José Raúl Capablanca
José Raúl Capablanca y Graupera | ||||
Capablanca, 1931 | ||||
Nomo | José Raúl Capablanca | |||
Naskiĝo | la 19-an de novembro 1888 en Havano, Kubo | |||
---|---|---|---|---|
Morto | la 8-an de marto 1942 Nov-Jorko Usono | |||
| ||||
José Raúl Capablanca y Graupera (naskiĝinta la 19-a de novembro 1888 Havano – mortinta la 8-an de marto 1942 New York) estis kuba ŝakludisto, mondmajstro en ŝako en la jaroj 1921–1927. Li famiĝis pro "maŝine preciza ludo", kiu alportis al li kromnomon Ŝaka aŭtomato. En tempoj de sia plej granda gloro li fakte neniam malvenkis. Ŝakaj komentariistoj ofte nomis lin per kromnomo Nemalvenkebla.