Tahrir
La Tahrir-placo (arabe ميدان التحرير = Mīdān at-Taḥrīr aŭ Placo de la Liberiĝo) estas plej grava intern-urba placo de la egiptia ĉefurbo Kairo proksime de la dekstra bordo de Nilo. La placo konsistas el tri- ĝis kvinvoja runda trafiko kun verda (plantigita) meza insulo. Ĉe la placo aŭ en ties ĉirkaŭo situas multaj konataj vidindaĵoj de la urbo. Ĉe la Tahrir-placo haltas la metroo de Kairo (stacio „Sadat“), traveturas ĝin busoj kaj ambaŭ metrolinioj 1 kaj 2. Ĝi estas la plej granda intern-urba trafika punkto.
Situo |
Ĝi etendiĝas orient-okcidente, ĝin alfluas la Tahrir-strato kaj pluaj 4 stratoj. La placo situas ĉ. 500 metrojn norde de la registaraj sidejoj, de la ministerio pri internaj aferoj kaj de la usona ambasadejo.
Ĉe la norda flanko de Tahrir troviĝas la Egiptia Muzeo, fondita en 1858 fare de franca egiptologo Auguste Mariette. La muzeo estis translokigita en 1902 al la nuna loko, en novan konstruaĵon.
Historio |
La placo estis establita en la 19-a jarcento dum la regado de la osmano vic-reĝo paŝao Ismail, por krei similan urboparton al mezeŭropaj urbegoj. La placo ricevis la nunan nomon post la militista puĉo de 1952 kaj proklamo de la Respubliko de Egiptio.
Dum la Protestoj en Egiptio en 2011, la plej gravaj protestoj okazis sur tiu placo, tiel ĝi iĝis simbolo de la protestadoj.