Będzin
Będzin | |||
Flago | Blazono | ||
Devizo: Civitas Regi Bendzinensis | |||
| |||
Mapo | |||
---|---|---|---|
Genitivo de la nomo | Będzina | ||
Provinco | Silezio (provinco de Pollando) | ||
Distrikto | Distrikto Będziński | ||
Komunumo | Będzin | ||
Speco de komunumo | Urba | ||
Urba komunumo | Jes | ||
Aglomeraĵo | 3487000 (Katowice) | ||
Fondita en | 9-a jarcento | ||
Urborajtoj | 1358 | ||
Koordinatoj | 50° 20′ N, 19° 7′ O50.33333333333319.116666666667Koordinatoj: 50° 20′ N, 19° 7′ O | ||
Alto super la marnivelo | 260 ... 382 m | ||
Areo | 37,08 km² | ||
Loĝantaro | 58662 (en 2004) | ||
Loĝdenso | 1 582 loĝ./km² | ||
Poŝtkodo | 42-500 | ||
Telefona antaŭkodo | (+48) 32 | ||
Aŭtokodo | SBE | ||
TERYT | 2243301011 | ||
Estro | Radosław Baran | ||
Titolo de estro | Prezidanto | ||
Adreso de estraro | ul. 11 Listopada 20 | ||
Retpoŝto de estraro | radoslaw.baran@um.bedzin.pl | ||
Poŝtkodo de estraro | 42-500 | ||
Poŝto de estraro | um@um.bedzin.pl | ||
Ĝemelaj urboj | (Hungario) Tatabánya (Rusio) Iĵevsk (Litovio) Kaišiadorys | ||
Komunuma retejo | http://www.bedzin.pl | ||
Będzin (jen pole, germane Bendzin) estas urbo en Silezio (provinco de Pollando) en Pollando. Ĝi apartenas al la Urba Komunumo Będzin en distrikto Będziński.
Partneraj urboj |
Tatabánya, Hungario
Iĵevsk, Rusio
Kaišiadorys, Litovio
Esperanto |
Fine de januaro 2014 venis de Czeladź dum sia turneo tra Pollando la Esperanto-ekspozicio, kiu unue estis oktobre 2012 en Varsovio en la Pola Senato kaj estis organizita okaze de la 125-jara Jubileo de Esperanto fare de Pola Asocio Eŭropo - Demokratio - Esperanto (EDE-PL) kun financa helpo de Mecenato de Esperanto Etsuo Miyoshi. Post la Senato la ekspozicio estis en Malborko, Nowy Staw, Tczew, Gdynia, Pelplin, Wołów, Złotoryja, Vroclavo, Sosnowiec kaj Czeladź. Al Sosnowiec la ekspozicion invitis la loka Klubo de EDE-PL kun la prezidanto de EDE-PL Jerzy Antoni Walaszek. Li ankaŭ kun EDE-klubanoj de Sosnowiec prizorgis en Będzin la E-ekspozicion en la loka Starostejo. La ekspozicio estis ĝis fino de februaro 2014, poste ĝi veturis al Lębork (Pomerio) kion prizorgis Eduardo Kozyra kaj la Lenborka Starosto.