Golfa Koopera Konsilo










Situo de la landoj



Golfa Koopera Konsilo (angle Cooperation Council for the Arab States of the Gulf, france Conseil de coopération du Golfe, arabe مجلس التعاون لدول خليج الفارسی) estas komuna merkato, establita de ses naftomonarĥioj de la Persa golfo.



Historio |


La landoj Kuvajto, Barejno, Kataro, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj, Omano kaj Sauda Arabio en 1981 decidis pri establo de komuna merkato, je influo de sukceso de la eŭropa Komuna Merkato. Tion instigis la ŝoko pro la iraka-irana milito (kiu ekis en 1980) kaj sekurecaj klopodoj. La integriĝo pruviĝis tre pigra kaj estiĝis la vera komuna merkato nur en 2007, kiu atingis la finan formon en tiujara decembra pinta renkontiĝo de Doha.



Karakterizo |


Post la renkontiĝo de Doha, ekvalidis la doganunio, libera moviĝo de la kapitalo, ŝtatanoj. Komence ĉiu lando ligis sian valuton al la dolaro, sed Kuvajto rifuzis tion, tiel la monunio malfruas.



Vidu ankaŭ |



  • Ligo de Arabaj Ŝtatoj

  • Eŭro




Popular posts from this blog

What other Star Trek series did the main TNG cast show up in?

Berlina muro

Berlina aerponto