24-a de februaro
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
februaro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 |
februaro | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | |||
aranĝo de 2019 tagoj |
La 24-a de februaro estas la 55-a tago de la jaro laŭ la gregoria kalendaro. 310 tagoj restas (311 en superjaroj).
Je la 24-a de februaro okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
303: Romio: imperiestro Diokleciano edikte malpermesis praktiki kristanismon
1188: Pollando: Pomeria episkopejo en Kamień Pomorski ricevis papan protektan buleon
1243: En Lwówek Śląski okazis la unua kavalira turniro en Pollando
1272: Piasta princo Władysław de Opole atribuis urborajton al setlejo Żory
1303: Dum la unua milito pri sendependeco skotoj supervenkis anglan armeon en batalo de Roslin
1386: Reĝo de Napolo kaj Hungario Karolo la 2-a estis venenita
1393: Reĝo Ladislao la 2-a Jogajlo donis laŭvicajn privilegiojn al monaĥejo de paŭlanoj sur Jasna Góra (Klara Monto)
1397: Pollando: en Radzyń Chełmiński fondiĝis Lacerta Asocio de nobeloj por defendi sin kontraŭ maljustaĵoj de la Ordeno de germanaj kavaliroj
1510: Papo Julio la 2-a interpaciĝis kun Venecia respubliko kaj forigis ekskomunikon
1525: Venko de habsburga armeo kontraŭ la franca en batalo de Pavio
1527: Ferdinando la 1-a kroniĝis en Prago kiel reĝo de Ĉeĥio
1530: Papo Klemento la 7-a kronigis en Bolonjo Karlon la 5-a kiel imperiestron de la Sankta Romia Imperio
1582: Papo Gregorio la 13-a eldonis buleon enkondukantan gregorian kalendaron
1739: Persa armeo de ŝaĥo Nadir venkis Mogolan Imperion en la batalo de Karnal
1777: Petro la 3-a kaj Maria la 1-a ektroniĝis en Portugalio
1818: En varsovia palaco de familio Radziwiłł (la nuna prezidenta) okazis la unua publika koncerto de la 8-jara Frederiko Ŝopeno
1826: Traktato de Yandabo (apud Iravadio, meze de Birmo) estis subskribita finante la unuan anglan-birman militon, la plej longan kaj multekostan en historio de la Brita Hindio
1831: Novembra ribelo kontraŭ Rusa Imperio: venko de polaj ribelintoj en batalo de Białołęka (apud Varsovio)
1833: Dum inaŭguro de Granda Teatro de Varsovio oni montris La barbiron de Sevilo de Gioachino Rossini
1848: Franca revolucio: la lasta franca reĝo Ludoviko-Filipo abdikis - Julia monarkio finiĝis
1863: Apud Małogoszcz generalo Marian Langiewicz okazigis unu el la plej grandaj bataloj de januara ribelo kontraŭ plimulta soldataro de Rusa Imperio; li sukcesis eskapi kune kun 2 mil polaj ribelintoj perdinte nur armean ekipaĵon
1868: Andrew Johnson estis, kiel la unua en historio prezidanto de Usono, subigita de Usona Domo de Reprezentantoj al procedo de elpostenigo
1905: Svislando: tunelo Sempionopasejo elkaviĝis
1918: Estonio proklamis sin sendependa de Rusio
1920: Adolf Hitler prezentis en Munkeno 25-punktan programon de Nacisocialisma Germana Laborista Partio
1938: Nilona dentobroso fariĝis vendebla aĉetaĵo
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Nekonataj farintoj murdis germanan urbestron de Legionowo - revenĝe germanoj du tagojn poste pafekzekutis en Palmiry 190 loĝantojn de la urbo kaj ĉirkaŭaĵo; en koncentrejo Hohenbruch apud Królewiec germanoj pafmortigis redaktoron de "Olŝtina Gazeto" Seweryn Pieniężny, kaj skoltan komendanton Leon Włodarczyk
Nov-Jorko: Fonduso nome de Paderewski por Helpo al Pollando komencis sian agadon - kreita de Usona Help-Komitato al Pollando; Parizo: en Pola Preĝejo okazis funebra diservo por animoj de ok profesoroj de Jagelona Universitato, mortintaj en koncentrejo Sachsenhausen - vastan nekrologon subskribis Pola Eksterlanda Universitato; Budapeŝto: "Wieści Polskie" informis pri Angla Help-Komitato por Poloj en Budapeŝto apoginta 80 armeajn kaj civilajn tendarojn
1941: En Varto-Lando germanoj malpermesis al poloj laboron en ĉiuj fakaj lernejoj kaj ilin frekventi al lernantoj de pola nacieco
Britio: "Dziennik Żołnierza" (Ĵurnalo de Soldato) pritaksis nombron de poloj en Kanado, kiu kreskis de 145 503 en 1931 ĝis 170 000 nun; pola registaro en ekzilo subskribis en Edinburgo pakton kun la Universitato de Edinburgo pri kreo de Pola Medicina Fakultato
1942: En Londono dum kunsido de Nacia Konsilio de Pollando generalo Władysław Sikorski prezentis programan deklaron de lia registaro, kiu antaŭvidis demokration en liberigota lando- Soveta submarŝipo sinkigis en Nigra Maro ŝipon Struma kun judaj rifuĝintoj el Rumanio - pereis 778 personojn, unu saviĝis; radiostacio Voĉo de Ameriko komencis elsendi germane
1943: Germana polico pafmortigise en Grobelki 10 personojn kaj en Głogów Małopolski 6 polojn; gestapo malpermesis al 13 germanoj resti en Varto-Lando; revenĝe pro helpo al funkciulo de gestapo ŝajniganta fuĝintan judon SS-taĉmento arestis 14 loĝantojn de vilaĝo Paulinów (proksime al Sokołów Podlaski) - 9 pafekzekutis surloke, 2 pereis en koncentrejo Treblinka, kaj ceteraj estis direktitaj fosi tranĉeojn kaj tie murditaj
- Soldatoj de Bydgoszcz de la Pola Enlanda Armeo okazigis bomban atencon en stacidomo de rapida fervojo en Berlino ĉe Friedrichstrasse - pereis 36 personoj kaj 78 vundiĝis, plejparte soldatoj de Wehrmacht kaj funkciuloj de germana polico
1944: Germana polico pafkzekutis en Ochotnica (distrikto Nowotarski) 40 personojn; ukraina polico vivbruligis en Piotrowina (distrikto Miński) 23 personojn; en Pińczów aperis konspira revuo "Bojowiec" (Batalulo) kun instrukcioj por infanterianoj; kadre de operaco "N" en Varsovio, Krakovo kaj aliaj urboj de ĜG aperis en publikaj lokoj falsigitaj afiŝoj pri evakuo de germanoj
1946: Juan Domingo Perón gajnis prezidentajn balotojn en Argentino
1947: Antaŭ Supera Nacia Tribunalo finiĝis proceso de civilaj okupaciaj regopovoj de Varsovio
1953: Stalinismo: en Varsovia malliberejo komunistaj regopovoj ekzekutis per justica murdo generalon August Emil Fieldorf
1955: Irako kaj Turkio subskribis konraŭkomunisman traktaton de Bagdado por kontraŭstari al ties influoj en Proksima Oriento - samjare alianciĝis Britio, Pakistano kaj Iran
1956: Fine de la 20-a Kunsido de Komunista Partio de Sovetunio Nikita Ĥruŝĉov malkaŝis en sia sekreta raporto veran vizaĝon de Stalin, kiel krimulon surfronte de bolŝevika partio, kio kaŭzis ŝokon ene de komunisma movado
1966: Prezidento de Ganao Kwame Nkrumah estis faligita per sensanga puĉo
1970: En Varsovio finiĝis proceso de "tatranoj", akuzitaj pri transdono al pariza "Kultura" de kontrabanditaj dokumentoj pri komunistaj reprezalioj de marto 68 kaj venigo de eldonaĵoj
1979: Norda Jemeno kaj Suda Jemeno ekmilitis
1980: Nova israela siklo aperis
1984: En Stalowa Wola estis murdita de t.n. nekonataj kaŭzintoj Zbigniew Tokarczyk, laboristo de elektrejo, opozicia aganto en Pola Popola Respubliko, membro de la Konfederacio de Sendependa Pollando kaj aktivulo de Solidareco, internigita dum la milita stato en Pollando
1990: Litovio: la Reforma movado de Litovio Sąjūdis gajnis parlamentajn balotojn
1995: Pollando: en Atom-Esplora Instituto en Otwock oni fermis la unuan nuklean reakciujon EWA
2005: Eŭropa Kortumo pri Homaj Rajtoj juĝis ke Rusio malrespektis en Ĉeĉenio homrajtojn pro torturado kaj murdado
2006: Prezidentino de Filipinoj Gloria Macapagal-Arroyo post malkovro de planoj pri armea puĉo enkondukis krizostaton
2008: Dimitris Ĥristofias gajnis prezidentajn balotojn en Kipro
2008: Raúl Castro iĝis prezidento de Kubo (anstataŭante sian fraton)
2011: Libia enlanda milito: batalo de Misrata komenciĝis
2013: Nikos Anastasiades gajnis prezidentan baloton sur Kipro
2015: Ĉeĥio: en restoracio en Uherský Brod 63-jara furiozulo pafmortigis 8 personojn, unu grave vundigis kaj memmortiĝis dum aresto-provo fare de polico
Naskiĝoj |
1304: Ibn Batuta, berbera vojaĝisto kaj geografo trapasinta dum kvaronjarcento preskaŭ 120 mil kilometrojn (m. 1377)
1463: Johano Piko de la Mirandolo, itala humanisto kaj filozofo, teologo, matematikisto, astronomo, filologo, poeto, poligloto (m. 1494)
1500: Karlo la 5-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1558)
1501: Sixtus Birck, germana dramisto kaj historiisto pri eklezio (m. 1554)
1503: Johannes Gropper, germana humanisto, juristo, teologo kaj kardinalo (m. 1559)
1536: Klemento la 8-a, papo reeldoninta korektitan brevieron kaj Roman Meslibron (m. 1605)
1557: Matiaso la 1-a, germana-romia imperiestro de la Sankta Romia Imperio (m. 1619)
1595: Maciej Kazimierz Sarbiewski, pola poeto latinlingva, teoriulo pri baroka literaturo, famiĝinta eksterlande (m. 1640)
1619: Charles Le Brun, franca arkitekto, kaj pentristo, dekoraciisto de la Kastelo de Versailles (m. 1690)
1645: Francisko Rákóczi la 1-a, reganto de Transsilvanio, filo de Sofia Báthori (m. 1676)
1684: Matthias Bernhard Braun, aŭstra-ĉeĥa skulptisto kaj lignogravuristo aginta en Bohemio (m. 1738)
1704: Johann Hieronymus Kniphof, germana kuracisto kaj botanikisto (m. 1763)
1750: Miklós Révai, hungara lingvisto kaj instruisto (m. 1807)
1786: Wilhelm Grimm, germana fabelisto, kies fabelojn tradukis pola esperantisto Kabe (m. 1859)
1799: Siegfried Wilhelm Dehn, germana muzikteoriisto, eldonisto,instruisto, bibliotekisto (m. 1858)
1830: Karolína Světlá, ĉeĥa verkistino apartenanta al la grupo de Majanoj (m. 1899)
1837: Rosalía de Castro, hispana verkistino kaj poetino en la galega kaj kastilia, reprezentantino de romantikismo (m. 1885)
1842: Arrigo Boito, itala verkisto kaj komponisto (m. 1918)
1849: Franz Skarbina, germana pentristo studinta en la Akademio de Artoj (m. 1910)
1869: Andor Lovassy, hungara ĵurnalisto, kunlaboranto de "Nagyvárad" (m. 1924)
1866: Pjotr Lebedev, rusa fizikisto mezurinta premon de radiado (m. 1912)
1885: Stanisław Ignacy Witkiewicz, pola filozofo (propra koncepto pri monado), dramisto, literatura kritikisto, pentristo, vojaĝisto, fotisto kaj poeto (m. 1939)
1885: Juliusz Kaden-Bandrowski, pola verkisto, ĵurnalisto kaj kapitano, sekretario de la Pola Akademio de Literaturo (m. 1944)
1885: Chester William Nimitz, usona admiralo, komandanto de la usona mararmeo dum la dua mondmilito (m. 1966)
1899: Miĥail Gromov, soveta piloto, militestro, profesoro, distingita per la Ora stelo de Heroo de Sovetunio (m. 1985)
1912: Jiří Trnka, ĉeĥa animaciisto, reĝisoro, ilustristo (m. 1969)
1925: István Csorba, rumania hungara agrikultura fakulo (m. 2008)
1926: Béla Szász, rumania hungara eldoneja redaktoro, tradukisto (m. 2000)
1929: Andre Gunder Frank, germana ekonomikisto, kunfondinto de la Teorio de dependeco (m. 2005)
1930: Zdzisław Rurarz, pola politikisto, diplomato, ambasadoro en Japanio, kontraŭstarinto al la milita stato en Pollando (m. 2007)
1932: Michel Legrand, franca komponisto armendevena, pianisto, kantisto kaj muzikaranĝisto
1934: Bettino Craxi, ĉefministro de Italio fuĝinta al Tunizio (m. 2000)
1935: Ryhor Baradulin, belorusa poeto, eseisto kaj tradukisto (m. 2014)
1940: Barbara Sadowska, pola poetino, kontraŭkomunista aktivulino, persekutata kune kun ŝia murdita filo Grzegorz Przemyk (m. 1986)
1940: Judit Papp, hungara scenejsekoraciistino, kostumistino
1942: Joseph Lieberman, usona senatano juddevena
1942: Gayatri Chakravorty Spivak, barata filozofino, profesorino de Universitato Kolumbio, kritikistino de postkoloniismo
1944: Imre Antal, rumania hungara pentristo kaj grafikisto
1944: Attila Papp, rumania hungara poeto, folkloristo
1947: Edward James Olmos, usona aktoro meksikdevena
1949: Mátyás Hodgyai, rumania hungara instruisto pri historio, lokhistoriisto
1955: Alain Prost, franca aŭto-sportisto, stiristo de Formulo 1, plurfoja mondĉampiono
1955: Steve Jobs, usona pioniro de komputila industrio, kunfondinto de la firmao Apple (m. 2011)
1957: Isa Gambar, azera politikisto, prezidento de Azerbajĝano
1961: Gabriella Angi, hungara aktorino, membrino de Teatro Figura Stúdió (m. 2003)
1968: András Dimény, rumania hungara pentristo el Brașov
1970: Barbara Frale, itala historiistino specialiĝanta pri templanoj
1973: Philipp Rösler, germana kuracisto kaj politikisto vjetnamdevena
Mortoj |
616: Aethelberht, reĝo de Kent, Anglio, kaj la unua anglosaksa reĝo kiu konvertiĝis al kristanismo
1386: Karolo la 2-a, reĝo de Napolo kaj Hungario (n. 1345)
1588: Johann Weyer, flandra kuracisto, okultisto kaj demonologo (n. 1515)
1674: Matthias Weckmann, germana komponisto de baroko kaj reprezentanto de la nordgermana orgenskolo (n. 1616)
1704: Marc-Antoine Charpentier, franca komponisto, kies preludo al komponaĵo Te Deum iĝis signalo de la Eŭropa Unio de Radio kaj Televido (n. 1643)
1717: Philipp Wilhelm von Boineburg, germana diakono, politikisto kaj diplomato (n. 1656)
1758: Johann Friedrich Christoph Ernesti, germana teologo kaj bibliisto (n. 1705)
1777: Jozefo la 1-a, reĝo de Portugalio, patro de Maria la 1-a (n. 1714)
1799: Georg Christoph Lichtenberg, germana natursciencisto kaj verkisto (n. 1742)
1801: František Martin Pelcl, ĉeĥa verkisto, profesoro de ĉeĥa lingvo kaj ĉeĥa literaturo (n. 1734)
1810: Henry Cavendish, brita fizikisto kaj kemiisto pli frue malkovrinta Kulomban leĝon aŭ leĝon de Omo kaj helpe de tordometro kalkulinta mason de la Tero (n. 1731)
1811: György Bessenyei, hungara verkisto kaj filozofo enestanta en esperantlingva Hungara Antologio (n. 1747)
1836: Dániel Berzsenyi, hungara poeto, inspirita de la romia poeto Horacio (n. 1776)
1856: Nikolaj Ivanoviĉ Lobaĉevskij, rusa matematikisto, kreinto de hiperbola geometrio (n. 1792)
1874: John Bachman, usona luterana pastro kaj naturalisto (n. 1790)
1900: Wilhelm Ritter von Flattich, aŭstra arkitekturisto, fervoja inĝeniero kaj volapukisto (n. 1826)
1932: Lajos Erdélyi, hungara lingvisto kaj profesoro de Scienca Universitato Loránd Eötvös (n. 1871)
1941: Oskar Loerke, germana verkisto kaj poeto de magia realismo (n. 1884)
1942: Anton Drexler, germana seruristo kaj politikisto fondinta Germanan Laboristan Partion, kiun Hitler kuntransformis al Nacisocialisma Germana Laborista Partio kaj transprenis lian ideon uzi svastikon (n. 1884)
1953: August Emil Fieldorf, pola generalo, organizanto kaj komandanto de la Gvidantaro pri Kaŝatako de la Ĉefkomando de Pola Enlanda Armeo, murdita (n. 1895)
1954: Ferenc Herczeg, hungara verkisto kaj ĵurnalisto, membro de Societo Kisfaludy kaj Hungara Scienca Akademio (n. 1863)
1960: Albert Sixtus, germana verkisto, porinfana kaj porjunulara aŭtoro (n. 1892)
1965: Attila Juhász, hungara verkisto, ĵurnalisto kaj ĉefredaktoro de la gazeto "Hungara Junularo" (n. 1906)
1970: Albert Nagy: rumania hungara pentristo loĝanta en Kluĵo (n. 1902)
1977: Aldo Ferdinando Schmucker, itala juristo, profesoro, kunfondinto de Liguria Esperanto-Katedro (n. 1890)
1989: Rakotondravao, malagasa esperantisto, UEA-vicdelegito en Antananarivo pri turismo, instruado kaj financoj (n. 1917)
1990: Alessandro Pertini, socialista prezidento de Italio (n. 1896)
1993: Péter Kovács, hungara poeto kaj pedagogo (n. 1909)
2001: Claude Shannon, usona matematikisto kaj inĝeniero, kunkreinto de informteorio (proksima al diskreta matematiko) kaj esplorinta artefaritan inteligentecon (n. 1916)
2004: Pál Kenyeres, rumania hungara redaktoro, poeto, verkisto (n. 1913)
2006: Dennis Weaver, usona filma kaj televida aktoro, vegetarano kaj jogano (n. 1924)
2007: Géza Ferenczi, rumania hungara arkeologo kaj muzeologo okupiĝinta pri Sikullando (n. 1924)
2014: Carlos Páez Vilaró, urugvaja pentristo, ceramikisto, skulptisto, verkisto, komponisto kaj konstruisto (n. 1923)
2018: Bud Luckey, usona komikulo kaj aktoro (n. 1934)
Specialaj tagoj kaj festoj |
Romkatolika Eklezio: Aethelberht, reganto de Kent
Nacia tago en Estonio, proklamo de la sendependeco (1918); plia nacia tago estas la 20-a de aŭgusto.
Tagoj de semajno |
La 24-a de februaro estas (laŭ gregoria kalendaro):
Dimanĉo en jaroj: 1585 1591 1602 1608 1613 1619 1630 1636 1641 1647 1658 1664 1669 1675 1686 1692 1697 1704 1709 1715 1726 1732 1737 1743 1754 1760 1765 1771 1782 1788 1793 1799 1805 1811 1822 1828 1833 1839 1850 1856 1861 1867 1878 1884 1889 1895 1901 1907 1918 1924 1929 1935 1946 1952 1957 1963 1974 1980 1985 1991 2002 2008 2013 2019 2030 2036 2041 2047 2058 2064 2069 2075 2086 2092 2097;
Lundo en jaroj: 1586 1592 1597 1603 1614 1620 1625 1631 1642 1648 1653 1659 1670 1676 1681 1687 1698 1710 1716 1721 1727 1738 1744 1749 1755 1766 1772 1777 1783 1794 1800 1806 1812 1817 1823 1834 1840 1845 1851 1862 1868 1873 1879 1890 1896 1902 1908 1913 1919 1930 1936 1941 1947 1958 1964 1969 1975 1986 1992 1997 2003 2014 2020 2025 2031 2042 2048 2053 2059 2070 2076 2081 2087 2098;
Mardo en jaroj: 1587 1598 1604 1609 1615 1626 1632 1637 1643 1654 1660 1665 1671 1682 1688 1693 1699 1705 1711 1722 1728 1733 1739 1750 1756 1761 1767 1778 1784 1789 1795 1801 1807 1818 1824 1829 1835 1846 1852 1857 1863 1874 1880 1885 1891 1903 1914 1920 1925 1931 1942 1948 1953 1959 1970 1976 1981 1987 1998 2004 2009 2015 2026 2032 2037 2043 2054 2060 2065 2071 2082 2088 2093 2099;
Merkredo en jaroj: 1582 1588 1593 1599 1610 1616 1621 1627 1638 1644 1649 1655 1666 1672 1677 1683 1694 1700 1706 1712 1717 1723 1734 1740 1745 1751 1762 1768 1773 1779 1790 1796 1802 1808 1813 1819 1830 1836 1841 1847 1858 1864 1869 1875 1886 1892 1897 1904 1909 1915 1926 1932 1937 1943 1954 1960 1965 1971 1982 1988 1993 1999 2010 2016 2021 2027 2038 2044 2049 2055 2066 2072 2077 2083 2094;
Ĵaŭdo en jaroj: 1583 1594 1600 1605 1611 1622 1628 1633 1639 1650 1656 1661 1667 1678 1684 1689 1695 1701 1707 1718 1724 1729 1735 1746 1752 1757 1763 1774 1780 1785 1791 1803 1814 1820 1825 1831 1842 1848 1853 1859 1870 1876 1881 1887 1898 1910 1916 1921 1927 1938 1944 1949 1955 1966 1972 1977 1983 1994 2000 2005 2011 2022 2028 2033 2039 2050 2056 2061 2067 2078 2084 2089 2095;
Vendredo en jaroj: 1584 1589 1595 1606 1612 1617 1623 1634 1640 1645 1651 1662 1668 1673 1679 1690 1696 1702 1708 1713 1719 1730 1736 1741 1747 1758 1764 1769 1775 1786 1792 1797 1804 1809 1815 1826 1832 1837 1843 1854 1860 1865 1871 1882 1888 1893 1899 1905 1911 1922 1928 1933 1939 1950 1956 1961 1967 1978 1984 1989 1995 2006 2012 2017 2023 2034 2040 2045 2051 2062 2068 2073 2079 2090 2096;
Sabato en jaroj: 1590 1596 1601 1607 1618 1624 1629 1635 1646 1652 1657 1663 1674 1680 1685 1691 1703 1714 1720 1725 1731 1742 1748 1753 1759 1770 1776 1781 1787 1798 1810 1816 1821 1827 1838 1844 1849 1855 1866 1872 1877 1883 1894 1900 1906 1912 1917 1923 1934 1940 1945 1951 1962 1968 1973 1979 1990 1996 2001 2007 2018 2024 2029 2035 2046 2052 2057 2063 2074 2080 2085 2091.