Komunumaro Bad Bergzabern
Bad Bergzabern | |||||
| |||||
Federacia lando | Rejnlando-Palatinato | ||||
Distrikto | Südliche Weinstraße | ||||
Urborajtoj | Komunumaro (Verbandsgemeinde) | ||||
Koordinatoj | 49°6′0″N 8°0′0″O / 49.1°N, 8°O / 49.1; 8 (Komunumaro Bad Bergzabern)Koordinatoj: 49°6′0″N 8°0′0″O / 49.1°N, 8°O / 49.1; 8 (Komunumaro Bad Bergzabern) | ||||
Areo | 164,162 km² | ||||
Loĝantaro | 24045 (stato 2017-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Aŭtomobila kodo | SÜW | ||||
Oficiala Municipokodo | 073375002 | ||||
Subdivido | 21 komunumoj (Gemeinden) | ||||
Komunumestro | Herrmann Bohrer | ||||
Partio de komunumestro | SPD | ||||
Adreso de la administrejo | Königstraße 61 76887 Bad Bergzabern | ||||
La komunumaro Bad Bergzabern - germane Verbandsgemeinde Bad Bergzabern - estas komunumaro en Germanio, do administra ligo de pluraj najbaraj komunumoj. Ĝi troviĝas en la distrikto Südliche Weinstraße ("suda vina vojo") de la federacia lando Rejnlando-Palatinato, ĉirkaŭ la distrikta ĉefurbo Bad Bergzabern. Fine de la jaro 2017 la komunumaro havis 24 045 loĝantojn. La administrejo de la komunumaro en la historia kastelo Bergzabern (bildo sube) centre plenumas iujn oficejajn servojn por la loĝantoj de ĉiuj membraj komunumoj, kiuj parte en komparo kun aliaj partoj de Germanio havas relative malmultajn loĝantojn, tial ke vivteno de administrejo kun ĉiuj servoj en ĉiu unuopa komunumo estus malekonomia.
|
La blazono de la komunumaro havas kvar partojn, el kiu la ora ŝlosilo supre dekstre simboligas la monaĥejojn Klingenmünster kaj Weißenburg, kiuj antaŭe estis teritoriaj regintoj, la arĝenta kastelo supre maldekstre la burgon Guttenberg kaj la ora leono sube dekstre la regnon Palatinato, kiuj same estis historiaj regintoj. La simbolo sube maldekstre (vinfolio kaj vita falĉileto) aludas al la vinkultivado, kiu de multaj jarcentoj estas la gvida fonto de prospero en la komunumaro.
Eksteraj ligiloj |
oficialaj paĝoj de la komunumaro kaj ankaŭ la urbo Bad Bergzabern (germane)
|