Distrikto Sümeg
Distrikto Sümeg [ŝumeg] (hungare Sümegi járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Meza Transdanubio, en departemento Veszprém. Ĝi situas apud montaro Bakony en la okcidenta parto de la departemento (en la meza parto de Transdanubio).
La distrikta ĉefurbo estas Sümeg, kiu estas urbo, la ceteraj 20 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 306,48 km², kie loĝas15 390 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturoj, (fruktoj, tritikoj, maizoj) kaj bredadoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam inter 1886-1966, sed ĝi apartenis al Zala (historia departemento). La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Sümeg, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bodorfa, Gyepükaján, Káptalanfa kaj Nemeshany
- vilaĝoj:
Csabrendek, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Hosztót , Szentimrefalva, Veszprémgalsa kaj Zalaszegvár
Gógánfa, kiu administras ankaŭ vilaĝojn Bazsi, Dabronc, Hetyefő, Megyer, Rigács, Sümegprága, Ukk, Zalaerdőd, Zalagyömörő kaj Zalameggyes
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio