, 2006
Pensées et poèmes, éd. Éditions des Catalogues Raisonnés, Paris, 2008
Avec nous, après nous..., avec Jacques Attali, éd. Fayard, Paris, 2013
Krome Ŝimon Peres tradukadis i.a. la jenajn aŭtorojn: Albert Camus, Jean-Paul Sartre, Lev Tolstoj kaj Vladimir Nabokov.
Referencoj |
↑ https://www.facebook.com/photo.php?fbid=10210877083033032&set=p.10210877083033032&type=3&theater
↑ « Une marche vers la guerre jugée inéluctable par les autres participants », Le Monde, (ISSN 0395-2037, lire en ligne)