Gigantmontaro




Gigantmontaro ankaŭ Karkonoŝo estas montaro, kiu troviĝas en limregiono de Ĉeĥio kaj Pollando. Oni ankaŭ parolas pri bohema kaj silezia parto. Tiu ĉi montaro estas la plej alta en la ĉeno de la Sudetoj montaroj. Leviĝanta super ĉirkaŭaĵo, kiu estas 300 ĝis 400 metrojn super la marnivelo , ĝi atingas per Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) altecon de 1.602 m. Ĝia ĉefa kresto atingas altecojn inter 1350 kaj 1450 m kaj etendiĝas laŭ longo de 36 km de okcidento al oriento. Gigantmontaro kovras areon de 454 km² sur ĉeĥa kaj 177 km² sur pola teritorio, do sume 661 km².




Parto de la ĉefa kresto kun Neĝulo (cs:Sněžka/pl:Śnieżka) 1.602 m




Vido al la pinto Neĝulo


En alteco de 1.386 m situas la fonto de la rivero Elbo.


La montaro konsistas el granito kaj metamorfa ŝtonaĵo. Grandan parton de ĝi kovras piceaj arbaroj.



Turismo |


Gravaj turismaj centroj:



  • Karpacz

  • Szklarska Poręba

  • Špindlerův Mlýn

  • Harrachov

  • Pec pod Sněžkou


Turistoj grandakvante alvenas el Ĉeĥio, Pollando kaj Germanio, sed ne malmultaj ankaŭ el Nederlando.



Vidu ankaŭ |


  • Rübezahl


Eksteraj ligiloj |




  • Oficiala retejo de la ĉeĥa Nacia Parko Gigantmontaro - Krkonosky´národní park (ĉeĥe, angle)


  • Oficiala retejo de la pola Nacia Parko Gigantmontaro - Karkonoski Park Narodowy (pole)


  • Retejo por la regiono de la Gigantmontaro (ĉeĥe, germane, angle)


  • Retejo pri la montaro kun mapo (pole, germane)


  • Retejo pri la montaro por turistoj (germane)



Sniezne Kotly 2.jpg



Czeski Grzbiet Spindlerova bouda 01.jpg




  • Gigantmontaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Gigantmontaro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)











Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto