Retforumo
Retforumo estas diskutforumo kiu funkcias per (inter)retejo.
Ĝi estas alternativo al la jam pli malnovaj medioj de interreto, kiel ekzemple Usenet kaj dissendolisto. Disde retaj babilejoj la retforumoj diferencas kutime per pli alta nivelo de komunikado: eble pro tio, ke en la forumoj partoprenantoj havas pli da tempo por pripensi sian respondon kaj pli da spaco por tajpi ĝin.
Kutime oni diskutas en retforumo pri pli-malpli strikte difinita temo. La forumo povas esti dividita laŭ subtemoj je subforumoj. Parto de la subforumoj aŭ eĉ la tuta forumo povas esti fermita (videbla nur por certaj registritaj personoj), aliaj subforumoj estas malfermitaj por ĉiu kaj i. a. estas prilaborataj de serĉiloj kiel Guglo. Pro la spamaj robotoj lastatempe preskaŭ malaperis retforumoj, kie oni rajtas partopreni sen anticipa registriĝo.
Forumaj skriptoj
Ekzistas diversaj skriptaroj por fondi retforumon surbaze de ili. Kelkaj estas senpagaj kaj liberaj, aliaj iom kostas. Jen la deko de la plej popularaj skriptaroj laŭ Big-boards.com (statistiko je 23-a de oktobro 2006).
Skriptaro | Instaloj | Parto | |
---|---|---|---|
1 | vBulletin | 1091 | 58,5% |
2 | Invision Power Board | 238 | 12,8% |
3 | phpBB | 210 | 11,3% |
4 | UBB | 41 | 2,2% |
5 | ezboard | 37 | 2,0% |
6 | Simple Machines Forum | 33 | 1,8% |
7 | ASP Playground | 15 | 0,8% |
8 | MesDiscussions.net | 15 | 0,8% |
9 | Burning Board | 11 | 0,6% |
Aliaj projektoj (Fusetalk, proboards, XMB, ASP.net, Ikonboard, zeroforum, Web Wiz Forums, Lithium, Jive, wwwthreads, Ideal BB, discuz, Aceboard, IGNBoards, Snitz, YaBB, CrazyWeb, WebCrossing, React, Novogate, PunBB, Opentopic, WowBB) | 73 | 3,9% | |
Propraj ellaboritaĵoj | 101 | 5,4% | |
Totalo | 1865 | 100% |
Eksteraj ligiloj
Dulingva retforumo ĉe e-novosti.info (ru, eo)
Multlingva forumaro ĉe lernu.net (eo, en, hu, fr kaj aliaj).