Andy García
Andrés Arturo García Menéndez pli konata kiel Andy García (n. en Regla, Havano; la 12-an de aprilo 1956) estas kuba-usona aktoro.
Andy komencis aktori en la Internacia Universitato de Florido, kaj poste iris al Holivudo. Komenci liaj roloj estis simplaj kaj malgrandaj, kaj kiam li ne havis laboron, li sin dediĉis por verkado en domaĉo.
Li estis muzikbandano en la unua epizodo de la usona serio Hill Street Blues. En 1986 li rolis en la filmo Ok milionoj da manieroj morti per kiu li kaptis la atenton de la reĝisoro Brian de Palma kiu donis al li la ŝancon partopreni en La netuŝeblaj de Eliot Ness, filmo kiu malfermis la vojon por Andy García. En 1989 Francis Ford Coppola ekserĉis aktorojn por la filmo The Godfather III. La rolo de Vincent Mancini Corleone, la filo de Sonny Corleone, esti rolo kiun multaj aktoroj volis sed fine estis por García. Per tiu aktorado li estis nomumita por la Oskar-premio kiel plej bona sekundara aktoro, danke al tio li iĝis stelulo tutmonde konata.
Andy García ĉiam fieras pri la kuba heredaĵo kiun li havas. Li montris tion en sia unua filmo kiel direktoro kaj aktoro titolita La perdita urbo (2005) kaj kun li ĉefrolis ankaŭ Dustin Hoffman kaj Bill Murray.
Filmaro |
Kiel aktoro |
1979: Guaguasi
1983: A Night in Heaven
1983: Blue skyes again
1985: Llamada a un reportero
1986: Ok milionoj da manieroj morti
1987: La netuŝeblaj de Elliot Ness
1988: 1969
1988: Clinton kaj Nadine
1988: Lecciones inolvidables
1989: Black Rain
1990: Malpuraj aferoj
1990: Sub alia flago
1990: The Godfather
1991: Morti ankoraŭ
1992: Hazarda Heroo
1992: Jennifer 8
1995: Things to Do in Denver When You're Dead
1995: Kiam viro amas virinon
1995: Steal Big, Steal Little (Dias de Fortuna)
1996: La nokto falas sur Manhatano
1996: Morto en Granado
1997: Hoodlum
1997: Desperaj rimedoj
1999: Stand and deliver
1999: Decidiga voĉdono
1999: Kiel falinta el ĉielo
2001: Ocean's Eleven
2001: The Man from Elyssian Fields
2001: The Unsaid
2002: For Love or Country:
2003: Confidence
2004: Twisted
2004: Ocean's Twelve
2005: La perdita urbo
2006: Modigliani
2007: Kvar vivoj
2007: Ahora son 13
2007: Smokin' Aces
2008: Beverly Hills Chihuahua
2008: La Linio
2009: The Last Full Measure
2009: La rozkolora pantero 2
2009: Nov-Jorko, mi amas vin
2009: City Island
2010: Ĉirkaŭ la linio
2011: Cristiada
Kiel direktoro |
2005: La perdita urbo