Kantado
Kantado estas la ago fari muzikajn sonojn per la voĉo, ofte kontraste kun parolado. Aeron oni elspiras kun la diafragmo kiel ordinara spirado, kaj oni ŝanĝas la tonon per la voĉkordoj. Se la lipoj estas fermitaj, ĝi estas nomata zumado. Verko de muziko, kiu estas kantata, estas nomata kanto; iu kiu kantas estas nomata kantisto aŭ kantanto.
Multe da kantado bezonas formadon de la voĉo por fari vortojn. Tamen specoj de voĉinstrumenta muziko ekzistas, kiu uzas apertajn sonojn aŭ sensencajn silabojn, kiel skatkantado aŭ jodlado. Solfeĝo estas sistemo kiu ĉiu tono en gamo estas ricevita unu-silaban tononomon, kaj estas la bazo de la planlingvo Solresol.
Kantado ofte estas farata en grupo, kiel ĥoro, kaj eblas akompane al muzikaj instrumentoj, plena orkestro, aŭ bando. Kantado sen muzika akompano estas ofte nomata "akapela muziko".
Vidu ankaŭ |
- Kantistoj
- Opero
- Repkantado
- Skatkantado
Proverbo |
Ekzistas pluraj proverboj pri kantado en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[1]:
„ De kantado senpaga doloras la gorĝo. ”
„ Ofte kantas la buŝo, kiam ploras la koro. ”
„ Karakteron al kanto donas la tono. ”
Referencoj |
↑ [1]