Meksika Golfo






Meksika Golfo


La Golfo de MeksikoMeksika Golfo estas golfo de Atlantiko plejparte ĉirkaŭata de Usono, Meksiko kaj Kubo. Ĝi longas preskaŭ 2.000 km orient-okcidente kaj larĝas 1.000 km sud-norde. Ĝia areo estas proksimume 1.600.000 km².


La buŝon de la golfo formas la duoninsuloj Florido (nord-oriente) kaj Jukatano (sude). Meze en tiu buŝo situas Kubo kaj dividas la buŝon al la Florida Markolo kaj la Jukatana Markolo.


La suda triono de la golfo situas en la tropika zono (la Tropiko de Kankro preterpasas norde de Kubo). La varma Golfofluo iras de tiu zono trans Atlantikon kaj mildigas la klimaton de Eŭropo.


En la golfon fluas kelkaj riveroj, kies plej signifaj estas Misisipo kaj Rio Grande del Norte.







Vidu ankaŭ |



  • Listo de maraj ekoregionoj

  • Maro



Eksteraj ligiloj |






Portala ikono Portalo pri Nordameriko



  • http://www.ncat.org/nutrients/hypoxia/hypoxia.html

  • http://www.tshaonline.org/handbook/online/articles/rrg07

  • http://www.epa.gov/water/yearofcleanwater/docs/Hypoxia_Factsheet.pdf

  • http://web.ukonline.co.uk/a.buckley/dino.htm




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51