Filipo la 2-a (Hispanio)












































































































Filipo la 2-a de Hispanio
Filipo la 1-a de Portugalio


Reĝo de Hispanio kaj Portugalio

Portrait of Philip II of Spain by Sofonisba Anguissola - 002b.jpg

Antaŭulo
vidu sube

Sekvanto
vidu sube

Persona informo

Devena nomo
hispane Felipe II
portugale Filipe I

Naskiĝo

21-an de majo 1527 (1527-05-21)
en Valadolido

Morto

13-an de septembro 1598 (1598-09-13) (71-jara)
en Madrido

Tombo
Pantheon of the Kings [#]

Ŝtataneco

Hispanio [#]

Lingvoj

hispana lingvo [#]


Subskribo Filipo la 2-a (Hispanio)
Familio

Dinastio
Habsburga dinastio en Hispanio [#]

Patro

Karlo la 5-a [#]

Patrino

Izabela de Portugalio [#]

Gefratoj
Isabel, Infanta of Castille • Joanna of Austria, Princess of Portugal • Margareta de Parmo • Johano el Aŭstrio • Maria de Aŭstrio [#]

Edzino

Maria la 1-a • Maria Manuela de Portugalio • Elizabeto de Valois • Anno de Aŭstrio [#]

Idoj

Karlo, princo de Asturio • Izabela Klara Eŭgena de Hispanio • Infanta Catherine Michelle of Spain • Diego, Prince of Asturias • Filipo la 3-a • Ferdinand, Prince of Asturias [#]
Profesio

Okupo

reganto [#]

Reĝo de Hispanio

Filipo la 2-a

Regado

1556 - 1598

Antaŭulo

Karlo la 1-a

Sekvanto

Filipo la 3-a

Reĝo de Portugalio

Filipo la 1-a

Regado

1580 - 1598

Antaŭulo

Sebastiano la 1-a, Henriko la 1-a

Sekvanto

Filipo la 2-a

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Filipo la 2-a (Felipe II), estis reĝo de Hispanio (1556-1598) kaj de Portugalio (kiel Filipe I) (1580-1598). Li naskiĝis en Valadolido, je la 21-a de majo de 1527 kaj mortis en El Escorial (Madrido), je la 13-a de septembro de 1598.


Li estis filo de imperiestro Karlo la 5-a (Karlo la 1-a de Hispanio) kaj de Izabela de Portugalio.
Li edziĝis kvarfoje: kun Maria Manuela de Portugalio, Maria Tudor, Izabela de Valois kaj Anna de Aŭstrio – ne la sama kiel Anna de Aŭstrio (1601-1666).


Filipo reĝis el 1556, kiam abdikis lia patro. Li neniam uzis la titolon de reĝo de Hispanio, sed de Kastilio, Leono, Aragono, Navaro kaj de siaj tutmondaj teritorioj, kiuj etendiĝis en Eŭropo, la nove konkeritaj landoj en Ameriko kaj ankaŭ en Azio (Filipinoj, tiel nomataj laŭ lia nomo).


En 1580, post la morto sen filoj de la reĝo Sebastiano la 1-a de Portugalio en la batalo de Alcazarquivir, li estis agnoskita kiel reĝo ankaŭ de tiu lando, kaj de ĝiaj propraj konkeraĵoj. Dum tiu periodo oni prave diris ke en liaj posedaĵoj "neniam subiris la suno".


Li pasigis la plejmulton de la tempo en Hispanio, kaj specife en Madrido, kiun li potencigis kiel grava nova ĉefurbo. En la ĉirkaŭaĵoj, post grava batalo kontraŭ la franca reĝo (San Quintín/Saint Quentin), li konstruigis la Monaĥejon de Eskorialo, imponan monumenton kien li retiriĝis en la lastaj momentoj de sia vivo.


Lian reĝadon karakterizas senĉesa batalado, kontraŭ la francoj, turkoj (batalo de Lepanto), nederlandanoj, angloj (Granda Mararmeo), kaj ankaŭ kontraŭ diversaj malamikoj en la ibera duoninsulo mem (moriskoj, protestantoj).


Li suferis multajn malfacilaĵojn dum sia regado, ekzemple la malfacilan rilaton kun sia filo Don Karlo, kiun li enprizonigis kaj laŭ onidiroj murdis.




  • Filipo la 2-a (Hispanio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Filipo la 2-a (Hispanio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)