Papaj konsilioj
La Papaj konsilioj estas apartaj oficoj de la Roma kurio kreitaj precipe post la Dua Vatikana Koncilio kaj estis difinitaj, unufoje, kiel Ministerioj per la apostola konstitucio Pastor Bonus (La Bona Paŝtisto), publikigita de papo Johano Paŭlo la 2-a la 2-an de junio de 1988.
Ili estis kreitaj por respondi al la postuloj de la homoj kaj adaptiĝas kaj varias laŭ la bezonoj de la epokoj.
Laŭ la kuria ordo, la konsilioj hierarkie sekvas la Ŝtatsekretarion de la Sankta Seĝo, la Kongregaciojn de la Roma Kurio kaj la Papajn tribunalojn.
Tiuj konsilioj estas preziditaj de episkopo: la “prezidanto” estas asistata en lia ofico de sekretario (kutime, titola episkopo).
La Papaj konsilioj nun (2012) estas dekdu:
- Papa konsilio por la laikoj
- Papa konsilioj por promovo de la unuiĝo de la kristanoj
- Papa konsilioj por la familio
- Papa konsilio por la justeco kaj la paco
- Papa konsilio "Cor Unum"
- Papa konsilio por la pastoralo de la migrantoj kaj vojaĝantoj
- Papa konsilio por la pastoralo por la sanitaraj kunlaboristoj
- Papa konsilio por la leĝaj tekstoj
- Papa konsilio por la interreligia dialogo
- Papa konsilio por la kulturo
- Papa konsilio por la socialaj komunikoj
- Papa konsilio por la promocio de la nova evangelizado
En la apostola konstitucio Pastor Bonus de 1988[1] antaŭvidita ankaŭ ”Papa konsilio por dialogo kun la ne-kredantoj”, fondita de Paŭlo la 6-a. Sed en 1993, papo Johano Paŭlo la 2-a unuigis tiun papan konsilion kun Papa konsilio por la kulturo.
Notoj |
↑ A postola Konstitucio Pastor Bonus, artt. 163-165.
Vidu ankaŭ |
- Roma kurio
Eksteraj ligiloj |
[1] Franclingva situi de Vatikano
[2] Francalingva Motuproprio de Johano Paŭlo la 2-a
[3] La latina oroginala teksto de la apostola konstitucio “Pastor Bonus” .