Quintana Roo

Multi tool use
Quintana Roo [kinTAna ROo], Esperantigite Kintanaroo, estas federacia subŝtato de Meksiko.
Ĝi situas sur la duoninsulo Jukatano,
kies sud-orientan duonon ĝi okupas.
Sude ĝi limas al Belizo kaj Gvatemalo.
Ĝia areo estas 50.800 km².
Pri la loĝantaro estas diversaj indikoj: la hispana vikipedio indikas 874.000 (en la jaro 2000), la franca kaj germana vikipedioj indikas nur la duonon, la dana 1,2 milionojn. La provinca retpaĝejo ne indikas precizan nombron, sed diras, ke la distrikto Solidaridad havas 36.395 loĝantojn, nome 4,0 % de la provinco; el tio rezultas proksimume 450.000 loĝantoj.
La provinca ĉefurbo estas Chetumal.
La kodo de la provinco laŭ ISO 3166-2 estas "MX-ROO".
Ĝi estas la plej nova provinco de Meksiko, ekestinta nur en 1974.
La nomo de la provinco venas de Andrés QUINTANA ROO, konata revoluciulo. La regiono portas lian nomon jam de 1902, longe antaŭ la subŝtatiĝo.
La provinco dividiĝas en naŭ komunumojn aŭ distriktojn (Vidu ankaŭ la liston de komunumoj en Quintana Roo):
- Cozumel (insulo)
- Felipe Carrillo Puerto
- Isla Mujeres (insulo)
- Othón Blanco
- Benito Juárez
- Morelos
- Tulum
- Lázaro Cárdenas
- Solidaridad
La plej grava ekonomia faktoro de la provinco estas turismo, pro la maraj plaĝoj kaj la historiaj vidindaĵoj. Gravas la marbordaj banlokoj Cancún (flughaveno) kaj Playa del Carmen kaj insuloj Cozumel kaj Isla Mujeres. Pri la iama civilizo de la majaoj atestas multaj arkeologiaj trovaĵoj, ekzemple ĉe Tulum.
Vidu ankaŭ |
- Meksikaj loknomoj
- Kariba pino
Eksteraj ligiloj |
Ŝtata retejo, ŝajnas funkcii nur kun mikrosoftaĵoj.
Federaciaj subŝtatoj de Meksiko
Aguascalientes |
Baja California |
Baja California Sur |
Campeche |
Chiapas |
Chihuahua |
Coahuila |
Colima |
Durango |
Guanajuato |
Guerrero |
Hidalgo |
Jalisco |
Jukatanio |
Estado de México |
Michoacán |
Morelos |
Nayarit |
Nuevo León |
Oaxaca |
Puebla |
Querétaro |
Quintana Roo |
San Luis Potosí |
Sinaloa |
Sonora |
Tabasco |
Tamaulipas |
Tlaxcala |
Veracruz |
Zacatecas
Federacia Distrikto (Distrito Federal)
wF4pe,LoivLJ,Im2WuqOwv7f0pl lFdJqCninzyTjvBupLdmOdWq,LrAPQi15awCxEyL5
Popular posts from this blog
.everyoneloves__top-leaderboard:empty,.everyoneloves__mid-leaderboard:empty,.everyoneloves__bot-mid-leaderboard:empty{ margin-bottom:0;
}
4
I'm referring to Picard, Riker, Data, Worf, Geordi, Dr. Crusher, Wesley Crusher, Chief O'Brien and family, Deanna Troi, Guinan. I know Picard and Worf show up on DS9, though I haven't seen it myself. I'm curious what happened to the characters after that last episode of TNG?
star-trek star-trek-tng
share | improve this question
edited 10 hours ago
Ham Sandwich
6,051 2 25 75
...
Flugkoridoroj dum la blokado de Berlino La Berlina aerponto estas la provizigo de okcidenta Berlino per aviadiloj fare de la aliancanoj inter la 23-a de junio 1948 kaj la 12-a de majo 1949 dum la blokado de Berlino fare de la sovetia armeo. Enhavo 1 Historio 1.1 La aerkoridoroj 1.2 Unuaj flugoj 1.3 Plibonigo de la aerponto 1.4 Fino de la aerponto 1.5 Rozinbombiloj 1.6 Bilanco 2 Flughavenoj 2.1 Berlino 2.2 Okcidenta Germanio 3 Aviadiloj de la berlina aerponto 4 15-a datreveno de la aerponto 5 Bibliografio 6 Referencoj 7 Eksteraj ligiloj Historio | General Lucius D. Clay, militguberniestro de la usona okupadzono Jam antaŭ la berlina aerponto estiĝis la malgranda aerponto . La estro de la sovetia militadministracio en Germanio, Vasili Daniloviĉ Sokolovski, ordonis la 1-an de aprilo 1948, kiel reago al la konferenco de Londono inter britoj, francoj kaj reprezentantoj de Benelukso pri aligo de Germa...
La berlina muro ĉe Bethaniendamm, 1986 La berlina muro aŭ simple la muro [1] , nomita ankaŭ "kontraŭfaŝisma remparo" en propaganda lingvo de la iama Germana Demokratia Respubliko, estis parto de la interngermana limo, kiu dividis de la 13-a de aŭgusto 1961 ĝis la 9-a de novembro 1989 okcidentan Berlinon de la orienta parto de la urbo kaj de la ĉirkaŭa tereno de la GDR. Ĝi estis unu el la plej famaj simboloj de la malvarma milito kaj de la disdivido de Germanio. Pli ol simpla muro, la berlina muro estis fakte tuta defendokonstruaĵo kun du muroj, ena malplena strio, rondirvojo, gardturoj kaj alarmsistemoj. Dum la provo transiri la severe garditan limon al okcidenta Berlino multaj homoj estis mortigitaj. La preciza nombro de viktimoj estas pridisputita kaj ne certa; la nombroj anoncataj varias inter 86 kaj 238 mortintoj. La malplifortiĝo de Sovetunio kaj la politiko de liberigo gvidita de Miĥail Gorbaĉov ebligis al la orientgermanoj faligi la 9-an de novembro 1989 l...