Kolzo
Kolzo estas la dujara formo de oleonapo (Brassica napus var. sativa biennis), kies semoj liveras ĝis 45% da oleo.[1]
Kolzo estas variaĵo de napo (Brassica napus var. napus), kies semoj donas sengustan oleon.[2]
Manĝeblo |
La tuta planto estas manĝebla. La florojn aldonu krude al salato aŭ al pano. La semo uzeblas kiel mustardo. Eblas ankaŭ kuiri la junajn burĝonojn en oleo aŭ friti kiel benjeto.
El la semoj oni produktas kolzoleon kaj kanolon.
Vidu ankaŭ |
- Biosekureco
- Brasiko
- brasiknapo
- oleorapo
- Oleo de kolzo
Piednotoj |
↑ Plena Ilustrita Vortaro
↑ Reta Vortaro