Carlos Hevia
Carlos Hevia y Reyes-Gavilan, n. en Havano, Kubo, 1900 – m. en Florido, Usono, 1964.
Hevia estis kuba politikisto, provizora prezidanto de la respubliko en 1934.
Filo de Aurelio Hevia kaj Sara de los Reyes-Gavilan, edziniĝis al Elisa Edelmann el kiu naskiĝis tri gefiloj.
La 15an de februaro 1934 Carlos Hevia estis elektita de la armeestro, Fulgencio Batista, kiel provizora prezidanto por la malakcepto de Ramón Grau San Martín, li nur regis tri tagojn ĝis kiam estis anstataŭita de Manuel Márquez Sterling.
Hevia disiĝis de Batista kaj konvertiĝis en grava politikisto en la sino de la Aŭtenta Partio, estis ministro pri eksteraj rilatoj de Kubo inter 1948 kaj 1950 dum la administrado de Carlos Prío Socarrás.
En 1952 Hevia estis elektata de lia partio kiel prezidenta kandidato kontraŭ Roberto Agramonte kaj Fulgencio Batista, tamen, tiuj balotadoj neniam efektiviĝis pro la ŝtatpuĉo de Batista la 10an de marto samjare.
Hevia ekziliĝis al Usono kie ekbatalis kontraŭ la diktatoreco kaj dum la 1960aj jaroj firme opoziciiĝis al la nova (kastrisma) reĝimo.
Vidu ankaŭ |
- Regantoj de Kubo