Samuel Morse



























































Samuel Morse

usona inventisto kaj profesoro
usona inventisto kaj profesoro
Personaj informoj

Naskiĝo

27-an de aprilo 1791 (1791-04-27)
en Charlestown

Morto

2-an de aprilo 1872 (1872-04-02) (80-jara)
en Novjorko

Kaŭzo de morto

pneŭmonito

Tombo
Green-Wood Cemetery

Ŝtataneco

Usono

Alma mater

Universitato Yale • Phillips Academy

Profesio

inventisto, fizikisto, skulptisto, pentristo, universitata profesoro, fotisto

Lingvoj

angla lingvo

Verkaro

Morsa kodo
Familianoj

Infano
Leila Morse

Patro
Jedidiah Morse

Frat(in)o
Sidney Edwards Morse







v  d  r


Information icon.svg



Samuel Finley Breese MORSE (naskiĝis la 27-an de aprilo 1791 en Charlestown, Masaĉuseco, mortis la 2-an de aprilo 1872 en Novjorko) estis usona inventisto kaj profesoro pri pentroarto, plasta arto kaj desegno. Li famiĝis pro la invento de kodo, antaŭulo de la hodiaŭa Morsa kodo, sistemo de linioj kaj punktoj (aŭ longaj kaj mallongaj signaloj), kiu ebligas sendon de mesaĝoj trans grandajn distancojn.



Biografio |


Samuel Morse estis filo de pastro. Li sukcesis studadon en la supera lernejo de Yale (hodiaŭa Yale-universitato) kaj sekvis instruon de librovendisto. Poste tamen li gajnis sian vivon per pentrado. Li estis lernanto de Washington Allston kaj Benjamin West kaj famiĝis ĉefe kiel portretisto kaj skulptisto.



Verko |


Ne Samuel Morse inventis la telegrafon; 50 jarojn antaŭe (1793), la optika telegrafo de Chappe ebligis dissendon trans centojn da mejloj. Same li ne estis tiu, kiu inventis la elektran telegrafon: Soemmerring, Steinheil, Carl Friedrich Gauss kaj Weber en Germanio, André Marie Ampère en Francio, Schilling en Sankt-Peterburgo, Richtie kaj Alexander en Skotlando, Wheastone en Anglio, jam estis trovintaj solvojn por elsendi mesaĝojn uzante elektron. La genio de Morse estis desegni simplan maŝinon praktikan, efikan, malaltekostan, facile uzeblan kaj ĉefe sukcese decidigi (ne sen malfacilaĵoj) siajn samtempulojn fari sufiĉe sensacian eksperimenton (la konekton Vaŝingtono - Baltimore).


La inventaĵo de Morse estas dunivela:



  • la maŝino kun papera bendo

  • la Morsa kodo, konsistanta el signoj longaj kaj mallongaj.




  • Samuel Morse en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Samuel Morse en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Vidu ankaŭ |


Friedrich Clemens Gerke
















Popular posts from this blog

Alcázar de San Juan

Griza ansero

Heinkel He 51