Wołów
Wołów | |
germane: Wohlau | |
Flago | Blazono |
Genitivo de la nomo | Wołowa |
Provinco | Malsupra Silezio |
Distrikto | Distrikto Wołowski |
Komunumo | Komunumo Wołów |
Speco de komunumo | Urbo-kampa |
Urborajtoj | 1285 |
Loĝdenso | 774,2 loĝ./km² |
Poŝtkodo | 56-100 |
Telefona antaŭkodo | 71 |
Aŭtokodo | DWL |
TERYT | 5020222034 |
Estro | Witold Krochmal |
Titolo de estro | Urbestro |
Adreso de estraro | Rynek-Ratusz |
Poŝtkodo de estraro | 56-100 |
Telefono de estraro | 71 389-24-29 |
Fakso de estraro | 71 389-30-70 |
Poŝto de estraro | sekretariat@wolow.pl |
Ĝemelaj urboj | Canteleu (Francio) Buchholz in der Nordheide (Germanio) |
Komunuma retejo | http://www.wolow.pl |
Wołów (legu: Voŭuf) (latine Wolavia, germane Wohlau, ĉeĥe Volov) estas urbo en la nuna sud-okcidenta Pollando, en la distrikto Wołowski de Malsupra Silezio, geografie en Altaĵo de Trzebnica en Malsupra Silezio. La urbo estas sidejo de la urb-kampara komunumo Wołów.
En la pejzaĝo estas kampoj, herbejoj kaj arbaroj. Nord-okcidente de la urbo etendiĝas la Pejzaĝa Parko de la Valo Jezierzyca (legu: Jezjeĵica) (7953 hektaroj), kun enfluanta rivero Juszka (legu: Juŝka) kiu dividas la urbon Wołów de Krzywy Wołów. Kadre de la Pejzaĝa Parko estas Natur-rezervejo "Uroczysko Wrzosy" / Rav-Erikejo (576 ha).
La 31-an de marto 2011 en la urbo estis 12 597 loĝantoj.
Enhavo
1 Toponimio
2 Esperanto
3 Mastrumado
4 Partneraj urboj
5 Personoj ligitaj kun Wołów
6 Bildaro
7 Referencoj
8 Eksteraj ligiloj
Toponimio |
La nomo devenas de vorto "Wół" / (okso = eksvirbovo) - kiuj estis bredataj en la apudaj vastaj paŝtejoj – „miejsce z wołami” / Loko ligita kun eksvirbovoj .[2]
Esperanto |
La Senata Esperanto-Ekspozicio unue estis prezentita oktobre 2012 en la Pola Senato kaj poste montriĝis en Wołów ([3]) kaj aliaj urboj, inkluzive de Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia kaj Pelplin. La espozicio estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-Pollando) kun financa helpo de la mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi.
La unua etapo de la turneo en la Malsupra Silezio estis la urbo Wołów. La 24-an de aprilo 2013 je la 11:00 en Distrikta Centro de Edukado en Wołów okazis solena inaŭguro de la ekspozicio. La inaŭguron malfermis la starosto de Wołów sinjoro Marek Gajos. Poste direktorino de la Distrikta Centro de Edukado sinjorino Katarzyna Adaśko (legu: Katerina Adaŝko) prezentis alvenintajn esperantistojn salutante la publikon Esperante: Bonan tagon. Margareta Komarnicka prezentis mallonge historion kaj ideon de Esperanto kaj ekeston de la Esperanto-ekspozicio kaj sekve Helena Biskup prezentis la monologon „Doktoro Esperanto” de Mario Migliucci (legu: Miljuĉi).
Por juna publiko t.e. lernantoj de Grupo de Sociaj Lernejoj, kiu ĉeestis la inaŭguron tio estis “viva” leciono de historio de Esperanto. Ili estis surprizitaj kaj interesitaj per vigla kaj brila transdonado de informoj kaj esprimis tion dankante kaj gratulante al organizantoj. La prezento de la historio de Esperanto tiel tre plaĉis, ke oni petis prepari “solenan fermon”, kiu okazis la 9-an de majo je la 13:00.
La 11-an de majo 2013 je la 18:00 okazos solena vernisaĝo de la ekspozicio en Vroclavo.
Mastrumado |
Plimulto de la loĝantoj laboras en Brzeg Dolny en kemia entrepreno PCC Rokita, en ZK Wołów kaj en pli malgrandaj entreprenoj pri produktado kaj servoj.
Partneraj urboj |
Canteleu en Francio[4]
Buchholz in der Nordheide en Germanio
Personoj ligitaj kun Wołów |
Maria Cunitz (1610 – 1664), astronomino
Christian Knorr von Rosenroth (1636 – 1689), poeto, verkisto kaj komponisto
Heinz Hübner (1914 – 2006), germana jurosciencisto
Friedrich Denk (* 1942), germana instruisto kaj verkisto
Franz Karl Achard – aŭtoro de la metodo de produktado de sukero el sukerbetoj, mortis en Wołów (1821.
Louise von Anhalt-Dessau (Ludwika Anhalcka) – princino de Legnica-Brzeg-Wołów, unu el la plej influaj virinoj en sia epoko, regentino de la princlando en la jaroj 1672 - 1680, ofte rezidis en Wołów.
Emil Adolf von Behring – laŭreato de Nobel-premio (medicino) en 1901, en la jaro 1880 li laboris kiel milit-kuracisto en Wołów.
Johann Heermann – poeto kaj evangelia pastoro, aŭtoro de himnoj, en la jaro 1597 li lernis en la latin-lernejo en Wołów.
Mirosław Hermaszewski – pola kosmonaŭto. En Wołów li pasis infanecon kaj junecon, tie li finis elementan lernejon kaj liceon.
Josef Lenzel – rom-katolika pastro, vikario en la loka parokejo dum la jaroj 1915 - 1916, kontraŭulo de naziismo, kiu pro la defendo de polaj deviglaboristoj estis mortigita en Koncentrejo en Dachau / Daĥaŭo.
Oskar Müller – maldekstrula aganto persekutita de nazioj. Pro la helpo al malliberigitoj en ekstermejo li estis nomata "anĝelo" de Koncentrejo en Dachau / Daĥaŭo". Dum la jaroj 1945 - 1947 li estis ministro pri Laboro kaj Socia Politiko en Hesio (Germanio), ĝis 1953 parlamentano de Bundestag / Germana Federacia Parlamento, t.e. Germana Federacia Konferenco, li naskiĝis en w Wołów en la jaro 1896, tie li finis gimnazion.
Daniel Czepko von Reigersfeld – mistikulo kaj poeto en baroko, li mortis en Wołów en la jaro 1660.
Jan II Szalony / Johano la 2-a Furioza (1435 - 1504), princo de Żagań kaj Głogów, la lasta de la lokaj Piastoj el la branĉo de sileziaj piastoj el la 13-a jarcento. La lastaj jaroj de la vivo (1497 - 1504) li pasis ĉe siaj bopatroj en iliaj posedaĵoj en Wołów, mortis la 22-an de septembro 1504. Entombigita en la loka paroka preĝejo.
Marek Lechki, pola reĝisoro, scenaristo, film-produktanto, muzikisto kaj komponisto. Reĝisoro de jenaj filmoj: "Moje Miasto" /Mia urbo kaj "Erratum" / Eratumo. En Wołów li pasis infanecon kaj junecon. Tie li finis liceon.
Bildaro |
La urbo Wołów ĉirkaŭ la jaro 1750
La kastelo el la tempo de piastoj
Preĝejo de Sankta Laŭrenco
Preĝejo de Sankta Borromeo
Malnovurbo
Simbolo de Wołów - stilizitaj oksoj
Referencoj |
↑ Pruski dokument z roku 1750 ustalający urzędowe opłaty na Śląsku – "Wznowione powszechne taxae-stolae sporządzenie, Dla samowładnego Xięstwa Sląska, Podług ktorego tak Auszpurskiey Konfessyi iak Katoliccy Fararze, Kaznodzieie i Kuratusowie Zachowywać się powinni. Sub Dato z Berlina, d. 8. Augusti 1750"
↑ LEGENDY ZIEMI WOŁOWSKIEJ "O ZAŁOŻENIU WOŁOWA"
↑ http://esperanto.wroclaw.pl/wydarzenia/wystawa_125.htm
↑ Partnerstwo Miast. Urząd Miasta i Gminy w Wołowie. Alirita 2011-07-23.
Eksteraj ligiloj |
- Oficiala retejo