Maria Teresa de Luksemburgo
Maria Teresa de Luksemburgo | ||
---|---|---|
Granddukino de Luksemburgo | ||
Persona informo | ||
Naskiĝo | 22-an de marto 1956 (1956-03-22) (62-jara) en Marianao | |
Ŝtataneco | Kubo • Luksemburgo [#] | |
Alma mater | Universitato de Ĝenevo [#] | |
Lingvoj | franca lingvo [#] | |
Familio | ||
Dinastio | Nassau [#] | |
Patro | Q56678359 [#] | |
Patrino | Q56678391 [#] | |
Edzo | Henriko de Luksemburgo [#] | |
Idoj | Vilhelmo de Luksemburgo • Prince Félix of Luxembourg • Prince Louis of Luxembourg • Princess Alexandra of Luxembourg • Prince Sébastien of Luxembourg [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
María Teresa de Luksemburgo (naskiĝis kiel María Teresa Mestre Batista-Falla en Havano, Kubo, la 22-an de marto 1956), filino de José Antonio Mestre kaj María Teresa Batista-Falla de Mestre, estas granda dukino de Luksemburgo pro sia geedziĝo kun la granda duko Henriko.
En oktobro 1959 María Teresa forlasis Kubon kun siaj gepatroj pro la revolucio iniciatita de Fidel Castro.
Licenciita pri politikaj sciencoj ĉe la Universitato de Ĝenevo en la jaro 1980. Dum tiuj universitataj jaroj konatiĝis kun la estonta granda duko de Luksemburgo. Dum kvar jaroj la enamiĝantoj havis konstantan rilaton. En la jaro 1980, Maria Teresa licenciiĝis per diplomlaboraĵo pri la virina situacio, kaj la patrineco en diversaj landoj de la Eŭropa Unio.
La granda dukino parolas la hispanan (kastilian) kiel gepatra lingvo, la francan kiel la dua lingvo ĉar ŝi studis en la Franca Liceo de Ĝenevo, la luksemburgan kaj germanan ĉar ili estas la oficialaj lingvoj kune kun la franca, krome ŝi parolas kaj la anglan kaj la italan.
Familio |
Maria Teresa geedziĝis la 14-an de februaro 1981 kun Henriko, la tiama tronheredonto, en la katedralo de Luksemburgo.
La paro havas jenajn gefilojn kaj genepojn:
- princo Vilhelmo, Guillaume Jean Joseph Marie, n. la 11-an de novembro 1981, la tronheredonto
- princo Felikso, Félix Léopold Marie Guillaume, n. la 3-an de junio 1984
- princo Ludoviko, Louis Xavier Marie Guillaume, n. la 3-an de aŭgusto 1986
Gabriel Michael Louis Ronny de Nassau, n. la 12-an de marto 2006, filo de princo Louis kaj lia edzino Tessy Antony
Noah de Nassau, n. la 21-an de septembro 2007, filo de la sama paro
- princino Aleksandra, Alexandra Joséphine Teresa Charlotte Marie Wilhelmine, n. la 16-an de februaro 1991
- princo Sebastiano, Sébastien Henri Marie Guillaume, n. la 16-an de aprilo 1992