Suprasoraba lingvo
Suprasoraba | ||
Hornjoserbšćina | ||
Parolata en | Germanio | |
Regiono | Supra Luzacio | |
Parolantoj | 55,000 (??) | |
Skribo | Latina alfabeto | |
Lingvistika klasifiko | ||
---|---|---|
Hindeŭropa
| ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Supra Luzacio (Saksio/Germanio) | |
Reguligita de | Upper Sorbian Language Commission | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-2 | hsb | |
ISO 639-3 | hsb | |
SIL | hsb | |
Glottolog | uppe1395 | |
Angla nomo | Upper Sorbian | |
Franca nomo | haut-sorabe | |
Vikipedio | ||
La suprasoraba lingvo estas okcidentslava lingvo, kiu estas parolata en orienta Germanio ĉirkaŭ la urboj Bautzen, Kamenz kaj Hoyerswerda. Ĉi tiu lingvo estas parenca al la malsuprasoraba, ĉeĥa, pola kaj kaŝuba lingvoj. Kiel slava lingvo la suprasoraba apartenas al la hindeŭropaj lingvoj.
Ĝi estas la varianto de la Soraba lingvo en la regiono de la urbo Bautzen. Ĝi estas plejparte parolata en Supra Luzacio.
Enhavo
1 Alfabeto
2 Gramatiko
2.1 Apartaĵoj
3 Literaturo
4 Eksteraj ligiloj
4.1 Vortaroj
4.2 Pliaj
Alfabeto |
La suprasoraba lingvo estas skribata en varianto de la latina alfabeto kun la sekvaj aldonaj literoj: č [tʃ], ć, dź, ě, ł [w], ń, ó, ř, š [ʃ], ž [ʒ].
Pli pri la alfabeto troviĝas en la artikolo soraba alfabeto.
Gramatiko |
La suprasoraba lingvo havas 7 kazojn kaj 3 gramatikajn numerojn, krom singularo kaj pluralo ankaŭ dualon.
Apartaĵoj |
Ĝia plej grava trajto, kiu distingas ĝin de la malsuprasoraba lingvo estas la ŝanĝiĝo de g al h, kiel ekz. hłowa "kapo" (k-u malsuprasorabe głowa).
Literaturo |
Handrij Zejler (germane Andreas Seiler; 1804-1872) konsideratas la fondinto de la moderna poezio en la suprasoraba lingvo, kaj kreinto de la fundamentoj de la nacia kulturo en tiu lingvo.
Eksteraj ligiloj |
Vortaroj |
Suprasoraba-germana ortografia vortaro suprasorabe, germane
Germana-suprasoraba ortografia vortaro germane, suprasorabe
Wortschatz.de angle
Lingvopraktikaj kontribuoj kaj ekzercoj suprasorabe
Parolturnoj, faka terminologio, leksikaj ekzercoj suprasorabe
Pliaj |
Vikivortaro: Prononco kaj sonoskribo suprasorabe
|