Kriptofito






Radika sistemo de helofito ( Phragmites australis ).


Kriptofito ( vorte: 'kaŝplanto' ) estas termino por indiki tiujn plantojn, kies rekreskaj burĝonoj restas sub la tero aŭ sub la akvo. Tiele la planto estas protektita dum la malfavoraj sezonoj kun granda malvarmo aŭ trosekeco. Alia nomo estas geofito.


Tiuj burĝonoj situas aŭ sub la surfaco de la grundo kiel rizomo, bulbo, bulbotubero, k.t.p., aŭ kiel subakvigitaj rekreskaj burĝonoj. Kriptofitoj estas sudividitaj en 3 grupojn :



Geofitoj aŭ terplantoj 

Restas en seka grundo, ekzemple krokuso, tulipo. Eblas fari pliajn subdividojn en rizomajn, tigotuberajn, radikotuberajn, bulbajn kaj radikajn geofitojn.

Helofitoj aŭ marĉplantoj 

restas en marĉa grundo, ekzemple tifao, fragmito.

Hidrofitoj aŭ akvoplantoj 

restas subakvaj, ekzemple nimfeacoj, kanada elodeo.



Vidu ankaŭ |



  • Plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær

  • Embriofitoj






Portala ikono Portalo pri Biologio








Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51