Librotenado




Librotenado estas la registrado kaj ordigo de ĉiuj komercaj procesoj en ekonomia unuo (ekz. entrepreno, asocio aŭ fonduso) surbaze de pruviloj. Librotenisto enskribas ĉiujn fluojn de mono (en- kaj elspezojn) kaj de varoj por doni informojn al la entreprenisto kaj al eksteraj instancoj (ekzemple al impostkontrolistoj kaj revizoroj).


La librotenado estas bazo de la kontado. Ĉi-lasta ampleksas krom librotenado ankaŭ analizojn, statistikojn, komparajn kalkulojn kaj planadojn (taksojn de estontaj en- kaj elspezoj).



Vidu ankaŭ |



  • konto

  • spezokonto

  • bilanco




Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51